Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Marie-Esméralda de Belgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie-Esméralda de Belgio
Persona informo
Naskiĝo30-an de septembro1956 (1956-09-30) (69-jaraĝa)
en Château du Stuyvenberg, Laken
Lingvojfrancavd
ŜtatanecoBelgioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUCLouvain Saint-Louis – Bruxelles(en)Traduki
Katolika universitato de LovenoRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
Dinastiodinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Belgiovd
PatroLeopoldo la 3-aRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoLilian, Princess of Réthy(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojAlberto la 2-a de Belgio,Joséphine-Charlotte de Belgio,Ingeborg Verdun(en)Traduki,Marie-Christine de Belgio,Aleksandro de Belgio kajBaldueno la 1-aRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oSalvador Moncada(en)Traduki(1998–)Redakti la valoron en Wikidatavd
InfanojAlexandra Moncada(en)Traduki, Leopoldo Moncada(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Alia nomoEsmeralda de Réthyvd
OkupoĵurnalistoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Ŝia Reĝa Moŝto PrincinoMarie-Esméralda de Belgio (naskiĝinta la30-an de septembro 1956 en lakastelo de Laeken,Bruselo), estas ĵurnalistino, verkistino, dokumentofilmistino kaj membro de la belga reĝa familio[1]. Post studado de juro kaj ĵurnalismo ĉe lakatolika universitato en Louvain-la-Neuve, la princino komencis sian karieron de ĵurnalistino sub la plumnomoEsmeralda de Réthy. Ŝi laboris ĝis1998 kiel sendependa ĵurnalistino por pluraj francaj, germanaj, italaj kaj hispanaj revuoj, farante intervjuojn de personoj el la mondo de spektakloj, artoj, sciencoj kaj entreprenistoj[2].

Ŝi estas la due naskita filino de la reĝoLéopoldo la 3-a de Belgio kaj de lia dua edzino, Lilian Baels, titolita princino de Réthy[3]. Maria-Esmeralda havas (forpasintan) fraton, la princon Alexandre, kaj fratinon, la princinon Marie-Christine. Ŝi estas ankaŭ la duonfratino de la princino Joséphine-Charlotte deLuksemburgo (1927-2005), de la reĝojBaldueno la 1-a de Belgio (1930-1993) kajAlberto la 2-a de Belgio.

Ŝi estas ankaŭ aktivistino rilate alekologio kiel laklimata ŝanĝo kaj la senbridasenarbarigo,homaj rajtoj kaj pli specifevirinaj rajtoj kaj rajtoj deindiĝenaj popoloj[4]. Ŝi kredas ke la defendo de homaj rajtoj ne estas sufiĉe inkluzivema kaj tial kontraŭrasisma kaj malplimultaj movadoj estu pli enplektitaj en ĝi.

En2011, Esmeralda publikigis libron titolitan "Tero!, ni agadu por la planedo, ne estas tro malfrue». Jaron poste, Esmeralda verkis libron pri sia patrino: «Lilian, princino inter ombroj kaj lumoj» en kunlaboro kun Patrick Weber (eld. Racine). En2014, ŝi same dediĉis libron al siaj geavoj "Albert kaj Elisabeth" kun Christophe Vachaudez (eld. Racine). La sama jaro, Esmeralda publikigas libron pri la laŭreatinoj de laNobel-premio pri paco, titolitan «Femmes prix Nobel de la Paix».

Protektantino de la naturmedio

[redakti |redakti fonton]

Ŝi ĉefe donis multe da konferencoj kaj verkis multnombrajn artikolojn, samkiel libron titolitan «Tero!, ni agu por la planedo, ne estas tro malfrue». En2015 ŝi partoprenis al kampanjoj deAntartica Greenpeace. En sia dokumentfilmo kun Nicolas Delvaulx titolita «Virunga» (2016), ŝi substrekas la gravecon de la parko pro ĝia escepta diverseco kaj de ĝia daŭripova disvolviĝo. Danke al la laboro de la Fondumo Virunga, la riverbordaj loĝantaroj de la parko havas aliron al laboro kaj energio de la hidroelektraj centraloj.

Ekde2019, la princino Esmeralda estas la honora ambasadorino deWWF Belgio.

La princino Esmeralda estis arestita dum manifestacio deExtinction Rebellion enLondono, la10-an de oktobro 2019 pro sia partopreno en agado de stratblokado gvidita de tiu movado[5]. Ŝi kredas, ke la klimato bezonas radikalan agadon[6], dum tiu movado tamen rekomendas ne-perfortancivilan malobenon kun la celo devigi la registarojn agadi kontraŭ laklimata ŝanĝo. Ŝi kredas, ke la defendo dehomaj rajtoj ne estas sufiĉe inkluzivemaj kaj tial kontraŭsismaj kaj malplimultaj movadoj estu pli enplektitaj en ĝi.

Protekto de la indiĝenaj popoloj

[redakti |redakti fonton]

En1989, ŝi subtenis la kampanjon de la estro Raoni por protekti la amazonian arbaregon enBrazilo kun la helpo de la fama internacia kantistoSting. La reĝo Leopoldo renkontis Raoni en1964. En2011, dum arta festivalo Europalia Brasil, Maria-Esmeralda renkontis delegacion de la Mehinako-indianoj.

Endecembro 2015 al la Cop21 deParizo, Maria-Esmeralda renkontis membrojn de la tribo de laKichwas de Sarayaku enEkvatoro. La Fundoj Léopold 3a financis unu el iliaj projektoj.

Enjulio 2016, la princino vizitis la indiĝenan popolon Xerente enPorteirão,Brazilo. EnBrasilia, ŝi oficiale malfermis ekspozicion de fotoj de ŝia patro dum kiu ŝi substrekis en prelego la gravecon de la protektado kaj de la promocio de laindiĝenaj rajtoj en ĉeesto de la fama indiana estro Alvaro Tukano.

Endecembro 2016, ŝi estis enMarakeŝo dum la COP22 kie ŝi partoprenis al eventoj organizitaj de la Internacia Asocio WECAN kiu celas subteni la indiĝenajn virinojn protektante la vivmedion.

Enseptembro 2017, ŝi fariĝis la baptopatrino de la kampanjo por la protektado de la amazonia arbaro lanĉita de la asocio Mouvement Actions (Movado Agoj) tra la mondo.

Virinaj rajtoj

[redakti |redakti fonton]

Maria-Esmeralda donas multnombrajn konferencojn pri la temo de virinaj rajtoj. Endecembro 2013, ŝi partoprenis enbrusela teatraĵo titolita «Blessées à mort» (vunditinoj ĝismorte) de la itala aŭtoro Serena Dandini pri la temofeminicido. Ŝi legis monologon sur la teatra scenejo kiu nomiĝis «Fleur de Lotus» (Floro de Lotuso). Enmarto 2015, ŝi partoprenis al forumo titolita «Jump» (Saltu) por promocii la egalecon de lagenroj sur la internacia scenejo.

Verkaro (elekto, ĉefe franclingva)

[redakti |redakti fonton]
  • Léopold III, mon père, eldonejo Racine, 2001
  • Léopold III, photographe, eldonejo Racine, 2006
  • Terre !, eldonejo Racine, 2011
  • Lilian, une princesse entre ombre et lumière, eldonejo Racine, 2012 (kun Patrick Weber)
  • Albert et Élisabeth, eldonejo Racine, 2014 (en kunlaboro kun Christophe Vachaudez)
  • Femmes prix Nobel de la paix, eldonejo Avant-propos, 2014

Persone

[redakti |redakti fonton]

Ŝi vivas jam pli ol 20 jaroj enLondono. Ŝia edzo estas sciencisto elHonduro. Iliaj infanoj nomiĝas Aleksandra kaj Leopoldo[7].

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Ekstera ligilo

[redakti |redakti fonton]

Blogo pri la reĝa familio de Belgio, intervjuo de la princino pri ŝia kariero de ĵurnalistino (la 9-an de oktobro 2012)

Noto kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas tuta aŭ parta traduko de la artikoloMarie-Esméralda de Belgique en la franclingva vikipedio,listo de aŭtoroj.

  1. (fr) "Esmeralde de Belgique au Salon „Ecrire l’Histoire", en: Noblesse & Royautes, la 22-an de novembro 2016
  2. (fr)Interview de la princesse Marie-Esméralda de Belgique, blogo pri la belga reĝa familio, la 9-an de oktobro 2012, alirite la 5-an de aŭgusto 2020.
  3. (nl)Stamboom, VRT NWS, la 21-an de julio 2019
  4. (fr) Béatrice Delvaux,Les Racines élémentaires d’Esmeralda de Belgique: «Toute ma vie j’ai essayé de dire que j’étais autre chose qu’une princesse»,Le Soir, la 5-an de februaro 2020, alirite la 5-an de aŭgusto 2020.
  5. (fr) Serge Quoidbach:Esmeralda de Belgique: "On m'a mise dans une cellule". en:L‘Echo. la 11-an de oktobro 2019
  6. (nl) Paul Cobbaert, "Filip is een moedig man", p. 4-5, intervjuo en la dimanĉa gazeto Zondag, la 19-an de julio 2020.
  7. (en)Intervjuo kun princino Esmerald de Belgio, The Cross of Laeken, la 1-an de februaro 2009.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marie-Esméralda_de_Belgio&oldid=9233726"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp