Monda mapo de la takso demalliberuloj per 100,000 da civitanoj laŭ lando en2015
Malliberejo aŭprizono estas loko, kiehomoj loĝas enŝlosite. Kutime ili perdis parton de siaj personajliberecoj ĉar ilikrimis. Iliasocio enŝlosas ilin en malliberejo, ĉar ĝi provas unuflanke certigi ke la koncerna krimulo ne povu denove krimi, kaj aliflanke ĝi provas malkuraĝigi aliajn homojn krimi.
Kutime malliberejo estaskonstruaĵo kun alta muro ĉirkaŭ ĝi, kaj kun multajĉeloj interne, en kiuj lamalliberuloj loĝas.
Pli ol naŭ milionoj da homoj estas malliberigitaj tutmonde. La prizonularo kreskis signife en la 1990-aj jaroj en procezo de privateco de tiu ĉi servo.
La lando kun la plej granda nombro da malliberuloj estasUsono - pli ol 2,5 milionoj da malliberuloj. Kvankam la usona loĝantaro konsistigas nur 5% de lamonda loĝantaro, lausona jura sistemo respondecas pri malliberigo de 25% de la mondaj malliberigitoj. Usono okupas la duan postRuando en la procento de la loĝantaro malpermesita en malliberejoj - en Usono 701 el 100.000 homoj. En Ruando, en 2002, pli ol 100.000 homoj estis arestitaj pro suspekto de partopreno engenocido de 1994.
Rusio kajĈinio havis malliberejan loĝantaron de pli ol miliono da homoj en 2002. Estas neniuj informoj pri ĉi tiu afero pri Nord-Koreio. [3]
Britio havis 73 000 malliberuloj en 2003, dumFrancio kajGermanio havas similajn nombrojn.