Mandaluyong | |||||
---|---|---|---|---|---|
tre urbanizita urbo urbego ![]() | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 1550–1556 | ||||
En TTT | Oficiala retejo[+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 425 758 (2020)[+] | ||||
Loĝdenso | 45 830 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 14° 35′ N,121° 2′ O(mapo)14.583333333333121.03333333333Koordinatoj:14° 35′ N,121° 2′ O(mapo)[+] | ||||
Alto | 32 m[+] | ||||
Areo | 9,29 km² ( 929 ha)[+] | ||||
Horzono | Norma Horzono de Filipinoj[+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Mandaluyong, [mandalujon] (tagaloge Lungsod ng Mandaluyong) estas universitataurbego (duaklasa) enFilipinoj. Ĝi estas antaŭurbo deManilo kaj parto deurbaroManila Metropolo.
Mandaluyong situas sur la marbordaebenaĵo laŭrivero[1].Makati troviĝas 1,San Juan (Manilo) 4,Pasigo 5,Pasay 6,Manilo 7,Kesonurbo 13kilometrojn (aere)[2].
Mandaluyong estis parto de najbarakomunumo en1841. Oni establis en1863 jam propranparoĥon kaj oni konstruis propranpreĝejon,monaĥejon kajlernejon. San Felipe Neri (nun Mandaluyong) partoprenis en 1896 en la revolucio. Dum la usona okupado San Felipe Neri estis kreskigita al unuaklasa municipo kun kvin urbopartoj. Dum pluraj monatoj en 1904 San Felipe Neri iĝis la ĉefurbo de la provinco de Rizal. San Felipe Neri estis apartigita de San-Juan kaj iĝis sendependa municipo en 1907 kiel Mandaluyong. Dum2-a mondmilito japana dominado okazis. Ekde1994 la urbo apartenas al Manila Metropolo. En2003 Mandaluyong ricevis la kromnomon "Tigro-Urbo de Filipinoj" pro grandega evoluo en la ekonomio.
Mandaluyong estas hejmo de vendejegoj kaj similaj komercaj centroj. La industrio produktas manĝaĵojn,medikamentojn kaj laboratoriajn ekipaĵojn. La urbego estas hejmo ekzemple de signifa televida kanalo kajFilipina Ruĝa Kruco.
Mandaluyong estas dormoĉambro de Manilo, evidente gravas la bonaj trafikeblecoj kun vojoj. La urbego estas 36 minutojn fore de la internaciaflughaveno. Busetoj, tricikloj kaj pedaltaksioj servas por la navedantoj surtere, ŝipoj laŭ la rivero. Estas multajpontoj tra la rivero. Estas ankaŭ relaj ligiloj kun 3 stacidomoj.
La klimato de Mandaluyong estas klasifikita kiel tropika. Jare pluvas po 2026 mm, en ĉiuj monatoj estasprecipitaĵoj, tamen inter majo-novembro ili estas pli oftaj. La averaĝa jaratemperaturo estas27°C.