Ĉevalino kun ĉevalido kaj fone la virĉevalo. Tipaj mamuloj.Fotomuntaĵo de bovino naskiĝanta, en naŭ paŝo
LaMamuloj (Mammalia, el latina vortomamma, 'brusto' aŭ 'mamo') estasklaso devertebruloj, kovritaj defelo aŭharoj, kies inoj havasmamojn (escepte de ekzemple lamonotremoj, kieslakto estas rekte produktita en specifaj haŭt-lokoj, nomelaktoglandoj) kajmamnutras siajn idojn, almenaŭ en la komenca periodo post la naskiĝo de la ido. Aliaj trajtoj estas neokortekso (regiono de la cerbo) kaj tri mezaj orelostetoj. Tiuj karakteroj distingas ilin el lareptilioj kajbirdoj, el kiuj ili diverĝis en laKarbonio, antaŭ ĉirkaŭ 300 milionoj da jaroj.
En terminoj dekladistiko, kiuj montras la evolucian historion, mamuloj estas la nuraj vivantaj membroj deSynapsida; tiuklado, kunSauropsida (reptilioj kaj birdoj), konstituas la plej granda klado deamniuloj. La plej fruaj sinapsidaj mamulprauloj estis sfenakodontaj pelikosaŭroj, nome grupo kiu inkludis ne-mamulajn membrojn deDimetrodon. Fine de laKarbonio antaŭ ĉirkaŭ 300 milionoj da jaroj, tiu grupo diverĝis el la saŭropsida stirpo kiu kondukis al la nuntempaj reptilioj kaj birdoj. Tiu stirpo sekvanta latigogrupon deSphenacodontia disiĝis en kelkaj diversaj grupoj de ne-mamulaj sinapsidoj — foje malĝuste referencata kiel mamulecaj reptiloj — antaŭ krei la grupon deTherapsida en la frua parto dePermio. Mamuloj originiĝis el la grupo deCynodontia, antaŭenirinta grupo de terapsidoj, dum la fino de laTriaso. La modernaj mamulordoj kreiĝis en laPaleogeno kaj en laNeogeno de laCenozoiko, post laformorto de la ne-birdaj dinosaŭroj, kaj estis la hegemonia surtera animalgrupo el antaŭ 66 milionoj da jaroj ĝis la nuntempo.
La baza korpotipo estas dekvarpiedulo, kaj plej mamuloj uzas siajn kvar membrojn porsurtera moviĝo; sed ĉe kelkaj, la membroj estas adaptitaj por vivo enmaroj, enla aero, enarboj,subtere, aŭper du piedoj. Mamuloj game grandas el la 30-40 milimetraBurda vesperto al la 33 metraBlua baleno — eble la plej granda animalo iam vivanta. Maksimuma vivodaŭro varias el du jaroj por soriko al 211 jaroj por laGronlanda baleno. Ĉiuj modernaj mamuloj naskas vivantajn idojn, escepte la kvin specioj demonotremoj, kiuj estas ovodemetaj mamuloj. Plej speci-riĉa grupo de mamuloj, nome "kohorto" nomitaplacentuloj, havasplacenton, kiu ebligas la nutradon de lafeto dum lagravedo.
Aldomigo de multaj tipoj de mamuloj fare de homoj ludis gravan rolon en laNeolitika revolucio, kaj rezultis enagrikulturo anstataŭantaĉasadon kaj kolektadon kiel unuaranga fonto de manĝo por homoj. Tio kondukis al grava restrukturado de homaj socioj el nomadaj vivostiloj almalnomadaj, kun plia kunlaborado inter pli kaj pli grandaj grupoj, kaj finfine al la disvolvigo de la unuajcivilizacioj. Aldomigitaj mamuloj havigis, kaj plue havigas, energion por transporto kaj agrikulturo, same kiel manĝon (viando kajlaktaĵoj),felo, kajledo. Mamuloj estasĉasitaj kaj kurigitaj por sporto, kaj estas uzataj kielmodel-organismoj en scienco. Mamuloj estis priskribitaj enarto jam ekde la epoko de laPaleolitiko, kaj ili aperas en literaturo, kino, mitologio kaj religio. Malpliiĝo en nombroj kajformorto de multaj mamuloj estas okazigita ĉefe de homaŝtelĉasado kajhabitatodetruo, ĉefe prosenarbarigo.
Ilia korpotemperaturo estas konstante regulata (kiel ĉe la birdoj); ambaŭ klasoj akiras tiun kontrolon de la temperaturo danke al konverto de nutraĵoj. Tio eksplikas ties sukcesojn kaj la fakton, ke tiu klaso ĉeestas ĉiujn mondopartojn kaj klimatojn, escepte la tro ekstremaj.
Plej multaj el ili havasplacenton, krom ekzemplemonotremoj (tiel nomitaj "kloakuloj", kvankam "kloako" estas ĝenerala vorto kiu aplikiĝas ankaŭ por birdoj, ekzemple) kajmarsupiuloj. Tial, en la 19-a kaj frua20-a jarcentoj, mamuloj estis dividitaj jesenplacentuloj (Aplacentalia) kajplacentuloj (Placentalia). Nuntempe temas pli-malpli pri triopa divido de vivantaj mamuloj en la grupojn 1)monotremoj aŭ kloakuloj (latineMonotremata, ankaŭPrototheria); 2)marsupiuloj (Marsupialia, ankaŭMetatheria); kaj 3)placentuloj (Placentalia, ankaŭEutheria).
Placentuloj havas internan fekundiĝon. Monotremoj demetas ovon (ornitorinko).
Mamuloj kutime vivas sur la tero, nurvespertoj flugas kajcetacoj vivas en la akvo. Por la akvo estas adaptitaj ankaŭ aliaj bestoj (ekz.fokuloj), kvankam ilinoktumas kaj nestas surtere. Ĉiuj spiras perpulmoj.
Iliaj kruroj, kranio, dentaro, korpokonstruo varias laŭ vivmaniero.
Eksperimento perspegulo estas simpla mezuro de memkonscio. Simioj estas inter plej inteligentaj mamuloj.
En inteligentaj mamuloj, kiel primatoj, lacerbeto estas pli granda komparate kun la cetero de lacerbo. Inteligenteco ne estas facile difinata, sed indikoj de inteligento enhavas la kapablon por lerni, kun konduta flekseblo.Ratoj, ekzemple, estas konsiderataj kiel tre inteligentaj ĉar ili povas lerni kaj fari novajn taskojn, kapablo kiu eble estas grava kiam ili unue koloniigas novan loĝlokon. En iu mamuloj, manĝaĵkolektado ŝajnas rilati al inteligento:cervo manĝante plantojn havas cerbon pli malgrandan ol kato, kiu devas pensi por kapti sian kaptaĵon.
Estas koste konservi altan konstantan korpotemperaturon. Mamuloj do bezonas nutran kaj sufiĉegan dieton. Kvankam la plej fruaj mamuloj eble estis predantoj, aliaj specoj malfrue adaptis sian dietan bezonojn per multaj metodoj. Kelkaj mamuloj manĝas aliajn animalojn - tio estas karnomanĝa dieto (kaj enhavas insektomanĝajn dietojn). Aliaj mamuloj, kiuj nomiĝasherbovoruloj, manĝas plantojn. Herbovora dieto enhavas subkategoriojn kiel fruktomanĝuloj kaj herbomanĝuloj. Ĉiomanĝanto manĝas kaj kaptaĵojn kaj plantojn. Karnomanĝaj mamuloj havas simplan digestan sistemon, ĉar laproteinoj,lipidoj, kajmineraloj, kiuj estas enhavataj enviando, ne bezonas specialan digestadon. Plantoj, aliflanke, enhavas malsimplajnkarbohidratojn, kielcelulozo. La digesta sistemo de herbovorulo do gastigasbakteriojn, kiuj fermentas tiujn substancojn, kaj disponebligas tion por digestado. La bakterioj aŭ loĝas en la multaĉambrata stomako aŭ en grandacekumo.
Ankaŭ la grando de animalo influas la tipon de dieto. Ĉar etaj mamuloj havas altan proporcion de disvarmiganta supraĵo al volumeno, do ili havemas altajn energiobezonojn kaj altan metabolan rapidon. Mamuloj, kiuj pezas malpli ol proksimume 500 g estas pleje insektomanĝuloj ĉar ili ne povas toleri la malrapidan, malsimplan digestoprocezon de herbovoruloj. Pli grandaj animuloj, aliflanke, produktas pli da varmeco, kaj malpli de tiu varmeco perdiĝas. Ili do povas toleri aŭ malpli rapidan kolektan procezon (tiuj, kiuj kaptas pli grandajn kaptaĵojn) aŭ malpli rapidan digestoprocezon (herbovoruloj). Plue, mamuloj, kiuj pezas pli ol 500 g ne povas kolekti sufiĉajn insektojn dum la nedormaj horoj por subteni sin. La unuaj grandaj insektomanĝaj mamuloj estas tiuj, kiuj manĝas grandegan koloniojn de insektoj (kielformikoj aŭtermitoj).
Mamulklasigo traurus diversajn reviziojn ekdeKarolo Lineo dekomence difinis la klason, kaj nuntempe, neniu klasigsistemo estas universale akceptita. McKenna & Bell (1997) kaj Wilson & Reader (2005) havigis utilajn ĵusajn kompendiojn.[1]Simpson (1945)[2] havigassistematikon de mamuloriginoj kaj rilatoj kiu estis universale instruata je la fino de la 20-a jarcento. Tamen, ekde 1945, granda kvanto de nova kaj pli detalhava informaro estis malkovrita kaj disvastigita. Lapaleontologia registro estis rekalibrata, kaj dum tiuj jaroj okazis multa debato kaj progreso pri la teoriaj fundamentoj de la sistematigo mem, parte tra la nova koncepto dekladistiko. Tamen la kampolaboro kaj la laboratoriaj taskoj ĝisdatigis la klasigon de Simpson, kio restas la plej akceptata alproksimigo al iom oficiala klasigo de mamuloj, spite konatajn kritikojn.[3]
La vorto "mamulo" estas moderna, kreita el la scienca nomoMammalia stampita de Carl Linnaeus en 1758, derivita el lalatinamamma ("mamo, brusto"). En grava artikolo de 1988, Timothy Rowe difinisMammaliafilogenetike kiel lakrongrupo de mamuloj, nomeklado konsistanta el laplej ĵusa komuna praulo de vivantajmonotremoj (ekidnoj kajornitorinkoj) kajvivonaskuloj (marsupiuloj kajplacentuloj) kaj ĉiuj posteuloj de tiuj praulo.[7] Ĉar tiu praulo vivis en laĴurasio, la difino de Rowe ekskludas ĉiujn animalojn el la komencaTriaso, spite la fakton ke fosilioj el Triaso de la stirpoHaramiyida estis referencataj kielMammalia ekde la mezo de la 19-a jarcento.[8] SeMammalia estas konsiderata kiel la krongrupo, ties origino povas iel esti datigita kiel la unua konata aspekto de animaloj plej proksime rilataj al kelkaj nuntempaj mamuloj ol aliaj.Ambondro estas pli proksime rilata al monotremoj ol la vivonaskuloj dum la genrojAmphilestes kajAmphitherium estas pli proksime rilataj al la vivonaskuloj; ĉar fosilioj el la tri genroj estas datataj de antaŭ ĉirkaŭ 167 milionoj da jaroj en la Mezo de laĴurasio, tio estas racia ĉirkaŭkalkulo por la apero de la krongrupo.[9]
T.S. Kemp havigis pli tradician difinon: "Synapsida kiuj posedas skvamec-dentohavan mandiblartiklon kaj okluzion inter la supraj kaj la malsupraj molaroj kun transversa komponanto por la movado" aŭ, ekvivalente en la rigardo de Kemp, la klado origina kun la lasta komuna praulo deSinoconodon kaj vivantaj nuntempaj mamuloj.[10] La plej frua konata sinapsido kiu kongruas kun la difino de Kemp estasTikitherium, datitaj de antaŭ ĉirkaŭ 225 milionoj da jaroj, kaj tiel la apero de mamuloj en tiu larĝa senco povas ricevi tiun daton de la fino deTriaso.[11][12]
Komence de la 21-a jarcento, molekulaj studoj bazitaj sur analizoj deDNA sugestis novajn rilatojn inter familioj de mamuloj. Plej el tiuj trovitaĵoj estis sendepende validigitaj per datumoj de retrotransposona esto/foresto.[13] Klasigaj sistemoj bazitaj sur molekulaj studioj montris tri ĉefajn grupojn aŭ stirpojn de placentuloj — nomeAfrotheria,Xenarthra kajBoreoeutheria — kiujdiverĝis en laKretaceo. La rilatoj inter tiuj tri stirpoj estas polemika, kaj oni proponis tri eblajn hipotezojn rilate al kiu grupo estasbaza. Tiuj hipotezoj estasAtlantogenata (kun bazaBoreoeutheria),Epitheria (kun bazaXenarthra) kajExafroplacentalia (kun bazaAfrotheria).[14]Boreoeutheria siavice enhavas du ĉefajn stirpojn — nome Eŭarĥontogliroj kaj Laŭrasiaterioj.
Ĉirkaŭkalkuloj pri la epokoj de la diverĝo inter tiuj tri grupoj de placentuloj gamas el antaŭ 105 ĝis 120 milionoj da jaroj, depende de la tipo de DNA uzata (ĉu nuklea ĉu mitokondria)[15] kaj de variaj interpretoj de la datumoj depaleogeografio.[14]
Ladentaro estas unu el la elementoj uzitaj por laklasigo de la mamuloj kaj por la studo de tiesevolucio.
La unuaj tute grundvivantaj vertebruloj estisamniuloj. Simile alamfibioj, ili havas pulmojn kaj membrojn. La ovoj de amniuloj, tamen, havas internajn membranojn, kiuj permesas la estiĝantan embrion spiri sed entenas akvon. Do amniuloj povas demeti ovojn sur seka grundo, sed amfibioj ĝenerale bezonas demeti siajn ovojn en akvo.
La unuaj veraj mamuloj aperis en la malfruaTriaso (ĉirkaŭ antaŭ 200 milionoj da jaroj), proksimume antaŭ 30 milionoj da jaroj post la unuajMamuloformaj.
La plej frue sciatamonotremo vivis antaŭ 123M jaroj en Aŭstralio. Monotremoj havas kelkajn trajtojn, kiujn eble ili heredis de la originaj amniuloj:
ili uzas la saman truon por urinado, fekado, kaj reproduktado ("monotremo" signifas "unu truo", el la greka) - simile al lacertuloj kaj birdoj.
ili demetas ovojn, kiuj estas ledecaj kaj nekalciiĝaj, simile tiuj de lacertuloj, testudoj kaj krokodiloj.
Malsimile al aliaj mamuloj, inaj monotremoj ne havas mampintojn kaj manĝigas siajn idojn per "laktoŝvitado" de nuda areo sur la ventro.
La plej aĝa sciata marsupiulo vivis antaŭ 125 milionoj da jaroj, kaj tiesfosilio estis trovata enLjaŭningo en Ĉinio.
Ne estas certa, kiam veraplacentuloj evoluis - la plej fruaj nedisputataj fosilioj de placentuloj devenas de la fruaPaleoceno, post la formortado de ladinosaŭroj. Mamuloj kaj preskaŭ-mamuloj disvastiĝis de sia noktema insektomanĝulaniĉo ekde la mezaĴurasio - ekzemplekastorokaŭdo (vivinta antaŭ 154 milionoj da jaroj) havis adaptiĝojn por naĝado, fosado, kaj fiŝkaptado.
La tradicia rigardo estas ke mamuloj nur ekposedis la mezajn kaj grandajnekologiajn niĉojn en laKenozoiko, post la formortado de ladinosaŭroj, sed ili diversiĝis tre rapide. Ekzemple, la plej frue sciatajvespertoj aperis proksimume antaŭ 50 milionoj da jaroj, nur 15 milionoj da jaroj post la formortado de la dinosaŭroj.
Dum la Kenozoiko, diversaj grupoj de mamuloj aperis, kiuj estis pli grandaj ol la plej proksimaj modernaj ekvivalentoj, sed neniu eĉ proksimas al la grando de la plej grandaj dinosaŭroj kun similaj manĝokutimoj.
Vivantaj mamulaj specioj povas esti identigitaj per la posedo deŝvitoglandoj, kieltiuj kiuj estas specializitaj en produktado de lakto por nutri sian idaron.[16] Klasigante fosiliojn, tamen, aliaj trajtoj devas esti uzataj, ĉar mildaj glandohistoj kaj multaj aliaj trajtoj ne estas videblaj en fosilioj.[17]
Multaj trajtoj kunhavataj de ĉiuj vivantaj mamuloj aperas inter la plej fruaj membroj de la grupo:
Makzela artiklo – Lamandiblo (nome la malsupra makzela osto, kiu enhavas la dentojn) kaj la skvamozo (malgrandakrania osto) kuniĝas por formi la artiklon. En plejgnatostomoj, kiel la fruajterapsidoj, la artiklo konsistas el la artikla osto (osteto sur la malantaŭa parto de la malsupra mandiblo) kaj la kvadrata osto (osteto sur la malantaŭa parto de la supra makzelo).[18]
Meza orelo – En krongrupaj mamuloj, lasono estas portata el lamiringo tra ĉeno de tri ostetoj, nomemaleo,inkudo kajpiedingo. Prae, la maleo kaj la inkudo estis derivitaj el la artikla kaj la kvadrata ostoj kiuj konstituis la makzelan artiklon de la fruaj terapsidoj.[19]
Dentanstataŭo – Dentoj povas esti anstataŭataj unufoje (difiodontoj) aŭ (ĉe dentobalenoj kajmusedaj roduloj) tute ne (monofiodontoj).[20] Elefantoj, manatioj, kaj kanguruoj konstante kreskas novajn dentojn tra sia vivo (polifiodontoj).[21]
Prisma emajlo – Laemajlo kiu ŝirmas la surfacon de dento konsistas el prismaj, solidaj, bastonetecaj strukturoj etendaj el ladentino ĝis la denta surfaco.[22]
Plejparte, tiuj karakteroj ne estis en la Triasaj prauloj de mamuloj.[24] Preskaŭ ĉiuj mamulformaj bestoj posedas epipuban oston, kun escepto en la modernaj placentuloj.[25]
Supre: Stilizita bildo de homoj kiu sendiĝis en la satelito Pioneer, montranta kaj masklon (maldekstre) kaj inon (dekstre). Ekzemplo deseksa dimorfismo. Sube: Komparado inter viraj kaj inajpelvoj.
Averaĝe, masklaj mamuloj estas pli grandaj ol inoj, kaj maskloj estas almenaŭ 10% pli grandaj ol inoj en ĉirkaŭ 45% de esploritaj specioj. Plej mamulaj ordoj montras ankaŭ masklo-biasanseksan dimorfismon, kvankam kelkaj ordoj ne montras biason aŭ estas klare femal-biasaj (Lagomorpha). Laŭgranda seksa dimorfismo pliiĝas kun la korpogrando inter mamuloj (Regulo de Rensch), kio sugestas, ke estas paralelaj selektopremoj en la grando kaj de maskloj kaj de femaloj. Masklo-biasa dimorfismo rilatas al la seksa selekto ĉe maskloj tra masklo–maskla konkurenco por femaloj, ĉae estas pozitiva kunrilato inter la grado de seksa selekto, kiel indikita per la pariĝaj sistemoj, kaj la grado de masklo-biasa granda dimorfismo. La grado de seksa selekto estas ankaŭ pozitive kunrilata kun la grtando kaj de maskloj kaj de femaloj inter mamuloj. Krome, paralela selektopremo en la pezo de femaloj estas identigita en tio ke la aĝo de finigo de mamnutrado estas klare pli alta en plejpoliginaj specioj, eĉ korektinte tiun kalkulon pri la korpomaso. Ankaŭ, la reprodukta proporcio estas pli malalta en pli grandaj femaloj, kio indikas, ke la fekundeca selekto selektas por pli malgrandaj femaloj en mamuloj. Kvankam tiuj modeloj funkcias en mamuloj kiel tuto, estas konsiderinda variado inter la diversaj ordoj.[26]
Mamuloscienco aŭmastologio estas fako dezoologio kiu temas pri mamuloj kaj studas la morfologion, fiziologion, konduton, vivciklon, ekologion kaj evoluan historion de mamuloj, kaj ankaŭ la rilatojn inter diversaj specioj. Ĝi disbranĉiĝas al aliaj taksonomi-orientitaj fakoj kiel primatologio (studado deprimatoj), kaj cetacologio (studo decetacoj). Mamuloscienco havas aplikojn en diversaj kampoj; ekzemple, la konservado de specioj.
Dum alfrontadoj kun aliaj, la hararo aspektigas laleonon pli granda. Mamuloj havas harojn dumbirdoj havas plumojn.
Lamarko estis unu el la unuaj sciencistoj kiu klare diferencigis lavertebrulojn disde lasenvertebrulojn kaj ene de tiuj. Inter la vertebruloj li diferencigis tiujn de malvarma sango kaj tiuj de varma sango, kaj inter tiuj ili diferencigis la mamulojn disde labirdojn, ĉar tiuj estasvivonaskaj kaj havasmamojn por nutri la idaron. Krome ili havasharojn anstataŭplumojn.
↑ (1999) “Classification of mammals above the species level: Review”,Journal of Vertebrate Paleontology19,p. 191–195.doi:10.1080/02724634.1999.10011133.
↑ (2005) “Earliest mammal with transversely expanded upper molar from the Late Triassic (Carnian) Tiki Formation, South Rewa Gondwana Basin, India”,Journal of Vertebrate Paleontology25 (1),p. 200–207.
↑ (Aprilo 2006) “Retroposed elements as archives for the evolutionary history of placental mammals”,PLOS Biology4 (4),p. e91.doi:10.1371/journal.pbio.0040091.
↑14,014,1 (Marto 2009) “Retroposon analysis and recent geological data suggest near-simultaneous divergence of the three superorders of mammals”,Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America106 (13),p. 5235–40.doi:10.1073/pnas.0809297106.Bibkodo:2009PNAS..106.5235N.
↑ (Februaro 2003) “Placental mammal diversification and the Cretaceous-Tertiary boundary”,Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America100 (3),p. 1056–61.doi:10.1073/pnas.0334222100.Bibkodo:2003PNAS..100.1056S.
↑ (January 2013) “Evolution of the mammalian middle ear and jaw: adaptations and novel structures”,Journal of Anatomy222 (1),p. 147–60.doi:10.1111/j.1469-7580.2012.01526.x.
↑ (2005) “To replace or not to replace: the significance of reduced functional tooth replacement in marsupial and placental mammals”,Paleobiology31 (2),p. 324–346.doi:[[doi:10.1666%2F0094-8373%282005%29031%5B0324%3Atrontr%5D2.0.co%3B2|10.1666/0094-8373(2005)031[0324:trontr]2.0.co;2]].
↑ (2016) “Aging of perennial cells and organ parts according to the programmed aging paradigm”,GeroScience, AGE38 (35),p. 35.doi:10.1007/s11357-016-9895-0.
↑ (2015) “A Systematic Study on Tooth Enamel Microstructures of Lambdopsalis bulla (Multituberculate, Mammalia)--Implications for Multituberculate Biology and Phylogeny”,PLOS ONE10 (5),p. e0128243.doi:10.1371/journal.pone.0128243.Bibkodo:2015PLoSO..1028243M.
↑ (1900) “Origin of the Mammalia, III. Occipital Condyles of Reptilian Tripartite Type”,The American Naturalist34,p. 943–947.doi:10.1086/277821.
Brown W.M. (2001). "Natural selection of mammalian brain components" (PDF). Trends in Ecology and Evolution 16 (9): 471–473. doi:10.1016/S0169-5347(01)02246-7.
Khalaf-von Jaffa, Norman Ali Bassam Ali Taher (2006). Mammalia Palaestina: The Mammals of Palestine. Gazelle: The Palestinian Biological Bulletin. Number 55, July 2006. pp. 1–46.
McKenna, Malcolm C., and Bell, Susan K. 1997. Classification of Mammals Above the Species Level. Columbia University Press, New York, 631 pp.ISBN 0-231-11013-8
Nowak, Ronald M. 1999. Walker's Mammals of the World, 6th edition. Johns Hopkins University Press, 1936 pp.ISBN 0-8018-5789-9
Simpson, George Gaylord (1945). "The principles of classification and a classification of mammals". Bulletin of the American Museum of Natural History 85: 1–350.
William J. Murphy, Eduardo Eizirik, Mark S. Springer et al., Resolution of the Early Placental Mammal Radiation Using Bayesian Phylogenetics,Science, Vol 294, Issue 5550, 2348–2351, 14 December 2001.
Springer, Mark S., Michael J. Stanhope, Ole Madsen, and Wilfried W. de Jong. 2004. "Molecules consolidate the placental mammal tree". Trends in Ecology and Evolution, 19:430–438. (PDF version)
Vaughan, Terry A., James M. Ryan, and Nicholas J. Capzaplewski. 2000. Mammalogy: Fourth Edition. Saunders College Publishing, 565 pp.ISBN 0-03-025034-X (Brooks Cole, 1999)
Jan Ole Kriegs, Gennady Churakov, Martin Kiefmann, Ursula Jordan, Juergen Brosius, Juergen Schmitz. (2006) Retroposed Elements as Archives for the Evolutionary History of Placental Mammals. PLoS Biol 4(4): e91."PLoS Biology – Retroposed Elements as Archives for the Evolutionary History of Placental Mammals". Biology.plosjournals.org. doi:10.1371/journal.pbio.0040091.
David MacDonald, Sasha Norris. 2006. The Encyclopedia of Mammals, 3rd edition. Printed in China, 930 pp.ISBN 0-681-45659-0
PPL Mamuloj Esperanto-nomoj por ĉ. 900 (grupoj de) mambestoj, fare de Wouter F. Pilger, kun bazo en la jena libro: Wouter F. Pilger: "Provizora privata listo de nomoj de bestoj - Mamuloj."ISBN 90-70074-35-4. 1992. Lelystad, Vulpo-Libroj
Mammalogy.orgArkivigite je 2020-03-01 per la retarkivoWayback Machine The American Society of Mammalogists was established in 1919 for the purpose of promoting the study of mammals, and this website includes a mammal image library