Mahmudo la 2-a estas la filo de la sultanoAbdulhamido la 2-a. Li sekvis la politikon de sia kuzoSelimo la 3-a, reformsubtenulo de la militistaro kaj de la eksterlanda politiko. En 1807 ili ambaŭ estis arestitaj fare de la janiĉaroj sur komando de lia fratoMustafa la 4-a, kiu provis nuligi la reformplanojn. KiamAlemdar Mustafa Paŝo,veziro kaj reformsubtenulo kolektigis militistaron de 40 000 viroj por liberigi ilin, Selimo estis mortigita sed Mahmudo postvivis.Post unu jaro Mahmudo montris sin kiel la venkinto. Li mortigis Selimon kaj memnomumis sin kiel sultano kaj Alemdar Mustafa Paŝo kielveziro.
Komence de sia regotempo, en 1808 li provis malaktivigi ĉiujn kontraŭreformismajn malsubtenulojn, inter ili multaj janiĉaroj. Neatendinte, la janiĉaroj komencis denovan grandan ribelon en kiu la veziro perdis sian vivon. Ĉi tiu atako timigis la sultanon daŭrigi siajn reformojn venonttempe.
Pli granda malvenko por Mahmudo estis laGreka Revolucio ekde 1821 ĝis 1829, greka batalo kontraŭ la otomana estreco, orgazinita de la sekreta organizoFiliki Eteria. Kiam Mahmudo denove venigis Muhammad Ali paŝaon en 1825, la otomanoj terenbatis la grekan sendepencmovadon. Sed pro la interveno de aliaj grandpotencojFrancio,Anglio kajRusio kiuj batalis, la greka revolucio rezultis sukcese por la grekoj. La Greka Revolucio montris denove, ke la eŭopanaj simpatioj apartenas pli al la balkanaj sendependencemuloj ol al la Otomana Imperio.
Impresita de egiptaj armeunuoj Mahmudo provis en 1826 modernigi la otomanan militistaron. La janiĉaroj kontraŭis kaj ribelis denove. Sange Mahmud detruigis ilin sukcese kaj rekuperis novan trupon, laAsâkir-i Mansure-i Muhammediye / venkema armeo deMohamedo.[2]La nova armeo kun 35.000 soldatoj estis kontraste de la janiĉaroj tre malforta kaj ne komparebla kun trupoj de la grandpotecoj kaj Egiptio.
Kontraste de siaj antaŭuloj, kiuj memizoliĝis malantaŭ la palacmuroj, Mahmudo provis plibonigi la otomanan alvokon en Eŭropo. En 1837 li faris vojaĝon al Eŭropo. Li renkontis la princonAŭgusto el Prusio por malfermi otomanan konsulejon enTesaloniko.Ekde 1828 nova vestreformo estis deklarita, same kiel nova edukadsistemo laŭ eŭropaj gvidlinioj kaj la unua otomana medicinlernejo estis fondita.