Mariano Fortuny | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Marià Josep Bernat Fortuny i Marsal |
Naskiĝo | 11-an de junio1838 (1838-06-11) en Reus, ![]() |
Morto | 21-an de novembro1874 (1874-11-21) (36-jaraĝa) en Romo |
Tombo | Campo Verano(en)![]() Església Prioral de Sant Pere de Reus(en) ![]() ![]() |
Lingvoj | hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio![]() |
Alma mater | Nia Damo de Karitato![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Cecilia de Madrazo(en)![]() ![]() |
Infanoj | Mariano Fortuny y Madrazo, María Luisa Fortuny(en)![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikartisto ![]() |
Verkoj | La Batalla de Tetuan The Bullfighter's Salute Bullfight. Wounded Picador La Hispana Nupto |
Mariano José María Bernardo Fortuny y Marsal (naskiĝis la11-an de julio 1838 enReus, mortis la21-an de novembro 1874 enRomo) estishispanapentristo de la19a jarcento.
Lia avo helpis lin lerni kun metiistoj (juvelistoj) kaj pentristoj en Barcelono. En1858 li translokiĝis unuafoje alRomo, kie kontaktis kun artistoj kaj italaj kaj hispanaj. En1860 ekis milito de Hispanio kontraŭMaroko, kaj la Provinca Deputitaro deBarcelono mendis al Fortuny ke li veturu tien kiel bilda kronikisto kompane de la verkistoPedro Antonio de Alarcón. Tie li estis kiel pentristo ĉe la regimento de la generaloJuan Prim, ankaŭ devena de Reus. Tiam li enamiĝis de la lumo, la etoso kaj la marokaj kaj arabaj pejzaĝoj.
Poste li pentris siajn plej famajn pentraĵojn kiajLa vicaría (vikariejo). Ĉirkaŭ1870 li translokiĝis alParizo, kie li povis admiri la verkojn de laMuzeo de Luvro, kaj de laMuzeo de Luksemburgo, kaj interesiĝis pri artistoj kiajHorace Vernet,Eugène Fromentin,Alexandre Decamps kaj ĉefe,Eugène Delacroix.
En1868 la familio Fortuny instaliĝis enGranado, kaj poste ekveturis alLondono kaj alNapolo kaj al aliaj lokoj de la sudo deItalio. Fine la9-a de novembro de1874 li revenis al Romo, kie li mortiĝis la21-a de novembro.