EnFrancio, en laMalnova Reĝimo, laprovincoj estis la diversaj regionoj, kiuj konsistigis la landon, ĝis la kreo de departementoj en1790.
Nun, la terminoprovinco restas uzata por indiki la regionajn geografiajn teritoriojn, kiuj konservis kulturan kaj lingvan identecon.
Antaŭ lafranca revolucio de 1789, Francio konsistis el teritoriaj dividoj devenantaj de historio, geografio kaj loĝado, kiuj estis diversaj laŭ la povoj kiuj regis, kun malsamaj kategorioj kiajmetropoloj, provincoj,diocezoj,duklandoj,baronlandoj, registarlandoj, ŝtatoj, elektoj,generalitatoj, intendantlandoj,parlamentoj, landoj,prefektlandoj, ktp. sekvataj de nomo de regiono, kiu ofte estis la sama, sen kovri la saman geografian teritorion. Tiel, la parlamento de Artezo ne respondis al la sama teritorio kiel la registarlando de Artezo aŭ kiel intendantlando de Artezo.
Civitlandoj de gaŭlaj popoloj : la plej malnova nocio
Gaŭllando estis okupita de cento da popoloj (300 porFlavius Josèphe), kelkfoje tre mormalsamaj.Julio Cezaro nomis ĉiujn el tiuj sendependaj ŝtatoj "civitas" ("civito", sed tio ne respondis al urbo), iuj estis subdividitaj enpagus. Multaj gaŭliaj popoletoj dependis de najbaroj.
Latinaetimologio de la termino informas nin pri origina signifo : 'pro vincere, konkerita teritorio. Ĉiu romia provinco de Gaŭlio aŭprovincia havis precizan juran difinon, klare difinitan limojn kaj koditaj administraj strukturoj. La nombro de tiuj provincoj, ties organizado kaj limoj multe variis tra 5 jarcentoj ; ĉiu estis estrata deprokonsulo aŭpretoro. Cezaro, krom jam romiaProvincia (Provenco), partigis Gaŭlion en 3 provincojn :romia Akvitanio,belga Gaŭlio kajliona Gaŭlio. En 4-jarcenta romia okupo, ilia nombro kreskis de 3 al 11, pro plietendiĝo de la imperio kaj partigo de la originaj provincoj :malsupra Ĝermanio,supra Ĝermanio, unua, dua, tria kaj kvara liona Gaŭlio, unua kaj dua Akvitanio, unua kaj dua Belgio, unua kaj duaNarbonio,Novempopulanio,Sekvanio,Vienenso,kotiaj Alpoj,maraj Alpoj,grajaj Alpoj kajpoeninaj Alpoj. Tiuj provincoj estis dividitaj encivitas aŭcivitates plurale, kies nombro altiĝis de 33 al 113.
Metropoloj estis teritorioj regataj de metropolaĉefepiskopo, nomitaj ankaŭ provincoj ĉar ili devenis de romiaj provincoj kies unuaj episkopoj zorgis pri regado kiam disfalis la romia imperio.
Juraj provincoj : parlamentoj, prefektlandoj kaj seneskallandoj
Laŭ iliaj juro, kutimoj kaj lingvoj, la teritorio de la reĝlando dividiĝis en landoj kun skribita juro, (t.e proksimume la parto nun nomitaOkcitanio aŭ lando de Ok) kaj landoj kun neskribita juro (la nordo).
Militaj provincoj : de grandaj feŭdoj al registarlandoj
Provincoj de Francio antaŭ 1789 kaj nun francaj teritorioj, kiuj ne apartenis al la reĝlando en 1789Malnovaj registarlandoj de Francio (1789)Francaj departementoj (1791) kaj limoj de la malnovaj provincoj
Provincoj deFrancio antaŭ la franca revolucio de 1789 kun iliaj ĉefurboj interkrampe, kaj daton de unuiĝo al la reĝlando Francio (markitaj RF) aŭ de kuniĝo de ilia titolo al la reĝa bieno (markitaj DR) :
Francilio (Parizo) : tiu provinco rekte estis sub aŭtoritato de la reĝo de Francio.
Berio (Bourges) : tiu provinco originis el la vicgraflando de Bourges, akirita en1101.
Orleanio (Orléans) : tiu provinco originis el la graflando de Orléans, dependanta de la reĝa bieno.
Langvedoko (Tuluzo) : kunigita al la reĝlando Francio en la 8-a jc (vidiSeptimanion), la graflando de Tuluzo estis konkerita post labatalo de Vouillé (kiel Akvitanio : RF 506) poste kunigita per geedziĝo (DR :1271).
Lionio (Lyon) : tiu provinco originis el la graflando de Lyon (RF :1313).
Dofineo (Grenoble) : tiu provinco originis el daŭfenio de Viennois (RF :1349).
Ĉampanjo (Troyes) : karolida graflando kunigita per geedziĝo (DR :1361).
Duklando Akvitanio (Bordeaux) : tiu provinco estis konkerita en labatalo de Vouillé kun Langvedoko (RF :506) reĝlando, poste merovida duklando, karolida reĝlando ; sendependade facto de 1362 ĝis 1372, sub la nomo de princlando Akvitanio (RF :1453). DuklandoGujeno kajGaskonio en1789.
Oficiala listo de la 18-a jc estis en la reĝaj patentaj leteroj publikigitaj en la4-a de marto1790, kiu sekvis la dekretojn de la nacia Asembleo de la 15-a de januaro, 16-a kaj 26-a de februaro postulanta dividon de Francio en okdek tri departementojn. Tiu dokumento ŝajnigas ke temas pri divido de la reĝlando en provincojn, kiuj estis okdek naŭ.
Fakte, tiu listo estas nek tiu de veraj provincoj, kiuj estas tridek du (militaj distriktoj), nek tiu de diocezoj aŭ parlamentlandoj, sed tiu de fiskaj distriktoj aŭ tiu de kutimlandoj (prefektlandoj aŭ seneskallandoj).
Almanach royal, administra jarlibro listiganta la staton de administraj, ekleziaj, militaj, universitataj, justicaj, fiskaj dividoj de reĝlando Francio ĝis en 1789 kun la nomo de ties estroj.