Malavio (Respubliko de Malavio) estaslando sen maraliro en sudorienta Afriko. Ĝi havas limojn kun la landojTanzanio,Mozambiko kajZambio. La ĉefurbo de Malavio estasLilongvo. Krom la oficiala lingvo de Malavio kiu estas laangla, la ekskolonia lingvo, ankaŭ lanjanĝa lingvo (ankaŭ nomata ĉiĉeva aŭ ĉeva lingvo) kiu estasbantua lingvo estas parolata tie. La aliaj bantuaj lingvoj parolataj de la loĝantaro estas latumbuka, lajaoa (chiyao aŭyao) kaj langonia.
Malavio sur la mapo de Afriko
Ĝia grandeco estas ĉirkaŭ 118480 km² kaj ĉirkaŭ 100 homoj loĝas po km². La lando ankaŭ nomiĝas "La varma koro de Afriko".[1] Malavio estas unu el la plej malgrandaj landoj en Afriko. Lago Malavio havas superfacon ĉirkaŭ unu triono de la areo de Malavio.[2]
La lando nombris 18 091 575 loĝantojn en 2016, de kiuj 85% loĝis en kamparaj lokoj.[3] La loĝantaro estas malegale distribuata. La nordaj kaj centraj altebenaĵoj estas malabunde loĝataj, male al la sudaj regionoj. La loĝantara kresko estas forta (ĉirkaŭ 3% jare)[3].
Malavio estas unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo, kaj dek procentoj de la loĝantaro havasHIV.
Personoj suferantaj dealbinismo estas submetitaj aldiskriminacio, murdo kajkidnapo en Malavio. La ostoj de tiuj personoj "vendiĝus al tradiciaj resanigantoj en Malavio kajMozambiko por krei magiajn medikamentajn trinkaĵojn, kiuj supozeble alportus riĉecon aŭbonŝancon." Ĉi tiu makabra komerco ankaŭ instigas la kredon, ke la ostoj de albinuloj enhavus oron”.[4]
Pli ol duono de knabinoj geedziĝas antaŭ la aĝo de 18 jaroj, laŭ enketo farita deUN en 2012, kaj tial estas vicigitaj kiel unu el la landoj en la mondo kun la plej alta proporcio de infangeedziĝoj. Junaj knabinoj, kelkfoje nur sepjaraj, ankaŭ submetiĝas al seksaj inicaj ritoj en specialaj tradiciaj tendaroj por tiel nomata purigo (kusasa fumbi). Ĉi tiu praktiko celas neniun instruadon pri la ina genitala sistemo, reproduktiĝo/generado, kontraŭkoncipado aŭ la transdono de aidoso. La temo de ĉi tiuj tendaroj estas tabua en la lando.[5]
Pro la grandaj klopodoj de deTheresa Kachindamoto por ĉesigiinfangeedziĝojn, la minimuma aĝo por edziniĝo estas nun (2021) 18-jara.[6] En januaro 2019 ŝi sukcesis nuligi pli ol 2 500 infanajn geedziĝojn.[7]
La organizoChanceforChange donas al knabinoj emocian, praktikan kaj profesian trejnadon, kiu ebligas al ili disvolvi memfidon kaj kapablojn necesajn por iĝi ekonomie sendependaj junaj plenkreskuloj.[8]
La plej alta monto de Malavio estas la 3000 m altaMulanĝe (vidu foton), la plej longa rivero estas la 400 km longaShire. La Shire-rivero formas la sudan defluon de laMalavia Lago (pli frue: Njasa Lago). La Malavia Lago estas kun la surfaco de ĉirkaŭ 29.600 km² la plej granda lago de Malavio kaj la tria plej granda de Afriko.
La landareo estas ĉirkaŭ 118.484 km², el kiu 31% estas arbaro kajvepro, 25% akvosurfaco, 20% agrosurfaco, 15% paŝtejo kaj kampo.
Etendiĝo: nordo-sudo 850 km, okcidento-oriento 350 km.
Landlimoj: 2.881 km, al Mozambiko 1.569 km, al Tanzanio 475 km kaj al Zambio 837 km.
En1953 Malavio, tiam nomataNjasalando, kiel protektorato deUnuiĝinta Reĝlando, fariĝis preskaŭ sendependa lando nomata Federacio de Rodezio kaj Njasalando. La Federacio finiĝis en1963. En1964 la protektorato de Unuiĝinta Reĝlando super Njasalando estis finita. Njasalando fariĝis sendependa lando regata de reĝino Elizabeto kaj nomata Malavio. Du jarojn poste ĝi fariĝis respubliko. Post sendependiĝo ĝi fariĝis unupartia ŝtato regata deHastings Banda kiu estis ŝtatprezidanto ĝis 1994.
En 1994Bakili Muluzi venkis la unuan multpartibaloton de Malavio. En 1999 li denove venkis prezidantan baloton.Bingu wa Mutharika malapogis Muluzin kaj provis forigi lin el prezidanteco.
Malavio estas la ĉefa lando, kie oni praktikas "Nyau", aro de praktikoj kaj sekreta societo bazitaj sur propra kosmogonio[9]. Ĉi tiuj praktikoj inkluzivas precipe dancojn, unu el kiuj, la "Gule Wamkulu".
La ĉefa manĝaĵo de Malavio estas nsima, manĝaĵo farita el maiza faruno, kiu aspektas kiel blanka pureo. Ekde 2017 ĝi troviĝas sur la reprezenta listo de la nemateria kultura heredaĵo de la homaro.[9]
La programo de Monda Heredaĵo (Unesko, 1971) enmetis en sian liston de Monda Heredaĵo (la 12/01/2016) la ejon kunroka arto de la Nacia Parko Chongoni kaj laMalavian Lagon, krom pluraj ejoj enskribitaj en la komplementa listo.
La parto de edukaj elspezoj inter ŝtataj elspezoj en la periodo 1998–2007 estis 12%[13] kaj reprezentis 5,4% de MEP por la periodo 2008-2010.[13], kio estas pli alta ol en landoj kun komparebla disvolviĝo.[14] Malavio havas plurajn universitatojn: la universitato de Malavio, fondita en 1964 estis la unua kaj la plej granda,. Aliaj universitatoj estas Katolika universitato de Malavio, Universitato de Mzuzu kaj la Universitato de Suda Malavio ankaŭ konata kiel la Malavia Universitato de Scienco kaj Teknologio.
Kiel ĉiuj aliaj profesioj, la instrujprofesiuloj estis trafitaj per la cerboperdo. Multaj malaviaj kleraj profesiuloj estas laboraktivaj kaj vivantaj eksterlande pro pli alta salajro kaj pli bone laborkondiĉoj.
Malawi Congress Party (MCP) de Banda estis la sola laŭleĝa partio en la lando. En1971, Banda fariĝis dumviva prezidento. Dum preskaŭ 30 jaroj, Banda severe regis la landon, kiu tenis Malavion for de milito. Sub premo por libera politiko, Banda okazigis referendumon en1993. Tiam la loĝantaro voĉdonis por multpartia demokrata registaro. Malfrue en 1993 prezidenta konsilio estis instalita kaj la prezidenteco por la vivo prenis finon.
La prezidanto estas elektata ĉiu kvina jaro. Li regas kaj la landon kaj la registaron. La vicprezidanton oni elektas en sama baloton kiel la prezidanton, kaj krome la prezidanto povas elekti alian vicprezidanton, sed tiu vicprezidanto devas esti el alia partio ol la prezidanto.
Nova konstitucio estis enkondukita kaj finis la regadon de la malavia kongresa partio MCP. En1994 la unuaj multpartiaj elektoj okazis en Malavio kaj Banda estis venkita de Bakili Muluzi. En junio 2020 okazis denove prezidenta baloto (la unua okazis en 2019), dum kiu la opozicia kandidatoLazarus Chakweravenkis la aktualan prezidantonPeter Mutharika. Tio estis la dua kazo en la afrika historio, kiam la kortumo nuligis la prezidentan baloton (unuafoje tio okazis enKenjo en2017) kaj la unua fojo kiam opoziciulo kiu venkis en la dua baloto postulis tion.