Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Manitobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manitobo
Alternativa nomoManitoba
Plena nomoManitobo
Flago de ManitoboBlazono de Manitobo
Devizo: AreaRank = 8-aGloriosus et Liber (latina =: Glora kaj libera)
Mapo de Kanado kun Manitobo ruĝa

Map

Oficialaj lingvojangla kajfranca, laŭ konstitucia leĝo de 1982
Floropulsatilo
Arboblankapiceo
Birdonebulastrigo
ĈefurboVinipego
Plej granda urboVinipego
Leŭtenanta GuberniestroAnita Neville
(ekde 24-a de oktobro 2022)
ĈefministroWab Kinew
(ekde 18-a de oktobro 2023)
Reprezentiĝo en la Parlamento
 -Deputitoj
 -Senatanoj

14
6
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
rango
647797 km²
553.556 km²
94.241 km²(14,5{%)
Loĝantaro
 - Tuto (2021)
 - Loĝdenso
5-a rango
1342153
2 po km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$41,933 miliardoj (6-a)
$35.609 (10-a)
Aliĝo al Konfederacio15-a de julio1870 (5-a)
TempozonoUTC -6
Mallongigoj
 -Poŝta
 -ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

MB
CA-MB
R
Retejowww.gov.mb.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
vdr

Manitobo (angle Manitoba) estaspreria provinco deKanado interOntario kajSaskaĉevano, kaj laNordokcidentaj Teritorioj kaj laHudsona Golfo norde kajUsono (Norda Dakoto kajMinesoto) sude. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis1 342 153 loĝantoj sur areo de647 797 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de2 loĝantoj/km².

La nuna ĉefministro de Manitobo ekde la 18-a de oktobro 2023 estas Wab Kinew. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Anita Neville.

La nomo Manitobo venas de lakria vorto, "maniotwapow", kaj signifas "markolo de la Spirito" (markolo en laManitoba Lago).

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La ĉef-urbo kaj plej granda urbo, kun pli ol duono de la loĝantaro de Manitobo, estasVinipego. Inter aliaj gravaj urboj de Manitobo estasBrandon,Thompson,Dauphin,Swan River,Churchill,The Pas,Selkirk,Portage la Prairie,Gimli,Flin Flon,Steinbach,Morden kajWinkler.

Plej grandaj municipoj laŭ nombro de loĝantoj
Municipo20011996
Vinipego690,100678,600
Brandon39,71639,175
Thompson13,25614,385
Portage la Prairie12,97613,078

La kvar tre grandajlagoj de la provinco, kiuj jam de malproksime videblas sur ĉiu provinca mapo, estas laCedra Lago,Manitoba Lago,Vinipega Lago kajLago Winnipegosis. Sed vizitindas ankaŭ la multegaj, nur relative pli etaj lagoj, kiuj al homo staranta ĉe la bordo tamen ŝajnas vastaj. El ili menciindas ekzemple laLago de la Arbaroj,Boacolago,Lago Boundary,Dia lago,Egenolf,Falka Lago,Insula Lago,Kasmere,Kipahigan,Kississing,Lac Brochet,Lago Minnedosa kaj laOkcidenta Akcipitra Lago.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En 1612,Thomas Button atingis Manitobon en la marbordo de laHudsona Golfo. La britaKompanio de Hudsona Golfo formiĝis en 1670. En 1682, la franca esploristoPierre-Esprit Radisson atingis Manitobon, kaj poste estis luktoj inter la anglaj kaj la francaj pelt-komercistoj.La Verendrye konstruis Fortikaĵon Mauropas (1734), Fortikaĵon Rouge (1738), kie estas hodiaŭ Vinipego, kaj Fortikaĵon La Reine. Dum laRibelo de Red River, 1869,Louis Riel kaj lametisoj penis malebligi unuigon kun angla Kanado. Hodiaŭ, lafranca kun laangla ankoraŭ estas oficiala lingvo de Manitobo, sed, laŭ la censo de 1996, nur 47.665 homoj en la provinco kutime ĝin parolas.

LaĈefministro de Manitobo (anglePremier of Manitoba, francePremier ministre du Manitoba) estas la ĉefministro de la provinco Manitobo. La ĉefministro estas la registarestro de la provinco.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Provincoj kaj teritorioj de Kanado
ProvincojFlago de Kanado
Teritorioj
v  d  r
urboj kaj iuj pliaj municipoj enManitobo
flago de Manitobo
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Manitobo&oldid=9229920"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp