Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Margot Fonteyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margot Fonteyn
Persona informo
NaskonomoMargaret Evelyn Hookham
Aliaj nomojMargot Fontes • Margot Fonteyn-Arias
Naskiĝo18-an de majo1919 (1919-05-18)
en Reigate
Morto21-an de februaro1991 (1991-02-21) (71-jaraĝa)
en Panamurbo
MortokialoOvaria kanceroRedakti la valoron en Wikidata
Lingvojangla
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)(–1927)
Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Redakti la valoron en Wikidata
Alma materReĝa Baleta LernejoRedakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)oRoberto Arias(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupodancisto
baleta dancisto
koreografo
mododezajnistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Dame Margot FONTEYN,OBI (18a de majo 1919 - 21a de februaro 1991), kun arta nomoMargaret Evelyn de Arias, estis anglaballerina. Ŝi pasigis sian tutan karieron kiel dancisto de laRoyal Ballet (iamSadler's Wells Theater Company), kaj poste ŝi estis nomumitaprima ballerina assoluta de la kompanio fare de la reĝinoElizabeto la 2-a. Ŝi ricevis balet-instruon je aĝo de kvar jaroj, ŝi studis en Anglio kaj Ĉinio, kie ŝia patro estis translokigita pro labortialo. Ŝia trejnado en Ŝanghajo estis kun George Goncharov, kontribuante al kontinua intereso en baleto el Rusio. Reveninta al Londono je aĝo de 14 jaroj, ŝi estis invitita aliĝi al laVic-Wells Ballet School fare deNinette de Valois. Ŝi sukcedis postAlicia Markova kielprima ballerina de la kompanio en 1935. La Vic-Wellskoregrafo, SirFrederick Ashton, verkis nombrajn pecojn por Fonteyn kaj ŝia partnero,Robert Helpmann, kun kiu ŝi dancis el la 1930-aj ĝis la 1940-aj jaroj.

En 1946, la kompanio, tiam renomits Sadler's Wells Ballet, translokiĝis alRoyal Opera House en Covent Garden kie la plej ofta partnero de Fonteyn tra la venonta jardeko estisMichael Somes. Ŝia ludado enLa bela dormulino dePjotr Iljiĉ Ĉajkovskij iĝis distinga rolo kaj por Fonteyn kaj por la kompanio, sed ŝi estis bone konata ankaŭ pro la baletoj kreitaj de Ashton, kielSymphonic Variations,Cinderella,Daphnis and Chloe,Ondine kajSylvia. En 1949, ŝi estris la kompanion en turneo en Usonon kaj iĝis internacia famulo. Antaŭ kaj post laDua Mondmilito, Fonteyn ludis por televidaj elsendoj de baletludado en Britio kaj komence de la 1950-aj jaroj aperis en la programoThe Ed Sullivan Show, konsekvence pliigante la popularecon de la danco en Usono. En 1955, ŝi edziniĝĝis al panamana politikisto Roberto Arias kaj aperis en rekta kolorproduktado deLa bela dormulino por la NBC. Tri jarojn poste, ŝi kaj Somes dancis por BBC televida adapto deLa Nuksrompilo. Danke al ŝia internacia famo kaj al postuloj de multaj gastartistoj, la Royal Ballet permesis al Fonteyn iĝi libera dancistino en 1959.

Fonteyn,Fred Astaire kaj Nurejev en televida programoThe Hollywood Palace, 1965.

En 1961, kiam Fonteyn estis konsiderante retiriĝon,Rudolf Nurejev fuĝis el laKirova Baleto dum li estis dancanta en Parizo. Fonteyn, kvankam malpreta partneri kun li pro 19-jara aĝodiferenco, dancis kun li en lia premiero kun la Royal Ballet enGiselle la 21an de februaro 1962. La duopo tuj iĝis internacie konataj, kaj ĉiu dancisto metis la alian en ties plej bona ludado. Ili famiĝis ĉefe pro klasikaj ludadoj en verkoj kielLe Corsaire Pas de Deux,Les Sylphides,La Bayadère,Cignolago, kajRaymonda, en kiu Nurejev foje adaptis koregrafiojn specife por montri iliajn talentojn. La paro premierisMarguerite and Armand de Ashton, kiu estis koregrafiita specife por ili kaj estis aklamitaj pro sia ludado en la titolroloj deRomeo and Juliet de SirKenneth MacMillan. La venontan jaron, la edzo de Fonteyn estis mortpafita dum murdoklopodo kaj iĝis kvarplegia, postulante konstantan zorgon por la cetero de sia vivo. En 1972, Fonteyn iris al duon-retiro, kvankam ŝi plue dancis porokaze ĝis la fino de la jardeko. En 1979, ŝi estis omaĝita de la Royal Ballet kaj oficiale nomumitaprima ballerina assoluta de la kompanio. Ŝi retiriĝis alPanamo, kie ŝi pasigis sian tempon verkante librojn, brutobredante kaj zorgante sian edzon. Ŝi mortis proovariakancero precize 29 jaroj post sia premiero kun Nurejev enGiselle.

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Margot_Fonteyn&oldid=8352007"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp