Makhtesh Ramon | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
| |||||
Koordinatoj | 30° 34′ 43″ N,34° 49′ 4″ O(mapo)30.57861111111134.817777777778Koordinatoj:30° 34′ 43″ N,34° 49′ 4″ O(mapo)[+] | ||||
![]() | |||||
Makhtesh Ramon | |||||
![]() | |||||
Makhtesh Ramon en EsperantoMaĥteŝ Ramon (hebree מכתש רמון), el laarabaRuman (romano), situas en la koro de ladezerto deNegevo, en kiu brilas kiel unu el la plej spektaklaj naturaj krateroj. La dimensioj estas blokspiraj: 40 kilometrojn longa kaj 9 larĝa, kun profundeco je ĉirkaŭ mil metrojn sub la marnivelo.
Pri ĝia origino svarmis hipotezoj ankaŭ nun sugestaj, oni eĉ opiniis ke la vastegakratero estis efekto de plonĝo demeteorito... Reale Makhtesh Ramon estas la rezultato de geologia procezo kies originoj enprofundiĝas en foraj epokaj kaj formiĝis laŭlonge de milionoj da jaroj. La zono, fakte, troviĝas laŭlonge de faŭltolinio de terkrusto kiu spertis distaŭzantajn stabiliĝojn kaj kiu estis modlita dekorodaj elementoj en epoko dum kiu pluvoj en tiuj zonoj abundis. Kio hodiaŭ admiratas estas la rezultato de tia malrapida agado de la naturo: vastaj tavoloj konveksaj elfositaj en la ŝtono, kratero je ekstere dura kalkoŝtona dum interne ankoraŭ staras mola sablo: Iam oni pensis ke la kratero konservus misterajn trezorojn, sed poste oni malkovris ke la nuraj riĉaĵoj estis la naturaj mirindaĵoj.
Interesas rimarkigi, ekzemple, la faŭnan kaj floran varion, ŝulditan al la malsamaj temperaturoj de la interno de la baseno kaj de la ekstera medio: la naturo sovaĝa kaj senmakula de tiu loko igis ke la ŝtata israela aŭtoritato por la protektado de la naturo kaj naturaj parkoj elektis Makhtesh Ramon por la speciala protektado de apartaj specioj survoje deformorto, kiel ĉe la sovaĝaazeno kaj laibekso.
Historie la zono estas (la tuta Negevo) memorata ĉar laNabateoj du mil jarojn antaŭe kreis vojon por la transporto de laincenso al lahavenoj de la mediteranea maro deGaza. Turistaj gvidantoj indikas ankaŭ la ruinaĵojn de hotelo-magazeno uzita de komercistoj.
Negevo ĝenerale estas ankaŭ memorata kiel biblia loko de putoj kaj aliancoj, forveturoj, deteofanioj kaj patriarkaj sanktejoj. Laŭ bibliistoj, en tiu dezento lokiĝeblas la delikata renkonto de Izaak kaj Rebeka (Gen 24, 62-67), kaj la sinperdiĝo de la sklavino Hagar forigita, kun la filo Ismaelo, de Abrahano (Gen. 21, 14-21)