Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Makiavelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Makiavelo
Persona informo
Niccolò di Bernardo dei Machiavelli
Naskiĝo3-an de majo1469 (1469-05-03)
en Florenco
Morto21-an de junio1527 (1527-06-21) (58-jaraĝa)
en Sant'Andrea in Percussina,  Respubliko Florenco
Mortis perPeritoneitoRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboBaziliko Santa Croce
Tomb of Niccolò Machiavelli(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Religiokatolikismovd
Lingvojitalatoskana dialektovd
ŜtatanecoRespubliko FlorencoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversitato de FlorencoRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboMakiavelo
Familio
PatroBernardo di Niccolò Machiavelli(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoBartolomea di Stefano Nelli(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojIlie Dan Teodor(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oMarietta Corsini(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojPiero Macchiavelli(en)Traduki, Ludovico peluche(en)Traduki, Bernardo Macciavelli(en)Traduki, Bartolomea Machiavelli(en)Traduki, Guido Machiavelli(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
ParencojNiccolò Machiavelli(en)Traduki (unuaranga kuzo)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoverkisto
military theorist(en)Traduki
tradukisto
poeto
diplomato
politikteoriisto
historiisto
filozofo
politikisto
dramaturgoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoFilozofioRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enItaliovd
Aktiva dum–1527vd
Verkado
VerkojLa Princo ❦
Traktaĵo pri La Unua Jardeko de Tito-Liviovd
Filozofo
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Niccolò di Bernardo dei MACHIAVELLI, esperantigita:Makiavelo (Nikkolo Makjavelli, naskiĝis la3-an de majo 1469, mortis la21-an de junio 1527) estispolitika filozofo de larenesancaFlorenco. Li estis la aŭtoro deLa Princo (1513),manlibro por laregnestro, en kiu Makiavelo konsilis la princon agi eĉhipokrite kajmalmorale por forsavi kaj prosperigi sianregnon. Makiavelo verkis la libron porLorenzo De Medici,duko de Urbino, nevo depapoLeono la 10-a, sed Lorenzo estis pli interesita prihundoj. Makiavelo amis Florencon kajItalion kaj deziris princon kiu povus unuigi la landon kaj liberigi ĝin de labarbaroj (t.e., lafrancoj kajhispanoj). Lia scio kaj sperto pripolitiko estis tre profunda kaj ampleksa, pro studado deantikva historio, pro sperto kiel alilandasekretario de Florenco (ambasadoro) kaj eĉ pro sperto kielpolitika malliberulo. Li estis dum multaj jarojfunkciulo de laFlorenca Respubliko, kun respondeco endiplomataj kaj militaj aferoj. Li estas konsiderata fondinto de modernapolitika scienco, kaj pli specife de lapolitika etiko. Li verkis ankaŭkomediojn,karnavalajnkantojn, kajpoezion. Liapersona leteraro estas rekonita kiel fama verko en laitala lingvo. Li estis Sekretario de la Respubliko Florenco el 1498 al 1512, kiam laMedici estis jam elpostenigitaj. Fakte li verkis sianmajstroverkon,La Princo, post kiam la Medici jam estis rekuperinta la povon kaj li jam ne plu havis postenon de alta respondeco en Florenco.

Portrait of Niccolò Machiavelli by Santi di Tito.jpg
Portreto de Niccolò Machiavelli fare deSanti di Tito

"Makiavelismo" estas amplekse uzata negativa termino por karakterizi senskrupulajnpolitikistojn kiel tiuj kiujn Makiavelo priskribis enLa Princo. La libro mem akiris enorman rimarkindecon kaj multnombran legantaron ĉar la aŭtoro ŝajne konsilis kutimaron plej ofte kondamnita kiel malica, maldeca kaj kontraŭmorala.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Makiavelo estis la tria ido kaj unua filo de Bernardo di Niccolò Machiavelli, nome malnobla leĝisto kaj bienposedanto, kaj filo deadvokato, kaj de lia edzino, Bartolomea di Stefano Nelli.[1]. La familio Machiavelli ŝajne descendas el la malnovastirpo demarkizoj deToskanio kiu produktis dektri postenuloj en Florenco nomeGonfaloniere di Giustizia,[2] nome oficuloj de grupo de naŭ civitanoj selektitaj ĉiun duan monaton kaj kiu formis laregistaron, aŭSignoria; tamen, li neniam estis kompletacivitano de Florenco, pro la naturo de la Florenca civitaneco en tiu epoko, eĉ dum la respublika reĝimo.[3]

