Magelanaj pingvenoj estas mezgrandaj pingvenoj, 61–76 cm altaj kaj pezaj de 2,7 kg ĝis 6,5 kg.[1][2] La maskloj estas pli grandaj ol la inoj, kaj la pezo de ambaŭ malkreskas dum la gepatroj nutras siajn idojn.
La plenkreskintoj havas nigrajn dorsojn kaj blankajn abdomenojn. Inter la kapo kaj la brusto estas du nigraj strioj, la suba en formo de renversitahufofero. La kapo estas nigra kun larĝa blanka limo kiu ampleksas de malantaŭ la okulo, ĉirkaŭ la nigra orelkovriloj kaj mentono, kaj kuniĝas ĉe la gorĝo. Idoj kaj junaj pingvenoj havas grizbluajn dorsojn, kaj velkitan grizbluon sur la brustoj. Magelanaj pingvenoj povas vivi ĝis 25 jarojn en naturo, aŭ pli ol 30 jaroj en kaptiteco.
Junaj pingvenoj ordinare havas kojnforman makulon sur siaj piedoj, kiu velkas laŭ aĝo. Antaŭ tiuj birdoj atingas la aĝon de ĉirkaŭ dek jaroj, iliaj piedoj kutime iĝis tute nigraj.
Simile al aliaj specioj de pingvenoj, la Magelana pingveno havas tre rigidajn flugilojn por "naĝoflugi" aŭ krozi sub akvo.
Magelanaj pingvenoj naĝas en grandaj aroj dum la ĉasado. Kiam lareprodukta sezono komenciĝas, tiuj birdoj kunvenas en grandaj nestaj kolonioj ĉe la marbordoj de Argentino, suda Ĉilio, kaj la Falklandoj, kiuj havas densecon de po 20 nestoj por 100 kvadrataj metroj. Unu el la plej grandaj de tiuj kolonioj troviĝas ĉePunta Tombo.[3] Nestojn konstruas ili sub arbustoj aŭ en tuneletoj. Du ovoj demetiĝas.Kovado daŭras 39-42 tagojn, tasko kiun la gepatroj dividas en 10–15-tagaj kovovicoj. La idoj estas prizorgataj de ambaŭ gepatroj dum 29 tagoj kaj estas manĝigataj ĉiun duan aŭ trian tagon. Kutime, la du idoj estas zorgataj ĝis plenaĝo, kvankam foje nur unu. Magelanaj pingvenoj pariĝas kun la sama partnero jaron post jaro. La masklo rekuperas sian tuneleton de la antaŭa jaro kaj atendas renkonton kun sia ino. La ino kapablas rekoni sian edzon nur per lia voĉo.
Milionoj da tiuj pingvenoj ankoraŭ vivas sur la marbordoj de Argentino kaj Ĉilio, sed la specio estas klasita kielminacata, ĉefe pro la vundebleco de grandaj nestaj kolonioj pronaftoverŝado, kio mortigas 20.000 plenkreskintojn kaj 22.000 idojn ĉiujare laŭ la marbordo de Argentino. Por helpi la lukton kontraŭ la naftoverŝado, reprezentantoj el tutmondaj bestoĝardenoj venis kaj adoptis idojn, kaj bredas ilin tie. La malkresko de fiŝaj nombroj, rezulto deklimata ŝanĝo, ankaŭ respondecas, kune kun predantoj (marleonoj kajgigantaj petreloj) kiuj prenas la idojn.
Klimata ŝanĝo ŝanĝis ankaŭ la fiŝajn populaciojn, kaj tiele Magelanaj pingvenoj devas naĝi kromajn 40 km plie el la nesto por trovi fiŝojn. Dum la pingvenoj estas naĝe tiujn 80 km, ties partneroj sidas neste kaj malsategas. Kolonio kontrolita de la profesoro de laUniversitato de Vaŝingtonio nome P. Dee Boersma, ĉirkaŭ 1,609 km sude deBonaero, falis je pli ol 20 % dum la pasintaj 22 jaroj, lasante 200,000 reproduktajn parojn. Kelkaj pli junaj pingvenoj estas nune movante siajn reproduktajn koloniojn norde po esti pli proksime al fiŝoj, sed, ĉe kelkaj kazoj, tio metas ilin sur privataj, neprotektitaj teroj. Kiel rezulto de tiuj ŝanĝoj, kelkaj pingvenoj perdiĝas aŭ konfuziĝas.[4] Aktuale 12 el 17 pingvenaj specioj espertas rapidajn populaciajn malpliiĝojn.