Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Makulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Makuloj el kafo.
Kolormakuloj estas grava aspekto en modernapentrarto.

Makulo estas areo de (sen)kolorigo perkoloro diferenca kiu ĝenerale estas facile distingebla disde la cetero de la surfaco, materialo aŭ medio sur kiu ĝi estas. Ties distribuado kutime ne estas uniforma, kaj ĝenerale estas farita hazarde (ekzemple surtolo,papero aŭ aliaj materialoj), kvankam povas esti ankaŭ intencaj makuloj: ekzemple makuloj uzitaj en esplorado,teknologio kajarto.

EnPIV oni listigas tri similajn difinojn: nome "Malpura aŭ difekta loko sur io", "Natura kolora punkto" kaj "Malbona parto, difekta punkto".[1] Tiukadre eblas ankaŭ naturaj makuloj ekzemple en feloj aŭ haŭto kaj pli metaforaj.

Kelkaj makuloj malaperas el toloj per lavado pli malpli forta, sed ekzistas diversaj teknikoj por speciala lavado cele al nuligo aŭ minimumigo de pli rezistaj makuloj. Temas pri makulpurigiloj, kiuj estas grava tipo de lavilaj kemiaj produktoj uzataj foje en specialaj instalaĵoj. Pli tradicie oni uzisalkoholon,benzinon, ktp.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. PIVNPIV Alirita la 31an de Januaro 2021.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Makulo&oldid=9024303"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp