Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Marbordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marbordo de Skotio vidata ekde satelito

Marbordo estas labordo, kiu randasmaron.

Marbordo povas esti kruta aŭ kontraŭe plata, malkruta.Sabla marbordo nomiĝasstrandoplaĝo.

Sur la marbordo la proksimeco de la akvo kreas specifan medion:dunoj,rulŝtonoj,krutaĵoj,marenfluoj, ... Kreiĝas ankaŭ specifa marbordamikroklimato.

La longo de la marbordo estas senfina. Ekzemple, se parto de la marbordo estas unu kilometro, vi povas sekvi ĉiun etan ŝanĝiĝon de direkto, kaj ĝi eble estos entute du kilometroj, kaj se vi sekvas ĉiun sableron ĝi estos multe pli. Kaj poste ĉiun molekulon. Tial ĝi estas bona ekzemplo defraktalo.

En marbordo plej ofte laklimato kaj lavetero estas pli mildaj ol en internaj teritorioj. Tial, se interne estas tro da varmo, marborde ne tiom varmas; kaj same por malvarmo. Simile prineĝo, ĉar ĉu neĝas ĉu ne dependas de la altitudo; por neĝi en plej malaltaj altitudoj oni bezonas interalie pli da malvarmo, pro tio ofte neĝas iom interne kaj ne proksime ĉe marbordo.

Ankaŭ plantaro kaj bestaro estas diversaj marborde kompare kun interne. Multajbirdoj ekzemple loĝas marborde kaj ne tiom interne, kielmevoj,pingvenoj, ktp. Ekzistas eĉ preciza kategorio nomataMarbirdo.

Famaj marbordoj en la mondo

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marbordo&oldid=9118913"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp