Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Malala Yousafzai

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je12 nov. 2025.
Malala Yousafzai
Nobel-premiito
Persona informo
ملاله یوسفزۍ
ملالہ یوسفزئی
Naskiĝo12-an de julio1997 (1997-07-12) (28-jaraĝa)
en Mingora,  Pakistano
Religiosunaismovd
Lingvojanglaurduopaŝtunavd
LoĝlokoBirminghamvd
ŜtatanecoPakistanoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materLady Margaret Hall-Filozofio, Politiko, kaj Ekonomiko (2017–2020)
Edgbaston High School(en)Traduki (2013–2017)Redakti la valoron en Wikidatavd
Familio
PatroZiauddin YousafzaiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoToorpekai Yousafzai(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oAsser Malik(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Alia nomoGul • گلvd
Okupoblogisto
verkisto
memuaristo
homrajta aktivulo
aktivisto pri virinaj rajtojRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
EnTTTOficiala retejovd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Malala YousafzaiMalala Yousufzai (paŝtune ملاله یوسفزۍ,urdue ملالہ یوسفزئی, naskiĝinta la12-an de julio 1997 en Mingora, en la provinco deĤajber-Paŝtulando) estaspakistana aktivulino prihomaj rajtoj. Ŝi vivis enMingora, ĉefa urbo de la Swat-distrikto, en nord-okcidentaPakistano, regiono proksima al la influo de laTalibanoj. Simbolo de la lukto por edukado de la junulinoj kaj kontraŭ la Talibanoj, ŝi plurfoje ricevis honorigojn pakistanajn kaj internaciajn pro siaj opinideklaroj dum en ŝia regiono estis luktoj inter la pakistanaj Talibanoj kaj la pakistana armeo.

La 9-an de oktobro2012, ŝi estis grave vundita ĉe la kapo promurdo-provo (ŝia lerneja aŭtobuso estis atakita). La agon kondamnis la tuta politikistaro de la lando. Ŝin oni translokis en la hospitalon deBirmingham enBritio la 15-an de oktobro, por ke ŝi estu pli profunde kuracata. Pro tiu okazaĵo ŝi nun estas internacie konata.

Biografio

[redakti |redakti fonton]
Lernejo por knabinoj en la provinco deĤajber-Paŝtulando, en 2011

La publiko ekkonis ŝin komence de 2009, kiam ŝi estis 11-jara, dank'al ŝiaj atestoj enblogo de laBBC pri la perfortoj de la Talibanoj[1], bruligoj de porknabinaj lernejoj kaj perfortoj en la Swat-valo, tiam sub talibana regado. Ŝi tiam aperis larmanta en video kaj diris, ke ŝi deziras iĝi kuracistino. Dum la talibana okupado, ŝia familio forlasis la regionon kaj disiĝis. Ĝi rekuniĝis en julio 2009, post la dua Swat-batalo.

Post kiam la pakistana armeo refoje regadis super la valo, ŝi estis agnoskita kielheroino kaj ŝia porknabina lernejo estis renomita laŭ ŝia nomo.

Ankaŭ ŝia patro, Ziauddin Yousafzai, estas konata pro siaj kontraŭ-talibanaj opinideklaroj kaj subtenis armean intervenon en lia regiono. La 10-an de decembro 2012, li estis nomumita specialaUN-konsilisto pri laRajto pri edukado[2].

La 12-an de julio 2013, en la tago de sia 16-jariĝo, Malala Yousafzai parolis pri la Rajto pri Edukado por la knabinoj ĉe la tribuno de UN enNov-Jorko, en ĉeesto de laĜenerala Sekretario de Unuiĝintaj NaciojBan Ki-Moon kaj de pluraj centoj da 12- ĝis 25-jaraj gejunuloj reprezentantaj 85 landojn.[3]. En sia parolado[4][5], ŝi interalie deklaris, ke « La ekstremistoj timas la librojn kaj la skribilojn. La potenco de la eduko timigas ilin. »[3] kaj ankaŭ ke « Infano, instruisto, libro kaj skribilo povas ŝanĝi la mondon. »[3]. Ŝi admonis la registarojn « certigi liberan kaj devigan instruadon al ĉiu infano en la mondo. »[3]

Rekompencoj

[redakti |redakti fonton]
Malala Yousafzai en laOvala oficejo, 11.10.2013

En 2009, ŝi estis nomumita por la internacia premio de la infanoj por la paco, donita de la fondaĵo "KidsRights". Ĝin ŝi ricevis la 6-an de septembro 2013[6],[7].

La 19-an de decembro 2011, ŝi ricevis la nacian ĉef-premion de la junularo por paco el la pakistana registaro, transdonitan de la pakistana ĉefministroJusuf Raza Gillani. Ŝi tiam elvokis kreon de politika partio. Tiu honorigo poste estis renomita « premio Malala »[8].

En decembre 2012, Malala Yousafzai ricevis la "premion Simone de Beauvoir por la libereco de la virinoj " 2013[9].

La 10-an de oktobro 2013, ŝi ricevis laSaĥarov-Premion[10].

Ŝi estis ankaŭ nomita, kiel unu el la eblaj ricevontoj de laNobel-premio pri paco 2013[11]. La 10-an de oktobro 2014 ŝi ricevis la Nobel-premion pri paco kunKailash Satyarthi.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

angleMalala Yousafzai, We and Our EnemiesArkivigite je 2013-10-14 per la retarkivoWayback Machine ("Ni kaj niaj malamikoj") (konsultita 2013-10-13)

angleAfter the Taliban: Swat women on changing life (konsultita 2013-10-13)

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. anglehttp://news.bbc.co.uk/2/hi/south_asia/7834402.stm (konsultita 2013-10-13)
  2. francehttp://www.ouest-france.fr/ofdernmin_-education.-Le-pere-de-Malala-nomme-conseiller-special-de-l-ONU_6346-2142289-fils-tous_filDMA.Htm (konsultita 2013-10-13)
  3. 3,03,13,23,3francehttp://www.lemonde.fr/education/article/2013/07/12/malala-a-l-onu-les-extremistes-ont-peur-des-livres_3447064_1473685.html (konsultita 2013-10-13)
  4. anglehttp://www.youtube.com/watch?v=QRh_30C8l6Y (konsultita 2013-10-13)
  5. anglehttps://secure.aworldatschool.org/page/content/the-text-of-malala-yousafzais-speech-at-the-united-nationsArkivigite je 2013-10-14 per la retarkivoWayback Machine la anglalingva teksto de ŝia parolado (konsultita 2013-10-13)
  6. anglehttp://www.kidsrights.org/News/tabid/121/articleType/ArticleView/articleId/100/KidsRights-International-Childrens-Peace-Prize-2013-awarded-to-Malala-Yousafzai.aspxArkivigite je 2015-02-03 per la retarkivoWayback Machine (konsultita 2013-10-13)
  7. anglehttp://www.cbc.ca/news/world/malala-yousafzai-teen-shot-by-taliban-gets-kids-peace-prize-1.1358981 (konsultita 2013-10-13)
  8. anglehttp://tribune.com.pk/story/309285/national-peace-prize-to-be-named-after-malala-yousafzai-gilani (konsultita 2013-10-13)
  9. francehttps://fr.wikipedia.org/wiki/Prix_Simone_de_Beauvoir_pour_la_libert%C3%A9_des_femmes (konsultita 2013-10-13)
  10. francehttp://www.lemonde.fr/asie-pacifique/article/2013/10/10/malala-yousafzai-honoree-par-le-prix-sakharov_3492809_3216.html (konsultita 2013-10-13)
  11. francehttp://www.lemonde.fr/europe/article/2013/10/07/favorite-pour-le-nobel-de-la-paix-malala-veut-devenir-femme-politique_3491096_3214.html (konsultita 2013-10-13)

Noto

[redakti |redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Malala Yousafzai »france. Rigardu lahistorion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.
Bibliotekoj
 
Premiitoj de laNobel-premio pri paco
1901–1925
1926–1950
1951–1975
1976–2000
2001–nun
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Malala_Yousafzai&oldid=9301415"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp