Maria Magdala aŭMaria Magdalena (aŭ simple Magdaleno aŭ Magdalena[1]), probable kun la signifoMaria el Magdalo, estas ĉefrolulo en laevangelioj de la kristanaBiblio. Ŝi aperas kiel unu eldisĉiplinoj deJesuo, kiu ludis gravan rolon kiel atestanto de la krucumado (Johano 19:25) kaj post la releviĝo de Jesuo (Johano 20:1-2). En la tradicio de la okcidentaj Eklezioj oni foje miksas ŝian rolon kun aliaj rolulinoj de la evangelioj, pro kio ekestis granda adorado kaj en postaj etapoj aperis tre diversaj legendoj pri ŝi.
Ŝi estas konsideratasanktulino dekristanoj, kaj ŝia festotago estas je la22-a de julio. La nomoMagdalena estas ofta virinnomo en okcidentaj lingvoj en diversaj variantoj; ankaŭ ekzistas Magdaleno kiel vira nomo, sed malpli ofte.
laŭ la nomo oni konjektas ke ŝi originis de la urboMagdalo (alieMagadan) enGalileo, apudKafarnao.
En laNova Testamento aperas roluloj kun la nomo Maria, kiun okcidentaj tradicioj identigas kun Maria Magdala:
- Jesuo Kristo sanigis ŝin de posedo de 7demonoj —Luko 8:2;Marko 16:9.
- Poste ŝi komencis sekvadi la Kriston, servi al li kaj dividi per ŝia havaĵo (Marko 15:40-41, Luko 8:2).
En2003,Dan Brown verkis furoranfikcian libronThe Da Vinci Code, kiu diras keJesuo estis la edzo de Maria Magdalena. La temo de laromano estas esence, ke Jesuo edziĝis kaj naskis filinon, de kiu devenas la francamerovida dinastio.