Malto aŭ laMalta Respubliko (maltlingve:Repubblika ta' Malta) estassudeŭropainsulaŝtato enMediteraneo. La maltainsularo konsistas el la tri loĝataj insulojMalto (ĉ. 246 km²),Gozo (maltlingve:Għawdex, ĉirkaŭ 67 km²) kajComino (Kemmuna, ĉirkaŭ 3 km²) kaj la neloĝataj insuloj Cominotto (Kemmunett),Filfla (Filfola), St. Paul's Islands kaj Fungus Rock. La ĉefinsulo Malto konsistas el du regionoj kaj kvin distriktoj. Gozo kaj Comino estas kune la tria regiono kaj la sesa distrikto. La nomoMalto devenas de lafenica vortomalet, kiu signifasrifuĝejon, lagrekoj nomis la insulonMelite[1][2][3].
Comino (Kemmuna) 3 km² (priloĝata precipe dum la turisma sezono)
Al Malto apartenas ankaŭ tri insuletojCominoto,Filfla Island kajSt. Paul’s Island. La plej granda parto de la marbordo de ĉiuj insuloj estasroka. La surfaco konsistas el diversaj specoj de tralasemakalkŝtono, kiun oni uzas ankaŭ kiel konstrumaterialon. La plej alta punkto estas Ta’Dmejrek (253 m).Geografie kajgeologie Malto apartenas alEŭropo.
Klimato estas tipa por tiu ĉi regiono de la Mediteraneo: mildaj, humidajvintroj (ĉ. 15°) kaj varmajsomeroj (ĉ. 33°) kun preskaŭ neniuj akvaj precipitaĵoj (ĉ. 500 mm jare, ĉefe inter oktobro kaj marto) .
El birda perspektivo ŝajnas, ke la tuta nordoriento de la ĉefinsulo Malto estas ununura granda urbo. Sekve de tre larĝskala konstruado proksimume dum la lastaj tridek jaroj, la limoj de unuopaj urboj de tiu ĉi aglomeraĵo iĝis distingeblaj nur per lokaj ŝildoj.
Birkirkara, la plej granda urbo (2002: 22.334 loĝantoj),
Mdina, la eksa ĉefurbo kun historia centro, hodiaŭ ankaŭ nomata „silenta urbo“ (ĝi estas alirebla nur al piedirantoj), kun vivema antaŭurboRabat,
Victoria aŭVictoria Rabat, en lamalta lingvoIr-Rabat Għawdex, la ĉefurbo de la insulo Gozo,
la tiel nomataj „Tri Urboj“ (The Three Cities), kiel nomiĝas urbojVittoriosa (ankaŭ:Birgu),Senglea kajCospicua, situantaj kontraŭ Valletta sur la orienta flanko de la golfoGrand Harbour (granda haveno)
Malto estas tre riĉa je historiaj memorindaĵoj. Tri el ili troviĝas en la listo de lamonda kulturheredaĵo de UNESKO: ĉefurboValletta kiel tutaĵo, la megalitaj temploj en Malto kajGozo kaj la tiel nomataHypogeum Hal Saflieni.
Aliaj historiaj memorigaĵoj devenas de la tempo de la araba konkero de la insulo, sed ĉefe de la tempo de regado dejohanitoj. Ĉi tie eblas nomi la tutan urbonMdinon (remparojn konstruis jamaraboj), aliajn multnombrajn konstruaĵojn kajfortikaĵetojn en Valletta, la ĉefurbon de Gozo,Victoria Rabat, multe dapalacoj kaj gardturoj, dissemitaj tra la tuta insularo[14][15][16].
La ŝtato estas dividita en tri administrajn regionojn kiuj arigas en 68 lokajn konsiliojn. La du niveloj establiĝis per Leĝo de Loka Konsilio de la30-a de junio1993. Ekzistas meza nivelo, la statistikaj distriktoj, sen administra valoro.
Plimulto da loĝantoj de Malto vivas en la ĉefa insulo Malto, plejparte en urbaj aglomeraĵoj. Pro malgranda areo, laloĝdenso estas preskaŭ 1249 loĝantoj po km² (la plej alta en Eŭropo kaj la tria plej alta en la mondo). Pli ol 90 % de la loĝantoj vivas en urboj. Proksimume 3 procentoj da loĝantoj estas fremduloj, precipebritoj. Preskaŭ la sama nombro de loĝantoj vivas daŭre eksterlande (enKanado,Aŭstralio kaj ankaŭ enUsono).
Kontraŭe al la ĉefinsulo, Gozo havas pli multe da verdaĵoj. Ĝi ĉefe havas agrikulturan karakteron kaj havas kongruan strukturon de sia loĝantaro, kaj samtempe ankaŭ pli malgrandan loĝdenson.Comino estas enloĝata nur en la turisma sezono (gastoj de unuhotelo, aliloke ekster la sezono ĝi havas proksimume ĉirkaŭ kvar loĝantoj).
kresko de la loĝantaro: 0,64 procentoj
mezproksima aĝo de la loĝantaro: 38 jaroj (viroj 36,6 kaj virinoj 39,5 jaroj)
naskofteco: 10,09 el 1000 loĝantoj
mortofteco: 7,91 el 1000 loĝantoj
infana mortofteco: 5,69 el 1000 vive naskitaj
averaĝa aĝo de vivodaŭro: 76,39 jaroj ĉe viroj, 80,43 jaroj ĉe virinoj
Pri la origina loĝantaro dum lamegalita tempo ekzistas nur konjektoj. Loĝigo per la nuntempa loĝantaro komenciĝis ĉirkaŭ la jaro2000 a.K. post kiam Malto estis neloĝata dum ĉirkaŭ 500 jaroj. Laŭ ĝis nun neverkontrolita teorio, la unuaj loĝantoj de Malto alvenis elSicilio. Dum posta evoluo okazis parta miksiĝo de la loĝantaro kun aliaj nacioj[17].
Laoficiala lingvo sur malto estas lamalta lingvo (Malti), sed plejmulto el la loĝantoj parolas ankaŭ laanglan, kaj iuj eĉ laitalan. La angla estas samtempe la dua oficiala lingvo.
La malta lingvo estasŝemida lingvo, kiu evoluis origine el la lingvo defenicianoj. Sed progrese ĝi estis emfaze influata de laaraba lingvo. Tre forte influis ĝin ankaŭ la romanaj lingvoj (ĉefe la itala) kaj la angla. La malta lingvo estas unu el la malmultaj semitaj lingvoj, kiu uzaslatinan alfabeton, pliriĉigita je kelkaj propraj literoj.
Ankaŭ la nomo Malto evoluis el origine fenica nomo, kiu estas modifita formo de pli malfrua araba vorto :Malet,Melita,Maltacheum ktp.
Proksimume 98 % da loĝantaro havasromkatolikan kredon. Sur Malto ekzistas 364preĝejoj. Kompare kun la nombro de siaj loĝantoj, Malto havas pli multe dapastroj,monaĥoj kaj monaĥinoj ol iu ajn ŝtato en la mondo.Katolikismo estas ankrita en lakonstitucio kaj ĝi rolas en la vivo kaj en la politiko de Malto grandan rolon. La malta socio estas moderna socio, ekz. la kvanto de virinoj kun pli alta klereco kaj tiu de laborantaj virinoj korespondas al tiuj de plejmultaj progresintaj eŭropaj landoj[18].
La ekonomio de Malto estas influita de la fakto, ke la insularo havas neniajnnaturfontojn. Ĝi ankaŭ suferas pro manko de subtera akvo, ligita al la manko de arbaroj, kiuj estis forhakitaj jam dum la epoko de lafenicianoj).
Agrikulturo, precipe vegetaĵa produktado, koncentriĝas ĉefe sur la iom pli verda insuloGozo, sed ĝi estas malsufiĉa kaj necesas importilegomojn, ĉefe dum la seka somera sezono. Tradician fiŝkaptadon oni praktikas ankoraŭ nuntempe, laŭ malnovaj teknikoj, samkiel marborda ĉasado. Tamen ankaŭ la enmaraj fiŝoj ĉirkaŭ la insuloj suferas jam de longe de troa fiŝado, tial parto de la fiŝoj konsumataj surloke estas importitaj, samkiel cetere plejmultaj viandaĵoj.
Industria produktado, kiu fabrikas aĵojn ankaŭ grandparte por eksportado, koncentriĝas precipe sur maŝinindustriaj produktoj,elektroniko, konstruado kaj riparo deŝipoj, teksaĵo; certaj sukcesoj estis atingitaj en la1990-aj jaroj, ankaŭ koncerne rezervadon de akvo kajelektra kurento.
Interservoj unuarange viciĝasturisma trafiko. Nuntempe vizitas Malton pli ol unu miliono da turistoj ĉiujare – do multe pli ol la nombro de loĝantoj mem; la turismo enMEP partoprenas proksimume po 35 procentoj.
Malto estasparlamentarespubliko. Pinte de la ŝtato staras nominaleprezidento de la respubliko, elektita de la Parlamento; la prezidento nomumas prezidenton de la registaro kaj partoprenas la diskuton koncerne la diskutojn de estonta registaro. Sed en la estinteco montriĝis, ke gvidanto unu el ambaŭ ĉefaj partioj, kiu kutime fariĝas ankaŭ prezidento de la registaro, destinas, kiu estos elektita kiel prezidento, kaj per tio li fakte certigas ankaŭ sian nomumon kiel la prezidanto de registaro. La balotado en unuĉambra parlamento (Kamra tar-Rapprezentanti) okazas laŭ konstitucio minimume ĉiun kvinan jaron.
Ekde la jaro1993 Malto administre dividiĝas en 68 tiel nomatajnkomitatojn (local council), kiuj estas elektataj unufoje por trijaraj mandatoj.
Jam antaŭ sendependeco la maltan politikon dominis du politikaj partioj:socialisma kaj neŭtralisme celitaLabour Party (Partit Laburista,MPL kiel siglo porMaltese Labour Party) kaj konservativaNationalist Party (Partit Nazzjonalista, de tie sigloPN). Ceteraj partioj ne havas pli grandan politikan signifon, sed en lasta balotado plifortiĝasDemokratia alternativo (Alternattiva Demokratika,AD), analogio de eŭropajVerduloj. Ĉiuj parlamentaj balotoj havas en Malto tradicie tre senperajn rezultojn, kaj ambaŭ ĉefaj partioj regule alternas dum la regado.
Dum la konservativaPN orientiĝis unurange al Okcidento, do al Eŭropa Unio, la Laborista Partio konservis tradicie bonajn interrilatojn ne nur kunSovetunio, la ceteraj landoj deKREH kajĈinio, sed ankaŭ kun siaj arabaj najbaroj (kromLibio), kaj ĝi volis realigineŭtraligon de Malto kaj kontraŭ membrecon en Eŭropa Unio. Ekde la jaro1987 Malto estas laŭ sia konstitucio neŭtrala.
La vojo de Malto en laEŭropan Union estis longa. La kaŭzo estis, ke protektantoj kaj kontraŭuloj de la membreco en EU apartenis al la ĉefaj politikaj partioj kaj alfrontis sin dum naciaj voĉdonadoj. Ĉiu ŝanĝo de la registaro sur Malto do kunportis ankaŭ renverson en la politiko rilate al EU kaj eniron en ĝi. La malta konservativa partioPN estis principe por, dumLabour Party (ankaŭ principe) kontraŭis la membrecon en EU.
Malto donis sian unuan postulon pri membreco jam en la jaro1990. Post venko deLabour Party en baloto en la jaro1996, Malto suspendis la postulon pri sia membreco. Post antaŭtempa baloto en1998, kiam denove venkisPN, la postulo estis renovigita.
Pri la eniro de Malto en EU estis decidita en konferenco enKopenhago la13-an de decembro de2002. En referendumo pri la membreco en EU la8-an de marto2003, 53,65 % da balotintoj esprimis sin favore al la membreco.
Okaze de la disvastigo de EU je dek ŝtatoj, Malto tiel la1-an de majo de2004 fariĝis membro de Eŭropa Unio kaj ĝi anstataŭisLuksemburgon kiel la plej malgrandan membran ŝtaton.
Publika Dissenda Servo de Malto (malteServizzi ta' Xandir Pubbliku,anglePublic Broadcasting Services Limited (PBS)) estas la publika televida stacio de Malto, kiu komencis elsendojn je la 11-a de novembro 1935. De tiam la organiza formo plurfoje ŝanĝiĝis, la servo en la nuna formo ekzistas ekde 1992.
↑Boissevain, Jeremy. (1984) “Ritual Escalation in Malta”,Religion, Power and Protest in Local Communities: The Northern Shore of the Mediterranean. Walter de Gruyter.ISBN 978-3-11-009777-1.