La multnacia Kombinita Taska Forto Unu Kvin Nulo (_CTF_-150)
Mararmeo estas grupo de armitaj homoj -- milita maristaro -- organizita por batali en la oceanoj kaj maroj de la mondo. Multaj nacioj havas mararmeojn por defendi siajn marbordojn, protekti maran komercon, kaj elstarigi sian povon. Mararmeoj kutime formas parton de lamilitfortoj de ŝtato. Ano de mararmeo normale nomiĝasmararmeano aŭmarsoldato.Mararmeano estas laŭmezura persono, kiu servas en lamilitŝiparo, kvankammarsoldato estas ano de la marinfanterio. Ne estas eble doni esperante egalaĵojn por la mararmeaj rangoj ĉie en la mondo, sed du nomoj estas klare mararmeaj rangoj:admiralo kajkapitano. La vortoadmiralo signifas la ĉefon de mararmeo. Lakapitano estas estro de ŝipo.
Floto aŭMilitŝiparo estas grandamilitformacio demilitŝipoj, kiu estas kontrolata kaj estrata de unu militestro[1] kaj la plej granda formacio en ajna mararmeo.