Malako (malajeMelaka, en eŭropaj lingvojMalacca aŭMalakka) estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigasMalajzion. La subŝtato kovras areon de1 664 kvadrataj kilometroj en la suda parto de lamalaja duoninsulo, borde de lamalaka markolo. En sia historio origine unu el la plej fruaj malajaj sultanejoj, sekve multajn jarojn kolonio dePortugalio (ekde 1511), poste deNederlando (ekde 1641) kaj fine deBritio (ekde 1824), politike ĝi estas unu el nur 4 el la 13 malajziaj subŝtatoj kiuj ne estaskonstitucia monarkio regata desultano: la ŝtatestro, malaje nomataYang di-Pertua Negeri, rekte estas nomata fare de laReĝo de Malajzio (laYang di-Pertuan Agong). Laŭ stato de la jaro2010 Malako havis 788 706 loĝantojn, kio rezultigasloĝdenson de po 470 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro kaj ĉefurbo estas la samnoma urboMalako, kies historia urbocentro ekde la 7-a de julio 2008 estas listigata kielmonda kultura heredaĵo deUnesko.