2. manskribita aŭ tajpita ekzemplero deverko, destinita al presado.
Tiu koncepto oponiĝas al ĉiu ajn skribaĵo produktita per uzado depresilo. Antaŭ ties apero kaj popularigo la tuta kulturo disvastiĝis pere de manuskriptaj dokumentoj aŭ libroj.
Ilustrita manuskripto estas manuskripto en kiu la teksto estas suplementita per ornamado kiel ĉeinicialoj, bordoj (marĝenoj), kajminiaturajilustraĵoj. La plej antikvaj survivantaj iluminitaj manuskriptoj estas el la periodo de la jaroj 400 ĝis 600, produktitaj en laRegno de Ostrogotoj kaj en laBizanca imperio. Ties gravo kuŝas ne nur en ilia esenca arta kaj historia valoroj, sed ankaŭ en la elteno de ligo de klereco havigita al ne-ilustritaj tekstoj. Tiel, la modeloj de tekstaj survivaĵoj estis rilatitaj al la utilo ĉe tre limigita klera grupo de kristanoj. Ilustrado de manuskriptoj, kiel maniero pligravigi antikvajn dokumentojn, helpis la konservadon kaj informan valoro en epoko en kiu la novaj regantaj klasoj ne plu estis kleraj, almenaŭ en la lingvo uzita en la manuskriptoj.
Arni Bödvarsson, Islandaj Manuskriptoj. Kvindek bovidoj por unu libro,Esperanto, 854(2), 1977, 30-32
Edward Potkowski,Książka rękopiśmienna w kulturze Polski średniowiecznej (Manuskripta libro en lakulturo demezepoka Pollando), LSW, Warszawa 1984, p. 301
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.