Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Malbork

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elMalborko)
Koordinatoj:54° 02′ 00″ N19° 02′ 00″ O / 54.03333 °N, 19.03333 °O /54.03333; 19.03333(mapo)
Malbork
esperante:Malborko,historie Marienburgo,latine:Mariaeburgum,germane:Marienburg,litove:Malborkas,historie Marienburgas
urbo
La kastelo Malborko flanke de la Nogat-rivero
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Malbork
Deveno de nomo: Urbo de Maria /temas pri Dipatrino Maria – la patrino de Jesuo Kristo/)
ŜtatoPollando Pollando
ProvincoPomeria Provinco
DistriktoDistrikto Malbork
KomunumoMalbork(urba tipo)
Konata lokokastelo Marienburgburgo
RiveroNogat
SituoMalbork
 - koordinatoj54° 02′ 00″ N19° 02′ 00″ O / 54.03333 °N, 19.03333 °O /54.03333; 19.03333(mapo)
Plej alta punkto
 - alteco30 m s. m.
Plej malalta punkto
 - altecom s. m.
Areo17,15 km² (1 715 ha)
Loĝantaro38 175 (2008)
Denseco2 225,95 loĝ./km²
Urbaj rajtoj1286
UrbestroMark Charzewski
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo82-200 ĝis 82-210
Telefona antaŭkodo+48 55
AŭtokodojGMB
TERYT2209011
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Malbork
Retpaĝo: www.malbork.pl
Portalo pri Pollando
Map
fontano en la urbocentro, ĉe la strato Kościuszki, en la fono de maldekstro en la rozkolora domo estas la Muzeo de Malborko kaj la Turisma Inform-Centro kie estas ankaŭ laEsperanto-klubo "Kastelo" de la kluboEDE-Pollando
La Muzeo de Malborko kaj la Turisma Inform-Centro kie estas ankaŭ la Esperanto-klubo "Kastelo" de EDE-Pollando

Malbork ([ˈmalbɔrk]) (esperante:Malborko;latine:Mariaeburgum Mariae castrum, Marianopolis;germane:Marienburg;litove:Malborkas;kaŝubeMalbórg) estas urbo enPomeria Provinco enPollando. Ĝi apartenas al samnomadistrikto Malbork.

La statuo deKazimiro la 4-a, en la fono la rozkolora Muzeo de Malborko
delto deVistulo
LaSukcena Vojo
LaHansa Ligo ĉirkaŭ la jaro 1400
  •  prusia zono
  • La Ŝtato deTeŭtona ordeno en la jaro 1410
    Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post laDua Mondmilito

    La urbo ĉiujare estas vizitata de preskaŭ miliono da turistoj. Allogas ilin interalie la ege interesa triparta, ruĝbrika kasteloMarienburg /Malbork, situanta sur la dekstra bordo de Nogat-rivero (Nogat estas riverbrako deVistulo), agnoskita en1994 kiel historia monumento kaj en1997 honorigita per la enskribo sur la listo deMonda Kulturheredaĵo de Unesko. La kasteloMarienburg /Malbork estas la plej norde situanta objekto el la 13 objektoj en la tuta Pollando kaj la plej proksima estas laMezepoka urbo deToruń (komparu laliston de la heredaĵoj en Pollando). En laMezepoko la urbo estis ano de laHansa Ligo.

    Prahistorio

    [redakti |redakti fonton]

    Arkeologiaj trovaĵoj montras, ke la ĉirkaŭaĵo sude de Malborko,Tczew kajGdansko estis setligita de la homo jam inter la jaroj300 kaj1700 antaŭ nia erao, de enneolitiko kajĥalkolitiko /kuproepoko. La tiamaj setlantoj apartenis al lafunelpokalkulturo kiu situis en la sudaSkandinavio kaj nordaEŭropo (ekdeNederlando ĝis la hodiaŭaUkrainio). Oni trovis ankaŭ ornamaĵojn kaj ilojn el laHallstatt-epoko / halŝtata ferepoko (500-400 jaroj antaŭ nia erao).

    El posta tempo oni trovis ĉi tie la romiajn restaĵojn el la1-a jarcento kaj la2-a jarcentop.K. de la t.n.Sukcena Vojo kiu ligis laMediteraneon kun laBalta Maro. En la2-a jarcentop.K. venis de sudaSvedio lagotoj kiuj havas orient-ĝermanan devenon, ili praloĝis en suda parto de la nuntempaSvedio kaj enGotlando kaj de tie translokiĝis al lariverdelto deVistulo ili migris en la3-a jarcentop.K. suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setlis enDakio, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de laNigra Maro.Gotoj estintaj en tiu regiono kreis la t. n. Wielbark-kulturon. Restaĵojn de la gota Wielbark-kulturo oni trovas en la urbokvartalo Wielbark kaj en la apuda vilaĝo Gościszewo kaj apude de vilaĝo Odry enKaŝubio enDistrikto Chojnicki: tie aparte konata ekzemplo de la Wielbark-kulturo estaskromleĥoj, tio estas ŝtoncirkloj, parto de grandanekropolo degotoj.

    Historio

    [redakti |redakti fonton]

    En la 12-a kaj komence de la 13-a jarcento tiu regiono estis nomata Pomezanio kaj grandparte apartenis al lakaŝubiaj princoj. Tiam 10 km suden de la nuna urbo Malborko lapraprusojkaŝubiaj princoj konstruis la lignan kastelon Zantyr (legu: Zantir) ĉe la dekstra bordo de la Nogat-rivero (bonvolu scii ke la rivero Nogat estis limo interpraprusoj kajKaŝubio). En la jaro1250 la pomeria princo Sambor la Dua aŭ lia frato la princo Swiatopelk la Granda vendas aŭ donacas la kastelon al laOrdeno de germanaj kavaliroj (aŭ al episkopo Kristiano). En la jaro1274 la germanaj kavaliroj komencas konstrui la nunan kastelon parte de la materialoj de la malkonstruita kastelo Zantyr kaj nomis ĝin Marienburg (la burgo de Maria). Samtempe apude de la kastelo kreskas la setlejo kiu ricevas laurborajtojn en la jaro1286.

