Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nordĉina dialektaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elMandarene)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la grupo de la norda kaj sud-okcidenta ĉinaj dialektoj. Por informoj pri la oficiale parolata norma ĉinlingvo (Putonghua/Guoyu), vidula artikolonNorma ĉina lingvo.
Nordĉina dialektaro
Mapo
lingvo
ĉina lingvo
Parolantoj918 000 000
Skriboĉina skribo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3cmn
  Glottologmand1415
Angla nomoMandarin
Franca nomomandarin
vdr

Lanordĉina dialektaro normĉineběifānghuà (北方话 laŭ simpligita skribo, 北方話 laŭ tradicia skribo) estas aro dadialektoj kutime grupitaj kiel unulingvo de lingvosciencistoj. Ili estas parolataj precipe en la norda kaj sud-okcidenta partoj deĈinio, kaj al ili apartenas interalie

Subgrupoj de la nordaj dialektoj estas la nord-orienta dialektaro (interalie parolata enPekino) kaj la nord-okcidenta dialektaro.

LaŭEthnologue, en la jaro 2000 estis 845 456 760 denaskaj parolantoj de nordĉinaj dialektoj, kaj 178 000 000 dualingvaj parolantoj. Ĉar oni konsideras la dialektaron kiel unu lingvon, temas pri la plej multe parolata lingvo en la mondo.

Unusola ĉina norma lingvo

[redakti |redakti fonton]

La mandarena, nomata hodiaŭputonghua, [signifas komuna lingvo] servas kiellingvofrankao en Ĉinio, ebligante al parolantoj de diversaj ĉinaj lingvoj komunikiĝi unu kun la alia. La lando restis lingve diverseca ĝis la1990-aj jaroj, kiam laputonghua estis aprobita kiel la ĉefa instruilo en lernejoj[2] malfavora al lakantona, kiu estas pli proksima al la klasika ĉina en sia prononco kaj iom da gramatiko. Kontraŭe la normĉinaputonghua kiu estas miksaĵo de nordaj dialektoj forte influitaj de lamanĉura kaj lamongola[3].

Oficiala lingvo de Ĉinio

[redakti |redakti fonton]

La plej parolata ĉina lingvo, la normaĉina norma lingvo (Putonghua), antaŭe nomata la mandarena, estas laoficiala lingvo deĈinio. La centra registaro donas specialan eminentecon al la norma ĉina en ĉiuj niveloj de registarado kaj en la eduksistemo, kaj eĉ patronas la eksterlandan instruadon de la norma ĉina. Pli ol duoble da ĉinoj parolas ĉi tiun ĉinan varianton ol ĉiujn aliajn lingvojn, lingvaĵojn aŭ dialektojn kombinite. Tial, iuj ofte nomas la norman ĉinan simple "ĉina lingvo".

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Oni notu, ke en la ĉina lingvo mem ne estas iu ekvivalento al la esprimo "mandarena lingvo". Oni klare distingu, ĉu oni parolas pri la norma ĉina lingvo aŭ ĉu oni parolas pri la nordĉina dialektaro (běifānghuà).
  2. (eo + alilingvaj versioj) Oiwan Lam,La kaŭzoj de estiĝo de la mito pri la kantona kiel pli aŭtentika ĉina lingvo -La diskutoj pri aŭtentikeco estas reago al kultura entrudiĝo, Global Voices, la 18-an de junio 2023, alirite la 29-an de junio 2023.
  3. (en)Cantonese almost became the official language, South China Morning Post, la 6-an de oktobro 2009, alirite la 29-an de junio 2023.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nordĉina_dialektaro&oldid=8892492"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp