Marjaliza | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Montoj de Toledo | ||
Poŝtkodo | 45479 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Ángel Gamarra Gamarra | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 311 (2011) | ||
Loĝdenso | 4,71 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 34′ N,3° 56′ U(mapo)39.561388888889-3.9341666666667Koordinatoj:39° 34′ N,3° 56′ U(mapo)[+] | ||
Alto | 853 m[+] | ||
Areo | 66 km² (6 600 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00[+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Marjaliza estasmunicipo deHispanio, en laProvinco de Toledo,regiono deKastilio-Manĉo.
La termino "Marjaliza" povus deveni elaraba hispanamarŷo plus la sufikso -al, signife 'tereno marĉa'.[1] Laŭ Jiménez de Gregorio,[2] tiu toponimo estus rilata al la vortomarjal kiu estas agra mezurunuo samvalora al 5,25aroj. La finaĵo "-iza" estus aĉa diminutivo. Laŭ tio estas probable ke al la antikvaj reloĝantoj oni donis kelkajn "marjales" aŭ "almarjales" (ĉu marĉaj ĉu mezuritaj terenoj) por ties kultivo, kaj de tio venus la nomo de la loko. En laCenso de la Corona de Castilla de 1591 aperas kielMarxaliça.
La censita populacio en2011 estis de 311 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,71 loĝ/km².
Marjaliza estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en lakomarko aŭdistriktoMontoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 853 m; je 39 km elToledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 66 km². Lageografiaj koordinatoj estas 39°33′41″ N 3°56′3″ Ok.
La municipo troviĝas situanta «á la falda S. del cerro de San Cristobal» (ĉe la suda deklivaro de la monteto de Sankta Kristoforo).[3] Ĝi apartenas al la komarkoMontoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj deRetuerta del Bullaque sude kaj okcidente en laprovinco de Ciudad Real kajMazarambroz kajOrgaz norde kajLos Yébenes oriente en la provinco Toledo.
Sude de la municipa teritorio troviĝas la anzinarbaro Puerto Albarda ĉe larivero Algodor al kiu enfluas la rojoj Labor de Largo, Patillas, Silos kaj Orgaz.
Estis loĝata jam el la epokoromia kaj dum hegemonio devisigotoj.Tito Livio supozas tie setlejon nome "Markolika". La tradicio rakontas ke Sankta Kiterio suferis tie martirecon komence de la 2a jarcento, kaj estis entombigita je la eksteraĵoj de la loko kie aktuale estas ermitejo samnoma. Tiu toponimio pensigas ke ĝi estis loĝta ankaŭ dum la islama hegemonio.
En 1246, kiamFerdinando la 3-a vendis La Montojn al la urbo de Toledo, Marjaliza estis domaro. Laŭlonge de la historio ĝi suferis konfliktojn kontraŭ la ĉefurbo pro la espluatado de la montoj. En 1644 oni rajtigis la lokanojn de la municipo al la ampleksigo de teroj de kultivo kaj por haki lignojn el la montoj.
Meze de la19a jarcento estis 73 domoj kaj la municipa buĝeto estis de "reales". En tiu epoko la urbodomo kaj la preĝejo estis incendiitaj de lakarlistoj.[3]
Meze de la20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ĉe Marjaliza oni falis el 744 loĝantoj al 300 fine de la jarcento.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.