    Malborko ekde1309 estis la sidejo de la grandaj majstroj de laOrdeno de germanaj kavaliroj (germane: Deutscher Ritterorden) estas unu el la kristanaj kavaliraj ordenoj, kiuj estiĝis dum la 12-a jarcento en la teritorio de la tiutempe mallonge ekzistanta kristanaJerusalema reĝlando. Ĝia memdifino estis "protekti la interesojn de la kristanismo per militaj rimedoj", komence en la ĵus konkeritaJerusalema reĝlando. Tamen ne temis pri teologio, sed nur pri kristanismaj simboloj: baze la ordeno estis firma alianco de militistoj, kiu celis konkeri kaj kontroli plejeble grandan teritorion. Dum pli postaj jarcentoj la ordeno provis realigi tiun celon precipe en nordorientaEŭropo, dumtempe tre sukcese.

    LaOrdeno de germanaj kavaliroj konatas ankaŭ sub la pli mallonga nomo Germana Ordeno (germane Deutscher Orden,latine Ordo Teutonicus). Ĝiaj anoj rekoneblis pro elegantaj blankaj manteloj kun nigra kruco.

    Post laDektrijara Milito (1454 -1466) Malborkon konkerisPollando. La Ordeno de germanaj kavaliroj tiam translokis sian sidejon alKenigsbergo. Dum la unuadispartigo de Pollando en1772 la urbo ekapartenis alPrusio.

    ĈeTczew kaj Malborko - do ĉe la Vistula Baslando la armeo deBonaparto kaj polaj legioj deDąbrowski staris la 17-an de januaro1807. La kastelon konkeris la armeo deNapoleono Bonaparto jam la 22-an de januaro. PersoneBonaparto tranoktis en la kastelo la 25-an de aprilo1807. La urbonTĉevo konkeris lalegioj de pola generaloJan Henryk Dąbrowski.

    Ekde1945 la urbo apartenas al Pollando kaj la germanaj loĝantoj estis forpelataj al centra kaj okcidentaGermanio. La belega, granda kastelo de la ordeno estis grave damaĝita dum laDua Mondmilito, sed poste restaŭrita. Nuntempe ĝi estas la ĉefa turisma allogaĵo de la urbo.

    Lakastelo Marienburg

    [redakti |redakti fonton]
    La figuro de Dipatrino Maria en la blinda fenestro de la Maria-preĝejo de la Alta Kastelo, post la rekonstruo (2016)
    La plano de la fortikaĵo sude la altkastelo (A), norde la mezkastelo (B), okcidente preterfluas la rivero Nogat
    La kastelo flanke de la Nogat-rivero
    La kastelo
    La Alta Kastelo kun turo, vido el oriento, 2016
    Batalo de Grunwald (la 15-an de julio1410), pentrita deJan Matejko
    la kastelo flanke de la Nogat-rivero
    La muzeo desukceno en la Meza Kastelo, la sukcenelfaraĵoj
    La historia muzeo en la Meza Kastelo, la mezepokajglavoj
    La kastela muzeo
    gravuraĵo de Dominiko Quaglio, la kastelo,1834
    la kastelo, ĉirkaŭ1895
    la kastelo, panoramo de la oriento,1901
    kastelo, la korto de la Meza Kastelo
    La Granda Refektorio en la Meza Kastelo
    La Somera Refektorio en la Alta Kastelo
    La refektorio en la Alta Kastelo
    La korto de la Alta Kastelo kun puto
    La enir-pordego de la okcidento kun la turoj flanke de la rivero Nogat
    La enirejo al la Meza Kastelo kun laherso de la kastel-pordego
    La Meza Kastelo, la enirejo vidata de la korto
    La defendmuroj flanke de la rivero Nogat, dekstre estas la Alta Kastelo kaj en la fono la Palaco de Altaj Majstroj de la ordeno
    La skulptaĵoj ĉe la enirejo al la kapelo de Sankta Anna en Alta Kastelo
    La fenestroj en la Alta Kastelo
    Kastelo, kunbarbakano, vido de la oriento (2015)
    Kastelo, vido de la oriento
    Kastelo, vido de la oriento
    Vido al la kastelo kaj la rivero Nogat
    La kapelo de Sankta Anna en la Alta Kastelo, kun tri tomboŝtonoj de ordenestroj, i.a. deWinrich von Kniprode
    Statuo de la ordenestroWinrich von Kniprode sur la kastela korto de Meza Kastelo
    de maldekstre: Hermann von Salza, Siegfried von Feuchtwangen,Winrich von Kniprode,Albreĥto (Prusio), statuoj de la kvar ordenestroj, sur la korto de Meza Kastelo
    statuo deAlbreĥto (Prusio) sur la korto de Meza Kastelo
    la preĝejo de la Sankta Laŭrenco, nun vendejo de suveniroj, sur la korto de Antaŭkastelo (Malalta Kastelo)

    La kastelo estas majstroverko de arkitekturo defenda kaj rezideja el la malfruamezepoko, ĝi estasMonda heredaĵo de Unesko unu el dekkelkaj enPollando kaj unu el du norden deVarsovio (la dua estas enToruń). Ĝi estas la plej granda gotika brika fortikaĵo en la mondo kun la surfaco ĉirkaŭ 21 hektaroj kaj kun la suma kub-amplekso de pli ol kvaronmiliono da kubaj metroj, entute la plej granda brika konstruaĵo manfarita de homoj.

    La kastelo estis konstruita etape, parto post parto, komence de la 1270-aj jaroj, kaj dum pasado de la tempo ĝi fariĝis la ĉefelemento de la defenda sistemo en la teŭtonaPrusio. Komence (ĉ. la jaro1280) ĝi funkciis kiel unu el la teŭtonaj komandaj kasteloj. Jam de la jaro1309 ĝi estis sidejo de la ordenestroj. Danke al plikonstruo en la 14-a jarcento ĝi ricevis la formon de triparta defend-ensemblo: la Alta Kastelo (klostro, tie unuZEO), la Meza Kastelo (sidejo de la ordenestro kaj de la ĉefkomandanto, la politika kaj administra centro de la ordena ŝtato) kaj la Antaŭ-kastelo (vasta ekonomia bazo). Kiel ĉefurbo de la ordena ŝtato la kastelo fariĝis la centro diplomatia, armea, ekonomia kaj religia. Ĝis la mezo de la 15-a jarcento Marienburg estis konata kiel unu el la bazoj de la kruc-ekspedicioj alLitovio (Ĵemajtio) kajKurlando kaj tie okazadis la montraj turniroj kaj festenoj kiuj allogis alPrusio la kavaliraron el la tuta Eŭropo.

    La 15-an de julio1410, post la malvenko de la ordena armeo en laBatalo de Grunwald, la pola-litova armeo kunpola reĝoLadislao la 2-a (Jogaila) /Władysław la 2-a sieĝis la ordenan fortikaĵon, tamen sen sukceso, kio savis la ekziston de la Ordeno. Pro la politik-ekonomia krizo en la ordena ŝtato okazis ribelo fare de la regatoj (en1454) kaj rezulte de ĝi la enkorpigo al la Pola Reĝlando. En majo1457 la ordenestro fuĝis de la kastelo Marienburg alKenigsbergo, la ordene dungitaj soldatoj konkeris la kastelon kaj ekmarĉandis kun la pola reĝoKazimiro la 4-a. De tiam, dum pli ol tri jarcentoj la regiono je la nomoReĝa Prusio estis parto de la pola reĝlando kun multaj privilegioj por la loka germana loĝantaro.

    Post la unuadispartigo de Pollando en1772, la regionoReĝa Prusio kun la fortikaĵo iĝis parto dePrusio. Dum tiu periodo la kastelo servis kiel kazerno kaj stokejo. Tiam la kastelo estis grave ruinigita, tamen ĝi revenis al la perdita gotika formo danke al rekonstruo fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento fare de la arkitekto Conrad Steinbrecht [ŝtajnbreht].

    En la jaro1945 Marienburg doniĝas al Pollando kaj rericevas sian polan nomon Malbork. La kastelo denove grandparte estis ruinigita fine de laDua Mondmilito. Daŭras ĝis nun la intensiva restaŭrado kaj rekonstruo de la kastelo, fare de interalie de lia direktoroArkadiusz Binnebesel (esperantisto, filo deBernard Binnebesel kiu en la jaro1909 kunfondis Esperanto-rondon enMarienburg. En1997 la arkitektura ensemblo de la kastelo honorigita per la enskribo sur la prestiĝa Registro deMonda Kulturheredaĵo de Unesko.Nun administras la fortreson ĉe la rivero Nogat la Kastela Muzeo fondita en1961. La ĉefaj taskoj de la muzeo estas la protekto de la historiaj valoroj de la kastelo, gvidado de konservadaj kaj esploraj laboroj, kolektado de la valoraĵoj por la konstantaj kaj portempaj ekspozicioj kaj ankaŭ la eduka tasko. La muzeo disponas je 23 kolektoj en kampo de arto, arkitekturo, arta metio kaj historio. La plej interesaj estas la kolektoj de: sukcenelfaraĵoj, armilaro, numismatikaĵoj, skulptarto kaj la detaloj de arkitekturo.Krom la ĉefa aktivado, la muzeo organizas simpoziojn, artajn kaj edukajn aranĝojn ekzemple koncertojn, teatraĵojn, kaj eĉ historiajn spektaklojn subĉielajn – i.a. “La sieĝo de Malborko”. La kastelo ĉe la rivero Nogat ofte servas kiel dekoracio por fari filmojn (televido, kinematografio). Vespere dum la someraj monatoj la vizitantoj povas admiri la spektaklon “Lumo kaj Sono”.En la rekonstruita karavanejo, nun kiel moderna Konferenca Centro “Karwan” /t.e. ”Karavanejo”/ - tie oni organizas laŭ specialaj mendoj – kunvenojn, festenojn, atelierojn kaj la kastelajn aventurajn ludojn.La muzeo funkcias dum la turisma sezono (de la 1-a de majo ĝis la 30-a de septembro) de la 9-a ĝis la 20-a horo. (la ekspoziciojn oni fermas je la 18:30 en la Meza Kastelo kaj je la 19:00 en la Alta Kastelo). Post la sezono la muzeo funkcias de la 10-a ĝis la 15-a horo.La spektaklo “Lumo kaj Sono” (nur en pola versio) sperteblas de la 1-a de majo ĝis la 15-a de septembro.

    Altkastelo

    [redakti |redakti fonton]

    La altkastelo konsistigas la plej malnovajn parton de Marienburg kaj estas laŭtipe kvadratakonvento kaj fortikaĵo. La kvar-ala konstruaĵo funkciis kiel bazo kaj loĝejo de la ordenaj kavaliroj. La norda alo de la altkastelo finkonstruata proksimume 1280 komence hejmigis krom la kapelo kaj lakapitulejo ankaŭ la dormejon de la ordenkavaliraj fratoj.

    Ĉefordenestro Dietrich von Altenburg pligrandigis ĝis 1344 la kapelon al preĝejo Sankta Maria, alkonstruigante plurlateranĥorejon elstaranta super la konstrukorpo de la altkastelo. Ĉe la ekstera muro de la ĥorfinaĵo ĝis 1945 troviĝis en niĉo plenplastika statuo de la Dipatrino tegita per kolora vitromozaiko.

    Mezkastelo

    [redakti |redakti fonton]

    La mezkastelo estis konstruata ekde 1309 kaj loĝigis gravajn instituciojn necesajn por la administrado de la ordeno kaj de la lando. En la mezkastelo ankaŭ troviĝis la sidejo de la ĉefordenestro kun la reprezentoĉambroj. Siegfried von Feuchtwangen, kiu en 1309 transigis la ĉefordenestran sidejon deVenecio al Marienburg, kaj Luther von Braunschweig elkonstruigis la mezkastelon.

    La plej grava parto de la mezkastelo estas ja la ĉefordenestra palaco. La profankonstruaĵo, starigata kaj finkonstruata en1400 verŝajne laŭ planoj de Nikolaus Fellenstein (li devenis elKoblenz /Koblenco), montras arĥitekturan apartaĵon: Laŭ sia formo la ĉefordenestra palaco konvenas kun la tipo de loĝoturo kaj montras krom malaltGermanaj-gotikaj elementoj ankaŭ influojn de itala kaj flandra-burgonja konstrutradicio. Per tio la konstruaĵo ankaŭ montras sur la rilatoj de laGermana Ordeno vaste sin etendiĝantaj ĉe la turniĝo al la 15-a jarcento.

    La somera kaj la vintra manĝoĉambroj, du ĉambregoj troviĝantaj en la ĉefordenestra palaco, estis konstruataj por reprezentaj celoj de la ĉefordenestro kaj apartenas pro sia arĥitekturo al la plej imponaj enaj spacoj de la malfrua mezepoko. La stelovolbojn de la du lumotrafluataj, kvadrataj ĉambregoj portas pokaze ununura maldika granitkolono.

    Ŝtonbulo en la muro super la kameno en la somera manĝoĉambro laŭ legenda onidiro estus pafita dum la sieĝo de la fortikaĵo Marienburg en 1410 fare de la pola reĝoLadislao la 2-a Jogajlo sur ĉi tiun pilastron portantan la volbon, por mortigi la ĉefordenestron Heinrich von Plauen kaj liajn konsilantojn per la kunfaleganta volbo.

    Inter 1822 kaj 1828 oni fasonis la someran manĝoĉambron laŭ konceptoj deKarl Friedrich Schinkel.Vitraloj verkitaj laŭ pentraĵoj de laberlina historiema pentristo Carl Wilhelm Kolbe montras scenojn el la ordena historio. En la iomete malpli granda vintra manĝoĉambro troveblas restaĵoj el la mezepokaj murpentraĵoj de Majstro Petro el la komenco de la 15-a jarcento.

    La manĝoĉambrego situanta en la mezkastelo apud la ĉefordenestra palaco longas 30 metrojn, havas malpezajn stelovolbojn, kiujn portas tri maldikaj ruĝaj granitpilastroj.

    Antaŭkastelo

    [redakti |redakti fonton]

    La antaŭkastelo ekzistis en 1309 elementece. En la kapelo de Sankta Laŭrenco (vidu la apudan foton), modesta konstruaĵo kun plata tegmento, sinapoga ĉe la ekstera muro de la antaŭkastelo, okazis la diservoj por la duonfratoj de la germankavalira ordeno kaj por la servantaj fratinoj. La kapelo entenis unu el la plej grandiozaj majstroverkoj pentrartaj de la 14-a jarcento en la ordenaj landoj, la altaro el la ordenkasteloGraudenz /Grudziądz. Ĉefordenestro Dietrich von Altenburg konstruigis lakomandorejon kaj palisoponton trans la riveron.

    Sub Heinrich von Plauen okazis meze de la 15-a jarcento plifortikigo de la defendoinstalaĵoj (Plauen-Remparo). Ekzistas ekde ĉi tiu tempo komplika sistemo el muroj, fosaĵoj kaj interremparaj spacoj kun parte kvarobla muroringo. La remparojn en la norda kaj orienta antaŭa kampo konstruis la svedoj en la jaroj 1656 ĝis 1659, kiuj antaŭe en 1655 estisinvadintajsangoverŝe kaj pereige enPollandon.

    Aliaj historiaj monumentoj

    [redakti |redakti fonton]
    Malnovaurbodomo, lignogravuraĵo el la jaro 1903
    Malnovaurbodomo (gotiko)
    La ruinaĵoj de la mezepokaLatinlernejo, nun rekonstruita kiel Centro de Kulturo kaj Edukado
    Maria Pordego
    La Potista Pordego (La Pordego de laSankta Spirito / Elblonga pordego)
    LaPreĝejo deSankta Johano la Baptisto, la rivero Nogat kaj panoramo al la Vistula Baslando
    La Malnova Urbo kun dekstre videbla laPreĝejo deSankta Johano la Baptisto, la foto farita de la turo de la Alta Kastelo

    Krom la Teŭtona Kastelo, en la urbo vizitindaj estas la Malnovaurbodomo, gotika brika konstruaĵo el la 14-a jarcento, la ruinoj de laMezepoka t.n.Latinlernejo, konstruita en la jaro1352 fare de la Granda Majstro de laTeŭtona OrdenoWinrich von Kniprode (nun rekonstruita kaj servas por la Centro de Kulturo kaj Edukado) (vidu la foton) kaj mezepokaj defendmuroj kun la gotikaj pordegoj, de la sudo laMaria Pordego ankaŭ nomata la Ŝtum-pordego, ĉar vojo de ĝi direktis al la sekvonta teŭtona kastelo en la proksima urboStuhm kaj de la oriento la Potista Pordego ankaŭ nomata la Pordego de laSankta Spirito aŭ la Elblonga pordego, ĉar direktis la la alia teŭtona kastelo en la proksima urboElblongo.

    • Urbodomo – konstruita dum la jaroj 1365-1380 en la sama loko de la pli frua urbodomo. Rekonstruita en la fino de 15-a jarcento kaj en la jaro 1901 fare de arkitekto Konrad Steinbrecht. Konstruita je la plano deortangulo, kun kelo, duetaĝa. La tegmento duklina kun du ornamitajgabloj (pinjonoj) kaj meze de lafirsto estas kampanileto t.n.firstotureto. En lafirstotureto estis sonorilo fandita en la jaro 1407. En la kelo antaŭ laDua Mondmilito estis restoracio „Ratskeller” („Urbodoma Kelo”) kun la memorĉambro omaĝe al la triaprezidento de laVajmara RespublikoPaul von Hindenburg. En la urbodomo en 90-aj jaroj de 20-a jc okazadis la E-kursoj fare de la E-rondo „Kastelo” kaj en la apuda brikdomo kun la apoteko „Sub la Ora Aglo” en la jaro 1909 oni fondis la unuan E-rondon. La brikdomo kun la apoteko ne plu ekzistas (detruita en 1945 dum la bombardado fare de laRuĝa Armeo), sed tie estas trilingva (en Esperanto, la pola kaj la germana) E-memorŝtono okaze de la 100-jara datreveno (ZEO).
    • LaMaria Pordego (Ŝtum-pordego) - konstruita kune kun la aliaj defend-muroj en la unua duono de la 14-a jc. Konstruita je la plano deortangulo je 6,6 m kaj 7,6 m kaj 10 m alta. Ĝiajnfasadojn la sudan kaj la nordan ornamas blindaj fenestroj fermitaj de supre per pintaj arkoj. Tiu gotika defendturo post laincendio en la jaro 1838 ricevis la alkonstruitan surkonstruaĵon de latrabfakaĵo. En la jaroj1936/1937 oni rekonstruis la tegmenton laŭ la projekto de la konstru-majstro Paŭlo Dombert. Oni malkonstruis la tureton, kaj la pordegon oni kovris per lagroptegmento (t.e. la kvardekliva tegmento) kiu kovradis lakrenelojn / krenelaron kaj la turhorloĝon oni metis en tiu ornama krenelaro. Post laDua Mondmilito oni ne kovris la defendturon per la tegmento el1937.
    • La Potista Pordego (ankaŭ nomata la Pordego de laSankta Spirito aŭ laElblongo-pordego) – konstruita supozeble en la jaro 1380. Ĝi estas kvinetaĝa, 12 m alta, konstruita je la plano deortangulo je 7,6 m kaj 9,4 m. Krom la chefa traveturejo apude estas du trairejoj por piedirantoj. Larĝajfrisoj kiuj dividas la etaĝojn kaj blindaj fenestroj en la du supraj kaj la blazonaj ŝildoj en la plej alta etaĝo, kaj ortangulajembrazuroj (paftruoj) bone videblaj de la orientafasado de la defendturo. Simile aspektis la okcidentafasado tamen ĝi ne posedis la grandanniĉon kia estis de mala flanko kaj kiu estis alta je tri etaĝoj.
    • Indas rigardi ankaŭ la paroĥan preĝejon deSankta Johano la Baptisto el la 13-a jc /tieZEO - memortabulo honore al s-ano Bernard Binnebesel, la gotikan urbodomon el 1380, la fragmentojn de la urbaj fortikaĵoj kun la du pordegaj turoj ankaŭ la preĝejon de Dipatrino de Senĉesa Helpo el la 18-a jarcento.

    Filmoj pri Malborko aŭ faritaj i.a. tie

    [redakti |redakti fonton]

    Esperanto en Malborko

    [redakti |redakti fonton]

    Ĉar inter vizitantoj de Malborko estas multaj konataj homoj el la mondo, i.a.Nobel-premiitoj, diplomatoj, parlamentanoj, politikistoj, sciencistoj kaj kultur-aktivistoj, kiaj estas esperantistoj aŭ apogantoj de la ideo de interkompreniĝo kaj de la pontlingvo Esperanto, loka E-klubo "Kastelo" kun Urba Konsilantaro de Malborko prenis la ideon, ke ili plantu en parko Esperanto (t.e. Skvaro Esperanto /[1][2]), en la jaro 2000 nomita "Parko de la Mondo" sian arbeton kaj malkovru la E-memorŝtonon nome de sia lando aŭ urbo kreante tiamaniere la unikan esperantistan Parkon de la Mondo. Tio estas komuna kontribuo por proksimigo de la nacioj jam antaŭ la plivastigo deEŭropa Unio.

    Al la ideo jam aliĝis elstaraj agantoj kaj E-organizoj kaj dum kelkaj solenaĵoj okazis plantado de la arbetoj kaj inaŭguro de la E-memorŝtono. Ekzemple dum publika solenaĵo la 20-22-an de septembro2002 partoprenis delegacioj el 12 landoj, inter ili ankaŭ delegacio de Ĉeĥa Fervojista SekcioIFEF-FISAIC ČD.

    En la Parko de la Mondo, en kies centro staras bela monumento de d-roLudoviko Zamenhof (inaŭgurita la 11-an de junio2000 de la Urbestro de Malborko mag. Mieczysław Roeding kaj Vicurbestrino de Malborko d-ino Danuta Stanek-Gutowska, esperantistino), kverko "Esperanto" (inaŭgurita la 1-an de aprilo2000) kaj dekdulingvaobelisko kun i.a. la teksto en Esperanto: PACO REGU SUR LA TERO - donaco de la urboSeatlo /Seattle kajSeatla Esperanto-Societo (inaŭgurita de prof. Georgo Dobrzyński / Jerzy Dobrzyński, Honora Civitano deUsono, tio okazis la 24-an de julio2007 kun 240 esperantistoj el 20 landoj - la partoprenantoj de la 18-aEEK /Ekumena Esperanto-Kongreso/ enPelplin (Pelplino). Nuntempe troviĝas apud plantitaj arboj jam pli ol kvardek ŝtonoj kun surskriboj ĉizitaj en Esperanto, inter ili tiuj deAŭstralio,Barato,Britujo,Bulgario (la platanaceron kaj E-memorŝtonon "Bulgario" plantis prof. d-ro habil. Boĵidar Leonov, la rektoro de E-Universitato enKarlovo, prezidanto deEDE-Bulgario),Ĉeĥio,Ĉilio,Francio,Germanio,Hungario,Italio,Irlando,Latvio,Litovio,Pollando,Rusio,San-Marino,Svedio,Japanio,Brazilo,Koreio,Slovenio /Mariboro,Eŭropa Unio,DR Kongo,Usono (omaĝe al Antoni Grabowski),Israelo,Hispanio kajValencio,Vatikano kaj aliaj ekz. Ŝtono deRomaoj,Kaŝubio la ŝtono deKaŝuboj, tri ŝtonoj:Sölvesborg,Nordhorn,Neubrandenburg - de la partnerurboj de Malborko. Pri lokigo de la ŝtonoj apud plantotaj arbetoj traktis aŭ traktasAŭstrio,Kanado,Svislando,Ĉinio,Belgio,Slovakio kajLuzacio (ŝtono desoraboj).

    ZEO-j en Malborko

    [redakti |redakti fonton]

    En Malborko tutmonde estas la plej multajZEOZamenhof/Esperanto-Objektoj ([3]). Post vizito de du sciencistoj, de germanaNobelpremiitoReinhard Selten kaj aŭstralia kandidato por tiu premio, Robin Pope, kiuj la 9-an de novembro2002 plantis en la Parko de la Mondo arbetojn de siaj landoj kaj inaŭguris ŝtonojn kun surskriboj ĉizitaj en Esperanto, kaj post la aliaj vizitoj ekz. de s-anoMiyoshi Etsuo, Prezidanto de KompanioSwany elJapanio (la 25-an de julio2003) kaj s-aninoMargareta Handzlik, eŭropdeputitino (MEP) (la 21-an de julio2005) la nombro deZEO-j en tiu ĉi urbo atingis la nombron 35 da ZEO-j. La 30-an de junio2011 oni inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon "mecenato de Esperanto" omaĝe alEtsuo Miyoshi kaj ĉe tiuZEO la vojevodo dePomerioRoman Zaborowski distingis la eminentan japanon per la alta Ŝtata Ordeno dekrete donita dePrezidento de PollandoBronisław Komorowski pro la promociigo de Esperanto kaj pola kulturo enEŭropo kaj en la tuta mondo. La merita esperantisto el Gdinio Kazimierz Krzyżak (prononcu:Kazimiro Kĵiĵak) tuj poste kun la vojevodoRoman Zaborowski kaj kun Prezidanto de la Pomeria Sejmeto kaj kun Prezidanto de la Pomeri-Kaŝuba Asocio plantis kverkon "Kaŝubio" kaj inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon la 43-anZEO-n en Malborko (laZEO-n sponsoris laPola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto ([4]).

    La Esperanto-Movado en Malborko

    [redakti |redakti fonton]
    Foirejo de la Malnova Urbo en Malborko kun la Arkadoj, ĉirkaŭ 1935 j / sur la Foirejo estasZEO "100 jara jubileo de E-o en Malborko"
    Gotikapreĝejo deSankta Johano la Baptisto (apudeZEO omaĝe al esperantisto, papoJohano Paŭlo la 2-a; kaj interne de la preĝejoZEO omaĝe al la esperantisto Bernardo Binnebesel)

    Esperanto kaj E-Movado en Malborko havas longan tradicion. En1909 dum kunveno de la membroj de Orient-Germana Esperanta Ligo ("Ogelo") fondiĝis grupo esperantista de Malborko (tiame dum ladispartigo de Pollando troviĝis enPrusio kaj oficiala nomo estis: Marienburg), kies prezidanto estiĝis apotekisto Heinrich Mehrländer. Nuntempe E-klubo "Kastelo" kun prezidantoEduardo Kozyra kunligas ĉ. 40 esperantistojn. E-kunvenoj okazas unufoje monate, E-kurso ĉiusemajne en la Urbodomo. En la Urbodomo estas E-klubejo kaj E-biblioteko kaj en Publika Biblioteko "Bona Novaĵo" troviĝas riĉa Esperanto-Fako ĉe Kristana Baptista Preĝejo apud la placo Zamenhof. Krome unufoje monate okazas Esperanto-diservo en Katolika Paroĥejo de la Descendo de la S-ta Spirito, str. Nogatowa 7, sabate (14-15 h), poste ĉe la preĝeja klubejo E-renkontiĝo (15-17 h) kun pastro, mag. Eŭgeno Grzesik.

    La10-an de septembro2002 vizitis Parkon de la Mondo ankaŭ prof. d-roL. C. Zaleski-Zamenhof (nepo deL.L. Zamenhof) kun edzino, li tiutage solene metis florojn ĉe monumento deLudoviko Zamenhof kaj solene malkovris E-memorŝtonon ĉe arbo de "Francio".

    Pri la vizitoj en la "parko de la mondo" en2004 red.Roman Dobrzyński faris filmon "sieĝoj de Malborko" en la versioj la pola /oficiale por la Pola Televido/ kaj en Esperanto. La filmo montras kiel la lokaj esperantistoj kontribuas al evoluo de sia urbo.

    La 1a -3a de decembro2006 okazis en Malborko la 6a Kunveno dePEJ kun la vizito al esperantista Parko de la Mondo kaj la Teŭtona Kastelo ([5]).

    Fine de la jaro2007 (de la 26-a de decembro2007 ĝis 2-a de januaro2008) okazis en Malborko la junulara E-renkontiĝoAgo-Semajno kun 228 aliĝintoj el pli ol 30 landoj. La partoprenantoj tiam povis eniri kastelon senpage, kiam ili montris nomŝildon de la renkontiĝoAgo-Semajno ([6]).

    Post la94-a UK enBjalistoko, la 1-a ĝis 5-a de aŭgusto2009 okazis en Malborko la Oficiala POST-KONGRESO deUEA, Alta Protektanto de la postkongreso estis Prezidanto dePola SenatoBogdan Borusewicz. La inaŭguro okazis en Gdinio kun partopreno de 80 esperantistoj el 28 landoj (el kvar kontinentoj) kaj krome du kaŝubaj folklor-ensembloj: el komunumo Linia - infan-junulara (45 persona) "Kaŝuba Familio" kaj plenkreskuloj el la folklor-ensemblo "Gdynia" (Gdinio) (29 persona). Partoprenis i.a. Prezidanto deUEA d-roProbal Dasgupta, Prezidanto deAkademio de Esperanto (AdE prof. d-roJohn C. Wells, Vicprezidantino deUEAClaude Nourmont, Vicprezidanto deAkademio de Esperanto (AdE)Brian Moon... , Gdanska Televido (TVGdańsk) kajGazeta Wyborcza [legu: gazeta viborĉa] (esperanteElekta gazeto) ... oni kune inaŭguris en Gdinio sur la Ŝtona Monto la novanZEO-n "Esperanto-Kverkon" kion memorigas la dulingva memortabulo ([7]).

    Dum la postkongreso en Malborko estis inaŭgurita trilingva E-memorŝtono /Esperanto-pola-germana/ en la loko kie antaŭ 100 jaroj oni fondis E-grupon (precize la 16-an de aŭgusto 1909 jaro). ([8],[9]) kaj krome kavar aliajZEO-j, "Vatikano", omaĝe al pola papo,Johano Paŭlo la 2-a kiu estis esperantisto[8], "Barato", inaŭguris ĝin prezidanto de UEA d-roProbal Dasgupta, "Britio", inaŭguris ĝin prezidanto de Akademio de Esperanto prof.John C. Wells, kaj "Usono", inaŭguris ĝin vicprezidanto de Kongreso de Poloj enUsono, prof. Zbigniew Anthony Kruszewski, nepo deAntoni Grabowski, kaj pro tio la E-memorŝtono estas omaĝe al la patro de E-poezioAntoni Grabowski.[8]

    La 5-an de aŭgusto2009 kadre de la Postkongreso okazis la tuttaga busa ekskurso al la proksima de Malborko la germanaekstermejo de laDua Mondmilito en Stutthof (apud la vilaĝo Sztutowo) kie por tiu vizito la Muzeo de la Ekstermejo faris la ekspozicion "Esperanto en la mortkoncentrejo Stutthof" ([10]

    De la 4-a ĝis 25-a de januaro2013 gastis en la Malborka Urbodomo dum sia turneo tra tutaPollando la SenataEsperanto-ekspozicio ([11],[12],[13],[14]), kiu unue estis oktobre2012 en PolaSenato kaj organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare dePola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de EsperantoEtsuo Miyoshi. La ekspozicion kunorganizis la Kastela Muzeo en Malborko kaj la Urba Oficejo. La vernisaĝo de la elspozicio okazis la 4-an de januaro - inaŭguris ĝin la Urbestro Andreo Rychłowski kaj Prezidanto de la Urba Konsilantaro Arkadio Mroczkowski, ĉeestis ankaŭ Direktoro de la Kastela Muzeo prof. Janusz Hochleitner kaj adjunkto de la Kastela Muzeo Eva Kasprzyk (esperantistino) kiu estis la kuratoro de la ekspozicio. La regalon kun i.a. Esperanto-medoj financis la Urbestro. La 25-an de januaro2013 la ekspozicio veturis al urboNowy Staw (Nova Stavo), kie la vernisaĝo okazis la 27-an de januaro en la Baslanda Galerio.

    De2011 tre aktivas en Malborko la E-rondo "Kastelo" kiu apartenas alPola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto; la prezidanto de la rondo kol.Eduardo Kozyra estas vicprezidanto de la estraro de EDE-Pollando, kaj de la jaro2015 la prezidanto de la estraro deEDE-Pollando.

    Post la apero de la artikolo en la "Balta Ĵurnalo" (la 6-an de majo 2016) pri la vortaro deEduardo Kozyra trilingva ESP-ANG-POLA VORTARO (5-voluma, preskaŭ 2000-paĝa) kun la foto sur kiu Kozyra enmanigas al la Vic-ministro pri KulturoJarosław Sellin ([15]) la vortaron - okazis granda eĥo en nia regiono kun la ekinteresiĝo pri Esperanto. Ekzemple la fakultatestrino de la plej granda nepublika altlernejo en norda Pollando enBydgoszcz, filio enMalborkoPatrycja Kozłowska invitis la aŭtoron de la vortaro kun propono, ke li oficiale faru la E-kursojn por la studentoj de tiu altlernejo komence de la oktobro 2016. Krome ŝi proponis apartan E-kurson (grupon) por la profesoroj kaj instruistoj de tiu Supera Altlernejo pri Mastrumado, interalie jam aliĝis al tiu "profesora grupo" persone la fakultatestrinoPatrycja Kozłowska kaj ŝia fratinoMaria, lekciistino pri la angla.

    Vidu ankaŭ

    [redakti |redakti fonton]

    Transporto

    [redakti |redakti fonton]
    la urba stacidomo de 1852

    Malborko havas regulan kaj rapidan trajnkonekton alVarsovio (tiuj trajnoj vojaĝas de aŭ al Gdansko kaj Gdinio /Gdynia) kaj al Elblongo /Elbląg; ankaŭ havas tre bonan ŝosean trafikan kunligon, speciale kun Gdansko, Elblongo kajVarsovio, kaj ankaŭ kunGermanio,Rusio kajSkandinavio (i.a. danke al laFlughaveno Lech Wałęsa en Gdansko de laTriurbo Gdansko-Sopoto-Gdinio kaj danke al la marhavenoj en Gdansko kaj Gdinio).

    • La fervojstacidomo en Malborko estas unu el la plej belaj kaj unu el la plej malnovaj enPollando. Tie dum la Tutpollanda Kongreso de Fervojistoj-Esperantistoj estis granda ekspozicio de Esperanto (dum la jaro2002), la unikan stacidomon vizitis ankaŭ IFEF-kongresanoj dum ilia Kongreso en Pollando en la jaro2008 post la oficiala inaŭguro deIFEF-ZEO en la Parko de la Mondo en Malborko.

    Urbaj ĝemeliĝoj

    [redakti |redakti fonton]

    Famaj homoj ligitaj kun la urbo

    [redakti |redakti fonton]
    • Grzegorz Lato (n. 1950) - futbalisto
    • Tadeusz Cymański (n. 1955) - politikisto, favora porEsperanto
    • Heinz Galinski (1912-1992) - prezidanto de Juda Komunumo por Germanio
    • Jan Mela (n. 1988) - handikapulo kiu dum unu jaro venkis du polusojn kunMarek Kamiński
    • Izabela Bełcik (n. 1980) - volejbalistino
    • Rafał Murawski (n. 1981) - futbalisto
    • Marcelina Zawadzka (n. 1989) - modelino, ŝi venkis en la belulin-konkurso 2011 en Pollando
    • Marie Loeper-Housselle (1837-1916), feminisma pionirino
    • Peter Smalun, dezajnisto de vazaro
    • Heinz Galinski antaŭ la sidejo de Juda Komunumo en Berlino (januaro 1967)
      Heinz Galinski antaŭ la sidejo de Juda Komunumo enBerlino (januaro 1967)
    • Tadeusz Cymański, pola politikisto, favora por Esperanto
      Tadeusz Cymański, pola politikisto, favora porEsperanto
    • Grzegorz Lato, pola futbalisto
      Grzegorz Lato, pola futbalisto
    • Marcelina Zawadzka - modelino, ŝi venkis en la belulin-konkurso 2011 en Pollando
      Marcelina Zawadzka - modelino, ŝi venkis en la belulin-konkurso 2011 en Pollando
    • Izabela Bałcik - volejbalistino
      Izabela Bałcik - volejbalistino
    • Rafał Murawski - futbalisto
      Rafał Murawski - futbalisto

    Honoraj civitanoj de Marienburg

    [redakti |redakti fonton]
    • 1828 – Wilhelm Ludwig Haebler
    • Johann Peter Monath
    • 1915 –Paul von Hindenburg (de la jaro1915) La tria prezidento deVajmara Respubliko [naskiĝinta la2-an de oktobro 1847 enPosen, mortinta la2-an de aŭgusto 1934 en sia familia bienoNeudeck (nunOgrodzieniec) apudResenberg (nunSusz) - nur 60 km de la urbo).
    • Karl Monath
    • Arthur Born
    • 1919 – Konrad Steinbrecht, germana arkitekto kiu dum la jaroj1882 -1921 gvidis la rekonstruon de la kasteloMarienburg
    • 1925 –Max Halbe
    • 1942 – Bernhard Schmid, germana arkitekto kiu kontinuis dum la jaroj1921 -1941 la rekonstruon de la kasteloMarienburg post Konrad Steinbrecht
    • 1944 – Erich Abraham

    Honoraj civitanoj de Malbork

    [redakti |redakti fonton]
    • 1947 – divizi-generalo Marian Spychalski
    • 1994 – Hall Trøan Galaaen
    • 1994 – Olav Bergene Holm
    • 1996 – Søren Odberg
    • 1996 – Marit Buhaug
    • 1996 – Erling Hansen
    • 1996 – Hermann Schäpers
    • 1996 – Anne Lystad
    • 1996 – Ingebjärg Christiansen
    • 1996 – Lizzi Hansen
    • 1996 – Turid Pettersen
    • 1996 – Johan Stensrud
    • 1997 – Michel Marbot
    • 2003 – Michael Leier
    • 2004 – Maria Prior-Nowak
    • 2006 – d-ro Chrystian Meyl
    • 2008 – Maria Luiza von Sethe

    Fotaro

    [redakti |redakti fonton]
    La panoramo de la kastelo Marienburg / Malbork en 2004
    La panoramo de la kasteloMarienburg /Malbork en 2004
    • la kastelo Marienburg / Malbork, flanke de okcidento (13-a jc)
      la kasteloMarienburg /Malbork, flanke de okcidento (13-a jc)
    • la kastelo Marienburg / Malbork, ĉirkaŭ la jaro 1859
      la kasteloMarienburg /Malbork, ĉirkaŭ la jaro1859
    • parto de la Meza Kastelo - La Palaco de la ordenestroj
      parto de la Meza Kastelo - La Palaco de la ordenestroj
    • Kvar statuoj de ordenestroj starantaj sur la korto de la Meza Kastelo, de maldekstre: Salza, Feuchtwangen, Kniprode kaj Alberto aŭ Albreĥto el la imperiestra dinastio Hohencolernoj
      Kvar statuoj de ordenestroj starantaj sur la korto de la Meza Kastelo, de maldekstre: Salza, Feuchtwangen,Kniprode kaj Alberto aŭAlbreĥto el la imperiestra dinastioHohencolernoj
    • Rorato (adventa meso) (Rorate caeli desuper) la mezepoka manuskripto en la Kastela Muzeo en Malborko
      Rorato (adventa meso) (Rorate caeli desuper) la mezepokamanuskripto en la Kastela Muzeo en Malborko
    • la Granda Refektorio en la Meza Kastelo
      la Granda Refektorio en la Meza Kastelo
    • la Somera Refektorio en la Palaco de la ordenestroj
      la Somera Refektorio en laPalaco de la ordenestroj
    • pola artilerio kanonpafas la kastelon Marienburg / Malbork dum la sieĝo en 1410 post la Batalo de Grunwald
      pola artilerio kanonpafas la kastelonMarienburg /Malbork dum lasieĝo en1410 post laBatalo de Grunwald
    • Akvoturo el la jaro 1905
      Akvoturo el la jaro1905
    • historia foto de la sinagogo de Marienburg, en la jaro 1938 bruligita kaj detruita fare de nazioj dum la Kristala Nokto
      historia foto de lasinagogo de Marienburg, en la jaro1938 bruligita kaj detruita fare de nazioj dum laKristala Nokto
    • la ŝranko por la Torao en la historia sinagogo
      la ŝranko por laTorao en la historia sinagogo


    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. http://malbork.naszemiasto.pl/artykul/malbork-odmieniony-park-swiata-ale-esperantysci-maja-uwagi,1929134,artgal,t,id,tm.html
    2. http://malbork.naszemiasto.pl/tag/skwer-esperanto-malbork.html
    3. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2016-09-27. Alirita 2016-09-26 .
    4. http://malbork.naszemiasto.pl/artykul/nowe-kamienie-w-parku-swiata-juz-odsloniete,971025,artgal,t,id,tm.html
    5. http://pej.pl/pl/o-nas/dokumenty/6-zjazd-pme/
    6. https://www.youtube.com/watch?v=HglvxqOQlz4
    7. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2016-10-02. Alirita 2016-09-30 .
    8. 8,08,18,2[https://web.archive.org/web/20190201013704/http://www.marienburg.pl/viewtopic.php?t=434 bildigoj de la ŝtonoj en pola teksto deblogo
    9. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2016-03-05. Alirita 2016-09-27 .
    10. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2016-12-12. Alirita 2016-10-01 .
    11. http://malbork.naszemiasto.pl/artykul/malbork-ekspozycja-o-jezyku-esperanto-w-urzedzie-miasta-juz,1677887,artgal,t,id,tm.html
    12. http://www.82-200.pl/index.php?option=com_content&task=view&id=2753&Itemid=35
    13. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2013-06-15. Alirita 2016-09-27 .
    14. http://malbork.naszemiasto.pl/tag/edward-kozyra.html
    15. http://malbork.naszemiasto.pl/artykul/malborczyk-napisal-najwiekszy-slownik-dla-esperantystow,3728743,art,t,id,tm.html
    Bibliotekoj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Malbork&oldid=9257394"
    Kategorioj:
    Kaŝitaj kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2026 Movatter.jp