Marcel PAGNOL [panjol] (naskiĝis la28-an de februaro 1895 enAubagne,Bouches-du-Rhône, mortis la18-an de aprilo 1974 enParizo) estisfrancaverkisto,dramisto kajreĝisoro.
Pagnol estis filo de bazlerneja instruisto. Li kreskis enProvenco kaj enMarsejlo. Unue li volis fariĝi instruisto pri la angla, sed post la sukcesoj de siaj unuaj teatraĵoj li dediĉis sin aldramaturgio. Li fariĝis populara per teatraĵoj pri homoj en sia hejmurbo Marsejlo:Marius (1929),Fanny (1931,S. N. Behrman adaptis ĝin porBroadway) kajCésar (1936). Post sukcesa adapto de tiuj teatraĵoj porkino Pagnol dediĉis sin al filmreĝisorado kaj kreis kelkajn klasikaĵojn de franca kino:Angèle (1934),Regain (1937) kajLa Femme du Boulanger (1939).
Ekde 1946 Marcel Pagnol estis membro deAcadémie française.
De 1957 ĝis 1960 li aperigis tri membiografiajn romanojn pri sia junaĝo:La Gloire de mon père, Le Château de ma mère (filmo) kajLe Temps des secrets. En 1964 aperis du pliaj romanoj:Jean de Florette kajManon des sources. Preskaŭ ĉiuj lernejanoj en Francio devas legi iujn el tiuj romanoj. El ili oni faris du filmojn nome respektiveJean de Florette kajManon de la fontoj.
Laŭ Pagnol oni nomismontetaron ĉe Marsejlo "Collines de Pagnol".