Makiavelo naskiĝis en tumulta epoko, kiam papoj entreprenismilitojn por akiriteritoriojn kontraŭ la italajurbo-ŝtatoj, kajpopoloj kajurboj ofte estis elpovigitaj. Kun la papo, kaj la ĉefaj urba respublikoj kiajVenecio kaj Florenco, eksterlandaj povoj kiajFrancio,Hispanio, laSankta Romia Imperio, kaj eĉSvisio batalis por regionaj influo kaj kontrolo. Politik-militaj aliancoj kontinue ŝanĝis, ĉefe ĉe lacondottieri (porsalajraj soldatestroj kajlusoldatoj), kiuj ŝanĝis de flanko al flanko sen averto, kaj pro la ascendo kaj falo de multaj mallongdaŭraj registaroj.[4]

Makiavelo lernisgramatikon,retorikon, kaj lalatina. Oni diras, ke li ne lernis lagrekan, kvankam Florenco estis tiam unu el la centroj de grekainstruado enEŭropo. Lia patro havis nemalgrandanbibliotekon kaj li ŝatis legi: foje li gajnis ekzempleron deTito Livio kielpago porindeksado. Makiavelo ankaŭ ŝatis legi kaj gajnis profundan scion prihistorio el labiblioteko de sia patro.

En1494, laMediĉoj (kiuj estis regantoj dum dekses jaroj) estis renversitaj kaj la florenca respubliko ekestiĝis. En1498, Makiavelo, malnoblulo, post laekzekuto deSavonarola, fariĝis la alilanda sekretario por la respubliko post plenumado de aliaj pli malaltrangajpostenoj. Aldone al sia scio pri historio, li posedis menson tre inteligentan kaj subtilan. Li legis verkojn de homoj ne nur laŭ vorto, sed ankaŭ laŭago,mieno kaj motivo. Li fidis sian analizon kaj scion, ne laopinion de la multaj. Kiel sekretario pri eksterlandaj aferoj, komence de la 16a jarcento li vojaĝis tra Italio kaj alFrancio,Svislando kajGermanio. Li parolis kunreĝoj,papoj,generaloj kajkardinaloj kaj gajnis grandan sperton pri efektiva politiko. Li plenumis kelkajndiplomatiajn misiojn: ĉefe ĉe la Papoj enRomo, en la Italiaj ŝtatoj. Tamen, el 1502 al 1503, li atestis pri lamalhumana realo de la ŝtat-konstruaj metodoj deCesare Borgia (1475–1507) kaj de lia patro, la papoAleksandro la 6-a, kiu estis tiam engaĝita en la procezo klopodi enmeti grandan parton de centra Italio ene de sia posedteritorio. La ekskuzo defendi la ekleziajn interesojn estis uzata kiel parta justigo fare de la familio Borgia. Aliaj veturoj al la kortego deLudoviko la 12-a de Francio kaj al la hispana kortego influis siajn verkojn kiajLa Princo.

Inter 1503 kaj 1506, Makiavelo estis responsa pri la florencamilico. Li malfidis elpagsoldatoj (malfido kiun li klarigis en siaj verkoj (oficialaj informoj unue kaj poste en siaj teoriaj verkoj), pro manko depatriota sento kaj neinvestita naturo en milito, kio faras ties neceso danĝera kaj ofte nefidinda kiam plej necesa), kaj anstataŭe li organizisarmeon el civitanoj, politiko kiu montriĝis sukcesa multajn fojojn. Sub lia estrado, la florencaj civitan-soldatoj venkis superPisa en 1509; tamen, la sukceso de Makiavelo ne daŭris. En Aŭgusto de 1512, la Medici, helpitaj de la papoJulio la 2-a, uzis hispanajntrupojn por venki super la florencanoj ĉePrato, kvankam multaj historiistoj asertis, ke tio okazis pro mallerto dePiero Soderini por negoci kun la Medici kiu havisPrato subsieĝo. Dume, Piero Soderini rezignis kiel florencaŝtatestro kaj foriris alekzilo. Tiu sperto, same kiel la estado de Makiavelo ĉe eksterlandaj kortegoj kaj kun la Borgia, ege influis sian politikan verkadon.

Statuo de Makiavelo ĉe laUffizi

En1512, la respubliko falis kaj la Mediĉoj revenis kaj sendis Makiavelon, post elpostenigo, almalliberejo en 1513, akuzita jekonspiro.Torturinte lin (perŝovnodo) kaj ne trovintekulpon en li, ili fine liberigis lin post tri semajnoj. Sen posteno, Makiavelo forlasis Florencon kaj iris al labieno, kiun li heredis de lia patro, por loĝi. Tie li studis la antikvulojn kaj verkis siajn majstraĵojn:La Princo (1513) kaj laDiskursoj (1519).

Spite oportunon resti rekte implikita en politikaj aferoj, post iom da tempo Makiavelo ekpartoprenis en intelektaj grupoj en Florenco kaj verkis kelkajnteatraĵojn kiuj (male al liaj verkoj pripolitika teorio) estis kaj popularaj kaj amplekse konata dum sia vivo. Ankoraŭ politiko restis lia ĉefapasio kaj, por pleumi tiun intereson, li havis bone konatankorespondadon kun pli politike konektitaj amikoj, kio kondukis lin denove al politika vivo.[5]

Spite de lia konsilo al princoj, laŭkaraktere Makiavelo mem ne havis koron glacian kaj kruelan. Li estisamikema, sprita kaj grandanima. Li estis bona amiko, bona patro, bona civitano. Li iris almeso, sed ne aŭskultis al laprediko, ĉar "mi ne praktikas tion". Li parolis kun princoj, ludis kunbuĉistoj kajmuelistoj kaj vizitispublikinojn kajastrologojn.

Cenotafo de Makiavelo en laBaziliko Santa Croce de Florenco

Inter aŭtoroj, Makiavelo ŝatis legiLukrecion,Danton,Vergilion kaj, super ĉiuj,Livion. Lukrecion li kopiis propramane. Li ankaŭ legis verkojn de:Tukidido,Tacito,Plutarko,Ovidio,Terencio,Petrarko,Boccaccio kajDiogeno Laertio. Ĝenerale, Makiavelo ŝatis legi prihistorio kajamo, la du pasioj de lia vivo estintaj politiko kajvirinoj. Makiavelo estis amiko deLeonardo da Vinci. Ili amikiĝis kiam Leonardo laboris porCesare Borgia.

Makiavelo mortiĝis en 1527 je dekkvinokjaraĝa, post ricevi sianfunebron.[6] Li estisentombigita ĉe laBaziliko Santa Croce de Florenco. Oni surmetisepitafon honore al li sur liamonumento. La latina diraĵo estas:latine TANTO NOMINI NULLUM PAR ELOGIUM ("ne estas sufiĉalaŭdo por tiom grandanomo").

Verko

[redakti |redakti fonton]
Kovrilpaĝo deLa Princo.

La Princo estas praktika gvidlibro porregnestroj. Tra la epokoj, saĝuloj konsilas al la princo esti justa, prudenta, modera kaj celi la amon de sia regataro.Cicerono estas bona ekzemplo de tia konsilo. Sed Makiavelo, kiu ĵus vidis la disfalon de la florenca respubliko en1512 pro la justa koro de Soderini, ne volis pensi pri la princo ideala sed la princo praktika kaj efika.

La agoj de princoj kaj homoj, diris Makiavelo, ĉiam estas pelataj de la samaj pasioj tra la epokoj. Tial, per scio pri la agoj de granduloj lernita de Makiavelo per longa sperto de la tiama epoko kaj senĉesa legado de la antikva, Makiavelo posedis grandan praktikan scion pri la arto de regnestro, pri la ago kiu profitas la regnon, kaj pri la ago kiu malprofitas. EnLa Princo Makiavelo konsilas la princon pri siaj aferoj:militoj,ribeloj,armeoj, interligoj,provincoj, la sento de la popolo, ktp.

La princo, laŭ Makiavelo, por gajni kaj retenipotencon, iafoje devas agi senmorale:mensogo,perforto,perfido,ĉantaĝo,mortigo, hipokriteco, ktp.Leĝo kajmoralo estas sub la princo, ne super la princo. Tiele la celo pravigas la rimedon. Larespekto de la princo por leĝo, moralo,tradicio, ktp, estas tute oportuna, ne sincera aŭ bonkora.

Pro tio, Makiaveloadmiris la malbonajnpapojn,Aleksandro la 6-a kajJulio la 2-a.

Pluraj indikis, ke Makiavelo neniam diris aferojn ne jam konatajn al regnestroj; inter aliaj,Baruĥ Spinozo,Jean-Jacques Rousseau kajUgo Foscolo opiniis, ke la ĉefverko de Makiavelo intencis fakte montri al la popolo la praktikan konduton de la regnestroj.

Alia verkaro

[redakti |redakti fonton]
Frua reeldono deLa Mandragoro (Florenco, 1556).

Makiavelo, kiu en juneco estis ardarespublikano, kiu deziris la liberecon de Florenco, en maljuneco estis ardanaciisto, kiu deziris la liberecon de Italio el fremduloj. Do en juneco Makiavelo estis malamiko de la Mediĉoj, sed en maljuneco penis instrui kaj instigi ilin, kiel la ununura espero por launuiĝo de Italio.

Makiavelo ankaŭ verkispoezion kajkomediojn (i.a.Mandragola,LaMandragoro, tradukita deKiril Draĵev kaj surscenigita en 1971 deBET (Bulgara Esperanto-Teatro), laŭreĝisorado deKrestju Mirski). Li neniam verkistragedion.

La lingvo kaj stilo de liaprozo estis tre bona, sed lia poezio estis meza. Li skribis en laitala lingvo (latoskana, pli precize), ne en lalatina. Li regis la latinan, sed ĝenerale li skribis por Italio, ne porEŭropo.

La politika pensaro de Nikolao Makiavelo

[redakti |redakti fonton]

Kvankam fakte li neniam diris tion, oni atribuas al li lasloganon "la celo justigas la rimedojn", ĉar ĝi resumas multajn de la ideojn enhavataj en la ĉapitro 18a deLa princo: nur la rezulto justigas la agadon, kaj tiel oni konsideras ĝin krome la kreinto de la koncepto de la "racio de ŝtato", fundamenta en politiko, kaj kiu reaperos finfine enFrancesco Guicciardini kajGiovanni della Casa, kvankam nur ĉeGiovanni Botero ĝi estos disvolvigita kieldoktrino (Della Ragion di Stato, 1589). Makiavelo eksponis en siajDiscorsi sopra la prima deca di Tito Livio (lib. III, ĉap. 41): «ke lapatrio devas esti defendata ĉiam ĉu maldece ĉu glore, kaj per ajna maniero ĝi estos defendita»:

Citaĵo
 Tio estas io kiu meritas notadon kaj imitadon fare de ĉiu civitano kiu deziras konsili sian patrion, ĉar en la debatoj en kiuj temas pri la savo de la patrio, oni ne devas atenti pri ajna konsidero al tio justa aŭ maljusta, tio pia aŭ kruela, tio laŭdinda aŭ homtiga, sed male, flankenlasante ajnan alian respekton, oni sekvu tiun vojon kiu savu la vivon de la patrio kaj retenu ties liberecon. 
Busto de Makiavelo en la "Palazzo Vecchio" de Florenco.

Oni konsideras Makiavelon kiel uno de lapolitikaj teoriuloj plej elstaraj de laRenesanco, ĉar per sia kontribuo oni malfermas vojon al lamoderneco en lia koncepto pripolitiko kaj al lasocia restrukturigo. Li diris, ke "se unu persono deziras fondiŝtaton kaj krei ĝiajn leĝojn, oni devas starti per la akcepto de lafakto ke ĉiuj homoj estas perversaj kaj ke ili estas pretaj montri sian naturon, kondiĉe ke ili trovu la oportunan okazon."[7]

Tradicie, oni trovisaporion en la makiavela pensaro kielkonsekvenco de la malfacila kongruigo de liaj du ĉefaj verkoj nomeDiscorsi sopra la prima deca di Tito Livio kajLa princo.

En laDiscorsi, Makiavelo deklaras sin partiano de larespubliko (sinonime deŝtato), elirante de la supozo ke ĉiukomunumo havas du kontraŭmetitajn spiritojn: tiu de la popolo kaj tiu de la granduloj (kiuj deziras regi la popolon), kiuj estas en konstantakonflikto. Por Makiavelo la plej bonkvalitareĝimo estasRespubliko bone organizata (kaj li uzas kiel ekzemplon laRomian Respublikon), nome tiu kiu sukcesu partoprenigu la dupartiojn de la komunumo kaj tial ĝi sukcesu reteni la politikan konflikton ene de lapublika sfero.

Makiavelo notas, kaj de tie la kvalifikigon de bone organizata, kio estas esenca ke en tiu respubliko oni disponu de la necesaj institucioj por kanaligi la konflikton ene de tiuj kaj sen kiuj la respubliko iĝu senarma.[konsideru redakti]

Neniu el la aliaj manieroj de registaro, ĉu estu la bonaj; nome lamonarkio, laaristokratio kaj lademokratio, ĉu la malbonaj; nome latiraneco, laoligarkio kaj la maldeca registaro, sukcesas atingi laekvilibron de la partioj ene de la reĝimo, pro kio ili estas nestabilaj.

Citaĵo
 La tri bonaj estas tiuj jam cititaj; la tri malbonaj estas degradaĵoj el tiuj,... la monarkio facile iĝas tiraneco; la aristokratia reĝimo iĝas oligarkio, kaj la demokratia iĝas maldeco.Discorsi sopra la prima deca di Tito Livio. Ĉapitro II, Unua Libro 

La interpretistoj tendencemaj al la respublikanaj tezoj intencis, ekde Rousseau, kongruigi la kontraŭdiron inter laDiscorsi kajLa princo konsiderante ke tiu lasta supozas ekzercon deironio kiu simple nudigis antaŭ la publika lumo la verajn praktikojn de la povo.

Makiavelo dediĉis sian verkonLa Princo alLorenzo di Piero de' Medici.

Tamen, pri la opozicio al la respubliko kiu povus esti deduktita elLa princo, oni devas konsideri, ke kiam Makiavelo verkis ĝin, faris tion por montri alLorenzo la 2-a kiel oni devas elturniĝi se oni volas unuigi Italion kaj eligi ĝin for el la krizo en kiu ĝi troviĝas. Makiavelo klarigas ankaŭ ke povas ekzisti homo kies politikavirto (scii profiti la momentojn de bonasorto kaj eviti la malfavorajn) superu la respublikon entute; sed tiu politika virto mortos kun la mortulo kiu posedu ĝin, kio ne okazos en respubliko bone organizata.

Krom tio, oni devas memori, keLa princo montrasanalogiojn kun la romia kaj respublika bildo de ladiktatoro, kiu posedasabsolutajn povojn dum mallonga periodo kaj poste devas esti kontrolita de la respubliko. Tiukadre, la kontraŭdiro inter la du ĉefaj tekstoj de Makiavelo ne estas tia. Se tio estas tia, tiam laprinclando kaj la respubliko devus esti komprenita kiel formoj de registaro subigitaj al la aŭtenta politika priokupo de Makiavelo: nome la formado de moderna ŝtato en Italio siatempa.

Citaĵo
 Tial, princo, devigita adopti bestoj, havis la devon elekti intervulpo kajleono, ĉar la leono ne povas defendi sin kontraŭ la kaptiloj kaj la vulpo ne povas defendi sin kontraŭ la lupoj. Tial necesas esti vulpo por malkovri la kaptilojn kaj leono por timigi la lupojn. (Makiavelo, 1993: 137-138).[8] 

Makiavelo defendas, ke ĉiuprinco devas posedi kaj virton kajfortunon por ascendi al povo: virton farante bonajndecidojn kaj fortunon por klopodi konkeri teritorion kaj trafi situacion (kiu ne estu okazigita de li mem) kiu helpas aŭ profitas al lakonkero. Tiu princo kiu akiros la povon pere dekrimo kaj mistrakto, estante tiu malnobla kajdespota, devas kompreni, ke post la ascendo al la povo, li devas ŝanĝi tiun sintenon al la popolo. Haviganteliberon al la popolo, por ricevi la favoron de tiu, ĉar finfine la popolo estos tiu kiu decidos lianestontecon. Li subtenis, ke la popolo, diference disde lanobelaro kaj laklerikaro, "estas lamedolo de lanacioj; tamen, tiu sama popolo devis konvertiĝi envakso en la manoj de politikisto".[9] Tamen, la eraroj fifaritaj de la popolo submetita al liaaŭtoritato "estas la rezulto entute de lia propraneglekto aŭ malbona ekzemplo", ĉar laŭ Lorenzo de Medici konfirmis: “La ekzemplo de la princo estas sekvata de lahomamasoj“.[10]

Makiavelo konsideris la rolon de la religio en la politika sfero.

Pri lareligio, kaj lakristanismo partikulare, Makiavelo konsideris ĝin kiel parto de la ŝtatamaŝinaro por elteni lajustecon kaj honorigi la virton de iliaj civitanoj.[9] Por ekzemplo, la romianoj "turnis sin al la religio cele al la inspiro dekonfido al siaj armeoj"[11] aŭ kiam la princoTimasiteo "inspiris al homamaso senton de religio, kaj ĉiam imitas siajn regantojn".[10] Laŭ Makiavelo en laDiskursoj, la principoj deSankta Francisko kajSankta Dominiko pri volontamalriĉeco (modera vivstilo) kaj la ekzemplo de la vivo deKristo "atingis tiom da influo sur la homoj, ke ili estis kapablaj komprenigi ilin ke estas perversa eĉ malbone paroli pri perversaj regantoj, kaj ke estas taŭga obei ilin kaj lasi la punon de iliajeraroj alDio".[12] Tamen, Makiavelo parolas disdegne kaj admire enLa princo pri laKatolika Eklezio kaj laPapo, kio kondukis multajn fakulojn konsideri Makiavelon kiel kontraŭkristano kiu preferis la civilajn religiojnpaganajn. Por aliaj, kiel Cary Nederman, oni vidas variajnkristanajn doktrinojn (nome lagraco kaj lalibera volo) kiel gravaj elementoj de la pensaro de Makiavelo.[13]

Makiavelo estis krome aŭtenta pioniro de la laboro de la politikaj analizistoj kaj nuntempajĵurnalistajkolumnistoj: «ĉiuj tiuj niaj princoj havas unu celon, kaj ĉar maleblas al ni koni iliajnsekretojn, ni vidas nin devigitaj partededukti tion el la parolo kaj la faktoj kiujn ili faras, kaj parte imagi ĝin».[14]

Ĉiuokaze, diversaj tekstoj de la pensulo havigas kaj lumojn kaj ombrojn sur la interna kohereco de lia verkaro. Tiel, la florencano eĉ asertisironiete ke «ekde antaŭ iom da tempo ĝis nun, mi neniam diras tion kion mi kredas, nek kredas tion kion mi diras, kaj se fuĝas el mi iuvero de tempo al tempo, mi kaŝas ĝin inter tiom da mensogoj, ke estas malfacile rekoni ĝin».[15]

Thomas Hobbes disvolvigis kelkajn ideojn pri politiko kiujn Makiavelo estis skizinta.

Sed la fakto estas ke tio kion Makiavelo proponas estas la dubindamorala relativismo.Hannah Arendt verkis, ke "la malforteco de laargumento de laminora malbono estis ĉiam ke tiuj kiuj elektis la minoran malbonon forgesas tre rapide ke ili elektis fakte lamalbonon".[16] Sed insistante en la relativismaj ideoj de la makiavelismo,Hobbes asertis, ke: «Dum la homoj vivas sen esti kontrolitaj de komuna povo kiu tenu ilin ĉiujn timigitajn, ili estas en militkondiĉo, milito de ĉiu homo kontraŭ ĉiu homo». Tio estas, ke la kolektivapolitika povo timigas la homojn (keep them all in awe) kaj pere de tiu «adorata timo», tio estas, pere de la timo, oni konstituas politikan korpon kapablan bremsi pere dedominado kajviolento (tio estas, pere de la malbono) lamiliton kaj la konstantankaoson. La malica kliniĝo de homoj faras denove necesa la aliancon de la povo kun la malbono mem por produkti la taŭgajn rezultojn de la kunvivado kaj lapaco. Por laliberalismo, la povo estas malbono, certe... kaj malbono necesa, sed, pro tio mem, se oni volas ĝui la sekurecon produktitan antaŭ laanarkio, oni devas ankaŭkontroli kajlimigi ĝin, ĉar sen tiu retenado ĝi ne estas utila, ĝi ne produktas la atribuitajn funkciojn, kiuj estas lasekureco, la paco kaj la kunvivado; la malbono, tiel, ĉar ĝi al ni estas necesa, ĝi devas esti kontrolita (svingante antaŭ tiu niajnrajtojn), submetita (al la konsento de la obeantoj), klinigita al niaj interesoj (pere de lareprezentado),disigita (dividante siajn povojn), regulita (submetante ĝin al lahegemonio de laleĝaro).

Kaj modernePeter Sloterdijk kritikis la troan disvolvigon de la makiavela koncepto deracio de ŝtato kaj la enorman malbonon kiun ĝi faris en sia libroKritik der zynischen Vernunft (Kritiko de lacinikaracio, 1983). Laŭ li, la «falsa konscio kleriga» adoptas formon de agado tian ke eĉ sciante ke laidealoj kiujn ĝi etendis (racio,progreso, vereco,dialogo) ne estas (kaj neniam estis) eblaj, «ili klopodas reteni en laestablitan ordon, produktante tipon de personoj kiuj, kvankam publike nepridemandu tiujn idealojn, ili vivas ekster tiuj kaj kun kompleta libereco kaj supereco en tio kion Sloterdijk nomaskinismo ».[17]

Verkoj

[redakti |redakti fonton]
Anglalingva traduko de Peter Whitehorne de 1573 de la verkoDell'arte della guerra kielThe Arte of Warre.
  • Discorso fatto al magistrato de' Dieci sopra le cose di Pisa (1499)
  • Parole da dirle sopra la provvisione del danaio (1503)
  • Descrizione del modo tenuto dal Duca Valentino nello ammazzare Vitellozzo Vitelli, Oliverotto da Fermo, il Signor Pagolo e il duca di Gravina Orsini (1503)
  • De natura Gallorum (1510)
  • Ritratto delle cose di Francia (1510)
  • Ritratto delle cose della Magna (1512)
  • Il Principe (1513) –En Wikisource
  • Discorsi sopra la prima deca di Tito Livio (1513 –1519)
  • Dell'arte della guerra (1519 – 1520)
  • La vita di Castruccio Castracani da Lucca (1520)
  • Istorie fiorentine (1520 – 1525) –Istorie fiorentine, Venezia, 1546.
  • Discorso o dialogo intorno alla nostra lingua (publikigita en 1730)
  • Decennali
  • Mandragola (1518), komedio
  • Belfagor arcidiavolo (1518 - 1527)
  • Epistolario (1497 – 1527)
  • L'asino (1517)

En Esperanto aperis

[redakti |redakti fonton]

La Princo

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • Makiavelo, ĉirkaŭ 1500, en la oficiala vesto de Florencaj funkciuloj.
    Makiavelo, ĉirkaŭ1500, en la oficiala vesto de Florencaj funkciuloj.
  • Makiavelo.
    Makiavelo.
  • Statuo je la Uffizi.
    Statuo je laUffizi.
  • Lorenzo de Mediĉoj, por kiu Makiavelo verkis sian faman verkon La Princo.
    Lorenzo de Mediĉoj, por kiu Makiavelo verkis sian faman verkonLa Princo.
  • Blazono de la familio Makiavelo.
    Blazono de la familio Makiavelo.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. de Grazia, 1989
  2. Katol. Encikl. Niccolò Machiavelli
  3. Guarini (1999:21)
  4. Maurizio Viroli,Niccolò's Smile: A Biography of Machiavelli (2000), ch 1
  5. Machiavelli, Niccolò (1996), Machiavelli and his friends: Their personal correspondence,Northern Illinois University Press. Tradukita kaj eldonita de James B. Atkinson kaj David Sices.
  6. "Even such men as Malatesta and Machiavelli, after spending their lives in estrangement from the Church, sought on their death-beds her assistance and consolations. Both made good confessions and received the Holy Viaticum." - Ludwig von Pastor,History of the Popes, Vol. 5, p. 137,[1]
  7. «28». Literature for Composition (en angla). Pearson. p. 1299.ISBN 978-0-321-82917-7.
  8. Torres, Carlos Alberto.Democracia, educación y multiculturalismo: dilemas de la ciudadanía en un mundo global, p. 25. Siglo XXI, 2001. En Google Books. Konsultita la 26an de Aŭgusto 2015.
  9. 9,09,1«Machiavelli, Niccolò». 1911Encyclopædia Britannica. Volume 17. Konsultita la 20an de Junio 2021.
  10. 10,010,1«Discourses. Chapter XXIX. The faults of the people spring from the faults of their rulers. (1513)». En www.marxists.org. Konsultita la 20an de Junio 2021.
  11. «Discourses. Chapter XXXIII. To insure victory the troops must have confidence in themselves as well as in their commander. (1513)». En www.marxists.org. Konsultita la 20an de Junio 2021.
  12. «Discourses. Chapter I. To insure a long existence to religious sects or republics, it is necessary frequently to bring them back to their original principles. (1513)». En www.marxists.org. Konsultita la 20an de Junio 2021.
  13. Nederman, Cary (2019). Zalta, Edward N., eld.Niccolò Machiavelli (Somero 2019). The Stanford Encyclopedia of Philosophy. Konsultita la 20an de Junio 2021.
  14. (Letero al Francesco Vettori, julio 1513).
  15. (Letero al la historiisto florencaFrancesco Guicciardini, majo 1521).
  16. Hannah Arendt,Responsabilité et jugement, 2003, p. 79: "Politiquement, la faiblesse de l'argument du moindre mal a toujours été que ceux qui choisissent le moindre mal oublient très vite qu'ils ont choisi le mal".
  17. Gamero Cabrera, Isabel G. «Los medios de comunicación como agentes del cinismo (según Peter Sloterdijk).» En Gonzalo Abril CurtoEl cuarto bios. Estudios sobre comunicación e información Editorial Complutense, 2010 p. 73.[2]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Gómez Miguel, Raúl.Política. El poder de las palabras, las ideas y el ingenio, Trillas, México, 2008.
  • Quentin Skinner,Maquiavelo, Madrid, Alianza Editorial (Teoría Política), 2008.
  • Maurizio Viroli,La sonrisa de Maquiavelo, Barcelona, Tusquets, 2000.
    • La redención de El príncipe: el significado de la obra maestra de Maquiavelo, Bogotá, Universidad de los Andes: Ediciones Uniandes, 2016.
  • The Cambridge Companion to Machiavelli. Eldonita de John M. Najemy. Cambridge :Cambridge University Press, 2010.ISBN 978-0-521-67846-9. DOI :10.1017/CCOL9780521861250.
  • Dirk Hoeges:Niccolò Machiavelli, Die Macht und der Schein, C.H. Beck, München 2000,ISBN 3-406-45864-5.
  • Dirk Hoeges,Niccolò Machiavelli. Dichter-Poeta. Mit sämtlichen Gedichten, deutsch/italienisch. Con tutte le poesie,tedesco/italiano, Reihe: Dialoghi/Dialogues: Literatur und Kultur Italiens und Frankreichs, Band 10, Peter Lang Verlag, Frankfurt/M. u.a. 2006,ISBN 3-631-54669-6.
  • Mascia Ferri,L'opinione pubblica e il sovrano in Machiavelli, en «The Lab's Quarterly», n.2 aprile-giugno,Università di Pisa,2008, pp. 420–433.

Biografioj

[redakti |redakti fonton]
  • (April 1961) “Machiavelli: The Republican Citizen and the Author of 'the Prince'”,The English Historical Review 76 (299),p. 217–253.doi:10.1093/ehr/LXXVI.CCXCIX.217. 
  • Burd, L. A., "Florence (II): Machiavelli" enCambridge Modern History (1902), vol. I, ch. vi. pp. 190–218reta Google eldono
  • Capponi, Niccolò.An Unlikely Prince: The Life and Times of Machiavelli (Da Capo Press; 2010) 334 pp.
  • Celenza, Christopher S.Machiavelli: A Portrait (Cambridge, Massachusetts:Harvard University Press, 2015) 240 pp.(ISBN 9780674416123)
  • Godman, Peter (1998), From Poliziano to Machiavelli: Florentine Humanism in the High Renaissance, Princeton University Press 
  • Hale, J. R.Machiavelli and Renaissance Italy (1961)reta eldonoArkivigite je 2009-06-19 per la retarkivoWayback Machine
  • Hulliung, Mark.Citizen Machiavelli (Oxfordshire, UK: Routledge, 1983)
  • Lee, Alexander.Machiavelli: His Life and Times (London: Picador, 2020)
  • Oppenheimer, Paul.Machiavelli: A Life Beyond Ideology (London; New York: Continuum, 2011)(ISBN 9781847252210)
  • Ridolfi, Roberto.The Life of Niccolò Machiavelli (1963)
  • Schevill, Ferdinand.Six Historians (1956), pp. 61–91
  • Skinner, Quentin.Machiavelli, inPast Masters series. Oxford, UK:Oxford University Press, 1981. pp. vii, 102.(ISBN 0-19-287516-7) pbk.
  • Skinner, Quentin.Machiavelli: A Very Short Introduction (2a eld., 2019)(ISBN 978-0-19-883757-2) pbk.
  • Unger, Miles J.Machiavelli: A Biography (Simon & Schuster, 2011)
  • Villari, Pasquale.The Life and Times of Niccolò Machiavelli (2 vol. 1892) (Vol 1;Vol 2)
  • Viroli, Maurizio (2000), Niccolò's Smile: A Biography of Machiavelli, Farrar, Straus & Giroux resumo kaj teksto
  • Viroli, Maurizio.Machiavelli (1998)reta eldonoArkivigite je 2017-10-20 per la retarkivoWayback Machine
  • Vivanti, Corrado.Niccolò Machiavelli: An Intellectual Biography (Princeton University Press; 2013) 261 pp.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Makiavelo&oldid=8819721"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp