Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Majk Johannsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Majk Johannsen
Persona informo
Майк Гервасійович Йогансен
Naskiĝo16-an de oktobro1895 (1895-10-16)
en Ĥarkivo
Morto27-an de oktobro1937 (1937-10-27) (42-jaraĝa)
en Kievo
Mortis promortpunoRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojukrainavd
ŜtatanecoRusia Imperio
Ukraina Ŝtato
Ukraina Soveta Socialisma Respubliko(–1923)
Ukraina Popola Respubliko
Respubliko Rusio
Soveta UnioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materĤarkiva UniversitatoRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboMajk Johannsen
Profesio
Okupopoeto
tradukisto
lingvistoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Membrecoj
MembrecojVAPLITE(en)Traduki(1926–)
Hart(en)Traduki(–1925)Redakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr
Majk Johannsen

Johannsen Majk ukraineМайк Йогансен (1895-1937) estisukraina poeto kaj prozisto. Li naskiĝis enĤarkivo en familio de latvadevena instruisto de lagermana lingvo. Laŭ onidiroj, lia patro havissvedangermanan radikojn.

Li magistriĝis en1917 enĤarkiva Universitato. En tiu tempo li posedis lahelenan,latinan, flue parolis laanglan,germanan,hispanan,italan,francan kaj ankaŭ kelkajn skandinavajn kaj slavajn lingvojn. Li ekverkis en1919, post la kruelaj bolŝevist-agoj enKievo. De 1920 li ekverkis nur ekskluzive en laukraina. Unu el la fondintoj de literatura organizaĵo "Hart'. Li partoprenis lingvan ekspedicion apudPoltavo, kolektinte materialojn en dialektologio de laukraina.

Kiel poeto proksimiĝis alVasil Ellan-Blakitnij,Mikola Ĥvilovij,Pavlo Tiĉina,Volodimir Sosjura. Dum 17 kreaj jaroj aperogis 8 poemkolektojn, 10 proz-librojn, 4 - porinfanajn, 2 - literaturologiajn. Kompilis rus-ukrainan proverbaron.

En aŭgusto de 1937 li estis arestita kaj akuzita je ukraina naciismo kaj terorisma agado. La27an de oktobro li estis pafmortigita enKievo, kie estis lia simbola tombo je Lukjaniva tombejo.

La rakonton "Deksep minutoj" esperantigisViktor Pajuk (Ukraina Stelo, novembro, 2011).


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Majk_Johannsen&oldid=8524956"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp