Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Mandorlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristo Pantokratoro ĉirkaŭita de mandorlo en laabsido de Sankta Klemento de Tahull. Flanke troviĝas laTetramorfo, alegorio de la kvar evangeliuloj.
Virgulino en mandorlo. Parto deretablo elalabastro, Nacia Muzeo de la Mezepoko,Cluny.

Mandorlo estas "ovala glorkrono ĉirkaŭ bildo de Kristo aŭ Maria".[1] La vorto "mandorlo" devenas de laitala "mandorla" [mándorla], kiu signifasmigdalon, de la grek-latina "amýgdala". Ĝi referencas al marko aŭaŭreolo kun formo de ovo aŭ de migdalo ene de kiu oni metas bildojn de religiaj roluloj, plej ofte tiun deJesuo Kristo post la resurekto, sed ankaŭ de laDipatrino aŭ sanktuloj. Oni uzis ofte en laromanika arto kaj en labizanca arto.

La formo de la mandorlo devenas de la skemigo de la figuro de la Sankta Tuko (kie oni ricevis la korpon de la mortinta Jesuo) subtenita de anĝeloj en la Resurekto, kombinita kun elemento tradicia de laportreto en laRomia arkitekturo, nome la rondoforma ŝildo, aŭklipeo, kiu enmarkigas la figuron de la mortinta persono sur tomboŝtono, kaj aperis frue en prakristanajsarkofagoj. Ofte la klipea bildo montras la formon dekonko.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. PIVPIV 2020 Alirita la 23an de novembro 2020.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Mandorlo&oldid=8344989"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp