Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Marat Safin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marat Safin
Persona informo
Naskiĝo27-an de januaro1980 (1980-01-27) (45-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvojrusaanglahispana
ŜtatanecoRusio(1992–)
Soveta Unio(1980–1992)Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatrinoRauza Islanova(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oDinara SafinaRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupotenisisto(1997–2009)
politikisto
membro de la ŝtata DumaoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Marat Safin (tatare Марат Мөбин улы Сафин, Marat Möbin ulı Safin,ruse Мара́т Миха́йлович (Муби́нович) Са́фин) estasrusiatenisisto detatara deveno. Li naskiĝis la  27-an de januaro 1980 (nun1980-01-27)enMoskvo, do nun estas 45-jara. Inter la jaroj1997 kaj2009 li estis tenisa profesiulo. En tiu tempo li interalie gajnis laUsonan Malferman Turniron en2000 kaj laAŭstralian Malferman Turniron en2005. Inter novembro2000 kaj aprilo2001 li dum entute naŭ semajnoj gvidis lamondan rangliston pri teniso de laAsocio de Tenisaj Profesiuloj, do tiutempe estis la tutmonde plej bona tenisisto. En turniroj li akiris la renomon havi aparte pasian kaj forte koleriĝeman temperamenton. Li estas la pli aĝa frato deDinara Safina, kiu laŭ la modelo de la frato ankaŭ jam estis la plej bona monda tenisistino kaj gvidantino de la koncerna virinamonda ranglisto pri teniso de laVirina Tenisa Asocio. Temas pri la historie unua frata-fratina paro kiu akiris kaj la viran kaj la virinan unuan rangon pri teniso.

Nun li vivas enMontekarlo,Monako.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri tenisisto
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo pritenisisto.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marat_Safin&oldid=8347126"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp