Mahonio (Mahonia) estasplantgenro en lafamilio de laBerberisacoj (Berberidaceae).Ili estas proksime parencaj al laBerberiso (Berberis) kaj estis enordigita de kelkajbotanikistoj en tiu genro. La diferencoj de Mahonio kompare al Berberiso estas ilia grandeco, la manko de dornoj kaj la pinatajfolioj. La genro ricevis sian nomon laŭ la irlanda-amerika ĝardenistoBernard M’Mahon.
Mahonioj estas ĉiamverdajarbustoj sen dornoj. La alterne starantaj folioj estas nepare pinataj kaj povas havi tigojn aŭ ne. La folietoj estas plej ofte kun tigoj kaj la randoj estas glataj aŭ dornhavaj.
La simplaj aŭ disbranĉitajfloraroj estas grapoloj aŭ spikoj. La flavajfloroj havas trisepalocirklojn kaj unukoronocirklon. Laberoj estas bluaj ĝis nigraj kaj enhavas malmultajn semojn.
La tipa reprezentanto de la genro estasordinara Mahonio (Mahonia aquifolium), kiu hejmiĝas ĉepacifika marbordo de Nordameriko. En la moderaj zonoj ĝi esta plantataj kielornamplanto enparkoj kaj ĝardenoj. En multaj regiono ĝi estasneofito.
Kelkaj mahoniaj specioj estas ŝatataj ĝardenaj arbustoj pro iliaj dekoraj folioj, flavajfloroj kaj blue-nigraj beroj. La beroj de kelkaj specioj esta manĝeblaj. Ili taŭgas por farimarmeladon,ĵeleon kajfruktvinon.
Mahonia japonica estis priskribita kiel unua Mahonio, tiam sub la nomoIlex iaponica, de la sveda naturesploristoCarl Peter Thunberg en la jaro 1784. La parenceco de tiu nova specio al la genroBerberis ne estis agnoskita.La unua „Berberiso kun pinataj folioj“ – hodiaŭMahonia pinnata – estis priskribita en 1803 deMariano Lagasca kielBerberis pinnata. En 1817Constantine S. Rafinesque-Schmaltz priskribis la hodiaŭan genronMahonia kiel genronOdontostemon. Tiu nomo ne estis akceptita.
1824 jam ses specioj estis priskribitaj al la genroMahonia, inter iliMahonia japonica. Diversaj aŭtoroj kuniĝas poste la du genrojBerberis kajMahonia, kreante la subgenroBerberis kaj la subgenroEuberberis (kun simplaj floroj) kajMahonia kun plenaj floroj[1]
fruktoj de la Ordinara Mahonio (Mahonia aquifolium)
La duplantgenrojMahonia kajBerberis restas proksime parencaj. La diferenco estas, ke Mahonioj havas ĉiam neparaj pinatajn foliojn, ne dornojn kaj ne mielglandojn al la petaloj.[2][1]
Junsheng Ying, David E. Boufford, Anthony R. Brach:Mahonia. en:online
Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold: Begründet von Robert Zander Handwörterbuch der Pflanzennamen .Eugen Ulmer Stuttgart (Hohenheim), 2002 eldonjaro 2001, ISBN=3-8001-3573-6
Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold:Der große Zander. Enzyklopädie der Pflanzennamen. Band 2. Arten und Sorten. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2008,ISBN 978-3-8001-5406-7.
↑1,01,1Friedrich Fedde:Versuch einer Monographie der Gattung Mahonia. In:Botanische Jahrbücher für Systematik, Pflanzengeschichte und Pflanzengeographie. Band 31, Nr. 1–2, 1902, S. 30–133, www.biodiversitylibrary.org/item/136884.
↑Friedrich Markgraf:Illustrierte Flora von Mitteleuropa. Begründet von Gustav Hegi, 2. Auflage. Band IV, Teil 1Dicotyledones 2. Teil (Berberidaceae, Lauraceae, Rhoeadales), Carl Hanser, München 1958, S. 3.