Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Malestroit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝermo pri Bretonio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priBretonio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Koordinatoj:47° 48′ 38″ N2° 22′ 56″ U / 47.81056 °N, 2.38222 °U /47.81056; -2.38222(mapo)
Malestroit
Komunumo
La placo de Bouffay
Oficiala nomo: Malestroit
ŜtatoFrancio Francio
RegionoBretonio
DepartementoMorbihan
ArondismentoVannes
KantonoMalestroit (ĉefurbo)
InterkomunumoValo de Oust kaj de Lanvaux
Historia regionoBretona duklando
SituoMalestroit
 - koordinatoj47° 48′ 38″ N2° 22′ 56″ U / 47.81056 °N, 2.38222 °U /47.81056; -2.38222(mapo)
Plej alta punkto
 - alteco95 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco10 m s. m.
Areo5,81 km² (581 ha)
Loĝantaro2 478 (2006) [1]
Denseco426,51 loĝ./km²
UrbestroBernard Miloux
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo56140
INSEE56124
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Morbihan
Situo kadre de Morbihan
Situo kadre de Morbihan
Vikimedia Komunejo: Malestroit
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo de la interkomunumo

Malestroit (prononcu Maletroa) estasfranca komunumo, situanta en ladepartementoMorbihan, kiu estas en laregionoBretonio, kiu mem estas enFrancio.

Maltrë (aŭ Maltrae) en lagaloa lingvo, Malastreg en labretona.

Ĉefurbo de kantono, ĝi estas trairata de lakanalo inter Nantes kaj Brest kaj per la riveroOust, kiuj okupas la saman fluejon tiuloke.

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

La nomo aperis en1131 laŭ la formo « Malestricum ». La nomo, laŭ Ernest Nègre havas dialektan originon kaj signifasmalbona defilejo[2].

Heraldiko

[redakti |redakti fonton]

Devizo

[redakti |redakti fonton]

La devizo skribita fronte de la urbodomo « Quae numerat nummos non est male stricta domus », kiu estas tradukita tiel « Domo, kiu kalkulas sian monon ne estas malstrikta » aŭ « Domo riĉa neniam knaras ». ("les Baguenaudes Malestroyennes" - Jean-Paul Bourban)

Historio

[redakti |redakti fonton]

Oni tradicie datas la fondon de Malestroit en 987 de monaĥoj, kiuj ekloĝis ĉe la bordoj de la rivero Oust.

Militpaŭzo estis tie subskribita en la19-a de januaro 1343, en la unuahereda milito de Bretonio.

En 1987 festoj celebris la miljariĝon de la urbo.

Administrado

[redakti |redakti fonton]

Demografio

[redakti |redakti fonton]

En 1999 estis2 472 loĝantoj en Malestroit.

Lokoj kaj monumentoj

[redakti |redakti fonton]
  • Preĝejo Saint-Gilles de la 11-a jc, parte detruita en la10-a de septembro 1592. La tuta norda parto de la konstruaĵo estis aldonita dum la rekonstruo, same kiel bestaj statuoj (bovo, leono, aglo).
  • Ruinoj de la preĝejo de la Madeleine sur la vojo de Ploermel, aktive ornamata por okazoj de la asocio de la loĝantoj kaj amikoj de la kvartalo de la Madeleine.
  • Monaĥinejo de la senpeka Koncipado, komunumo de la hospitalaj fratinoj fondita en 1866, ĝi apartenas al la kongregacio de la aŭgustenaninoj de la korpardono de Jezuo.
  • La kruco de la strato du faubourg Saint-Michel
  • La kruco staranta kruciĝe de la strato faubourg Saint-Michel kaj de la strato des Augustines

Galerio

[redakti |redakti fonton]
  • Preĝejo Saint-Gilles
    Preĝejo Saint-Gilles
  • Preĝejo Saint-Gilles
    Preĝejo Saint-Gilles
  • Fontano de la orleono
    Fontano de la orleono

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Oficialaj datumoj de 2006 sur la retpaĝejo de Insee
  2. Ernest Nègre.Toponymie générale de la France ;Étymologie de 35 000 noms de lieux. Volumo 2-a :Formations non-romanes. Formations dialectales. Genève : Librairie Droz, 1991. cas 25 357, p 1365

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Morbihan
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Malestroit&oldid=8906465"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp