Mandalajo (Mandalay) estas la dua plej granda urbo deBirmo.
Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis1 225 546 loĝantoj sur areo de163,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de7 480 loĝantoj/km², kaj entute 2,5 milionojn en sia aglomeraĵo. Ĝi estas ĉefurbo de lasamnoma regiono, en kiu situas la ĉefurboNepjido (eksaPjinmano).
Mandalajo situas rektadistance ĉirkaŭ 250 km norde de Pyinmana kaj 580 km norde deRanguno, ĉe kurbiĝo de riveroIravadio.
Mandalay posedasteksuman, metalmekanikan, ligno- kaj nutraĵ-industriojn kaj komercan havenon ĉe riveroIrrawaddy. En la historia urbokerno, ĉirkaŭata de muroj, troviĝas temploj, monaĥejoj, parkoj kaj la iama reĝa palaco; Mandalay estis ĉefurbo de la birma reĝlando ĝis la okupado de la lando fare deBritio en1886.