Mark Wayne Clark | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo1896 (1896-05-01) en Sackets Harbor |
Morto | 17-an de aprilo1984 (1984-04-17) (87-jaraĝa) en Charleston |
Tombo | The Citadel(en)![]() ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono![]() |
Alma mater | United States Army Command and General Staff College Usona Armea Milita Kolegio West Point Racine College(en) ![]() ![]() |
Subskribo![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Maurine Doran(en)![]() ![]() |
Infano | William Doran Clark(en)![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | oficiro![]() |
Mark Wayne Clark (1a de majo, 1896 – 17a de aprilo, 1984) estisoficiro de laUsona Terarmeo kiu servis dum laUnua Mondmilito, laDua Mondmilito kaj laKorea Milito. Li estis la plej juna kvar-stelageneralo en la Usona Terarmeo dum la Dua Mondmilito.
Dum la Unua Mondmilito, li estisrotakomandanto kaj servis en Francio en 1918, kiel 22-jaraĝakapitano, kie li estis grave vundita permitrajlo. Post la milito, la estonta ĉefo de la Usona Armestabanaro, GeneraloGeorge Marshall, notis la kapablojn de Clark.[1] Dum la Dua Mondmilito, li komandis la Kvinan Armeon de Usono, kaj poste la 15an Armegrupon, en laKampanjo de Italio. Li estis konata pro la estreco de la Kvina Armeo dum ties konkero de Romo en junio 1944.
Clark estis akre kritikita ĉar malatentis la ordonojn de sia supera oficiro, nome la brita generalo Sir Harold R. L. G. Alexander, kaj tiel permesis al la germana 10a Armeo foriri, en sia intenco konkeri Romon, nome ĉefurbo de Italio, sed strategie negrava urbo. La germana 10a Armeo poste kuniĝis kun la cetero de la germana armegrupo en la Trasimena Linio.[2] En marto 1945, Clark, 48-jaraĝa, iĝis la plej juna usona oficiro iam promociita al la rango de kvarstela generalo.