| María Zambrano | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| María Zambrano | |||||
| Naskonomo | María Zambrano Alarcón | ||||
| Naskiĝo | 22-an de aprilo1904 (1904-04-22) en Vélez-Málaga, Malago, | ||||
| Morto | 6-an de februaro1991 (1991-02-06) (86-jaraĝa) en Madrido, Madrida Regiono, | ||||
| Lingvoj | hispanavd | ||||
| Ŝtataneco | Hispanio | ||||
| Alma mater | Universitato Centra de Madrido I.E.S. Mariano Quintanilla(mul) | ||||
| Subskribo | |||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Patro | Blas Zambrano(mul) | ||||
| Patrino | Araceli Alarcón(mul) | ||||
| Gefratoj | Araceli Zambrano Alarcón(mul) | ||||
| Edz(in)o | Alfonso Rodríguez Aldave(en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | filozofo verkisto poeto | ||||
| Laborkampo | poezio,eseo kajfilozofio | ||||
| |||||
| vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
María ZAMBRANO ALARCóN (Vélez-Málaga,Provinco Malago, 22a de aprilo1904 -Madrido, 6a de februaro1991)[1] estis hispana pensulo,filozofo kaj eseisto.[1] Ŝia ampleksa verkaro, inter lacivitana engaĝigo kaj la poezia pensaro, ne estis agnoskita en Hispanio ĝis la lasta kvarono de la 20a jarcento, post longdaŭraekzilo. Kiam ŝi estis jam maljuna, ricevis la du plej gravajn literaturajn premiojn de Hispanio: nome laPremio Princo de Asturio en1981, kaj laPremio Cervantes en1988.[2]
María Zambrano naskiĝis en Vélez-Málaga en 1904. Ambaŭ gepatroj estis instruistoj. La familio translokiĝis al Madrido, kaj poste alSegovio, kie la patro ricevis katedron prigramatiko en la Porinstruista Lernejo (Escuela Normal de Maestros). Tie ŝi pasigis sianadoleskon. Dum tiuj jaroj, la patro intime amikiĝis kun la fama poetoAntonio Machado, kiu estis alveninta al Segovio en 1919 por instrui en la urbamezlernejo. En 1924 María revenis al Madrido kaj studisfilozofion en la Centra Universitato de Madrido (Universidad Central de Madrid). Tie ŝi ĉeestis la lekciojn deJosé Ortega y Gasset, Manuel García Morente kaj Xavier Zubiri. Ŝi ĉiam sentis sin disĉiplo de la unue menciita, kvankam ŝia propra maturiĝo igis ŝin distanciĝi de la filozofio de la majstro.
Tiuepoke ŝi partoprenis en la agado de la studentaj movadoj kaj kunlaboris ĉe plurajĵurnaloj. Ŝi vivis de tre proksime la politikajn aferojn de la epoko, kies konsekvenco estas ŝia verkoHorizonte del liberalismo (Horizonto de la liberalismo), aperinta en 1930. En 1931 ŝi estis nomumita profesoro primetafiziko en la Centra Universitato, la postan jaron ŝi komencis publikigi artikolojn en larevuoRevista de Occidente kaj poste en aliajgazetoj, kielHora de España aperinta en 1936. Dum la respublikaj jaroj ŝi interkonatiĝis kunJosé Bergamín,Luis Cernuda,Jorge Guillén,Emilio Prados kajMiguel Hernández pere de laPedagogiaj Misioj kaj aliaj iniciatoj cele al proksimigo de la kulturo al la popolo. La amikeco kun tiuj verkistoj igis ŝin ligiĝi al la Alianco de la Kontraŭfaŝisma Intelektularo kaj subskribi ties manifeston. Ŝi ankaŭ kunlaboris kun la movado por laina liberiĝo. Ekde la okzintaĵoj de 1934 de larevolucio de Asturio, ŝia socia konscio iĝis pli radikala kaj ŝia pensmaniero pli sendependa, respublikanema kaj maldekstrema.
Ŝi edziniĝis en septembro 1936 al Alfonso Rodríguez Aldave, sekretario de la hispana ambasadejo en Ĉilio. Ŝi akompanis lin tiulanden sed baldaŭ ambaŭ revenis al Hispanio: li por soldatiĝi, ŝi por aktive kunlabori kun laRespubliko. Pridemandite kial ili revenas, se la milito estas jam perdita, ili respondis: “Ĝuste tial”.
Post la malvenko, María Zambrano forlasis la landon tra la franca landlimo kaj iris alekzilo. UnueParizo, tuj posteMeksiko kaj fineHavano estis la unuaj celoj de ŝia ekzilo. En Morelia (Meksiko) ŝi iĝis profesoro de la Universitato San Nicolás de Hidalgo. Tiutempe ŝi konatiĝis kunOctavio Paz kajLeón Felipe. Ŝi dediĉis sin alliteraturo, fakte al tio, kion ŝi nomis la “poezia racio”, nome akso de ŝia filozofia verkaro.
En 1946 María vojaĝis al Parizo, kie ŝi renkontis sian fratinon Araceli, torturitan de lanazioj kaj rande de frenezo. María neniam plu lasis ŝin ĝis ŝia morto. Du jarojn poste ŝi disiĝis de la edzo, reiris al Havano kaj restis tie ĝis1953, kiam ŝi vojaĝis alRomo. En tiu epoko ŝi verkis kelkajn el siaj plej gravaj verkoj: nomeEl hombre y lo divino (La homo kaj tio dia) kajPersona y democracia (Persono kaj demokratio). En1964 María forlasis Romon kaj ekloĝis en Francio. Ŝi verkis la libronClaros del bosque (Arbaraj maldensejoj) kaj komencis alian:De la aurora (Pri la aŭroro). Ŝi turniĝis almistikismo.
Dume, en Hispanio oni komencis remalkovri ŝin. Per la artikolo deJosé Luis López Aranguren nomeLos sueños de María Zambrano (La sonĝoj de María Zambrano) oni ekagnoskis ŝian verkaron. En 1981 ŝi ricevis laPremion Princo de Asturio. ElĜenevo, kie ŝi ekloĝis en1980, María Zambrano revenis definitive al Madrido en1984, post 45 jaroj deekzilo. LaPremio Cervantes estis atribuita al ŝi en1988. Ŝi forpasis en Madrido en 1991 kaj plue oni omaĝis ŝin post ŝia morto.
Ministerio de Cultura, Centro de las Letras Españolas (1994). Premios Cervantes: una literatura en dos continentes.ISBN 84-8181-009-6.