Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Marguerite Gourdan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marguerite Gourdan
Persona informo
Marguerite Gourdan
Naskiĝo1-an de januaro1800 (1800-01-01)
en Béziers
Morto28-an de novembro1783 (1783-11-28) (-17-jaraĝa)
en Parizo
Lingvojfrancavd
ŜtatanecoFrancioRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
OkupoprostituitoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Madamo GOURDAN (naskiĝintaMarguerite Stock enBéziers, mortinta enParizo la28-an de novembro 1783) estis famafrancabordelistino kaj entreprenistino. Pri ŝia antaŭnomo ekzistas aliaj versioj: jenAlexandrine-Ernestine,[1] jenMarguerite[2], kromnomatela petite comtesse. Ankaŭ oni ne konas la daton de ŝia naskiĝo.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Komence estis ŝi vendistino en la modaĵ-vendejoCommerce de modes veninte Parizon kun juna oficiro. De li ŝi baldaŭ separiĝis por edzigi François-Didier Gourdan elLarzicourt (Marne). En 1759 ŝi malfermis sian unuan malĉastejon en la stratoRue Sainte-Anne. Inter la fruaj klientoj nombriĝisJean-Baptiste du Barry.[3]

Domo urba/malurba

[redakti |redakti fonton]

La bordeloChateau de Madame Gourdan troveblis (ĉefsideje) ĉe la nunarue Saint-Sauveur 12 kiun frekventis riĉuloj, influhavaj politikistoj, nobeloj kaj eĉ klerikoj: temis pri grandega institucio dislokita plurloken. Fifama estisSalon de Vulcan por ŝatantoj desado-masoĥismo.Iwan Bloch rakontas en recenzo al aĵo deMarkizo de Sade pri la tiea kutimgasteco deSire de Fronsac, filo deKardinalo Richelieu.[4]

Sed tenadis Gourdan ankaŭ domon kampare, kiun la lokuloj ŝerce nomismonaĥinejo: tie loĝis knabinoj malsanaj aŭ gravedaj. Ĝin uzis kiel literaturan motivon la anonima verkistoMademoiselle Sappho por priskribi la iniciĝon de filino kamparana al la profesio ĉiesulina kaj aniĝo ŝia al la sektoAnandryne de nobelaj lesbianinoj.[5] Gourdan ankaŭ evoluigis diversajn amorludilojn, i.a.gadmeson per kiuj ŝi komercadis.

Historiaj kaj literaturaj referencoj

[redakti |redakti fonton]

Unu ŝia dungitino estis 'Mademoiselle Lange kiu poste estis la reĝa amaĵistinoMadamo de Barry. Ŝin prezentis la karierema nobeloJean-Baptiste du Barry ĉekortege, post edzinigo de ŝi kun la frato Guillaume du Barry. Inspiris la domoj de Gourdan ankaŭ la verkiston de Sade. Ŝi entreprenistinis ĝismorte.[6] Baldaŭ post ŝia morto publikigis anonimulo (ebleCharles Théveneau de Morande)[7] la pornan verkonLe Porte-feuille de Madame Gourdan dite La Comtesse (alititole:Correspondance de Madame Gourdan dite Petite Comtesse) kvazaŭ biografion de Gourdan. Ĝi ĝuis plurajn eldonojn. ĝis la 20-a jarcento.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • A. Londres:J. Nourse. Verŝajne reimpreso de la anonima eldonoLe Portefeuille de Madame Gourdan, Londono 1784,interrete
  • Érica-Marie Benabou:La Prostitution et la police des mœurs à Paris au XVIIIème siècle, kun antaŭparolo de Pierre Goubert, Perrin, Parizo 1987,ISBN 978-2-2620-0434-7
  • Olivier Blanc:L’Amour à Paris au temps de Louis XVI, Perrin, Parizo 2003,ISBN 978-2-2620-1716-3
  • Eugène Defrance:La Maison de Madame Gourdan, Société du Mercure de France, Parizo 1908

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Eroticabibliophile.com, nr. 25
  2. bandoli.no
  3. genealogio de Barry-oj
  4. Iwan Bloch:Der Marquis de Sade und seine Zeit. Ein Beitrag zur Cultur- und Sittengeschichte des 18. Jahrhunderts. Mit besonderer Beziehung auf die Lehre von der Psychopathia sexualis (1900, pseŭdonime)
  5. unua ĉapitro en germana traduko de Conrad Heinrich (1907)
  6. Eugen Defrance, La Maison de Madame Gourdan, Paris, 1908
  7. Simon Burrows: "A Literary Low-Life Reassessed: Charles Theveneau de Morande in London, 1769–1791'". Ĉe:Eighteenth-Century Life, 1/februaro 1998, p. 76–94
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marguerite_Gourdan&oldid=8785687"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp