Malliberala demokratio (aŭelekta demokratio) estasregada sistemo, en kiu, kvankambalotoj ade okazas, civitanoj estas apartigitaj de scio pri la aktivaĵoj de tiuj kiuj reale plenumas la regpovon pro manko decivila libereco, tiel ĝi malhelpasmalferman socion. Ĝi do estasŝajna demokratio, diktaturo maskita kiel demokratio.
La regantoj de malliberala demokratio povas ignori aŭ preteriri konstituciajn limojn de sia povo. Ili ankaŭ emas ignori la volon de la malplimulto. Balotoj en malliberala demokratio estas ofte manipulitaj, estante uzataj por legitimi kaj plifirmigi la oficantaron prefere ol elekti la gvidantojn kaj politikojn de la lando.
![]() | Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |