Madrigal de la Vera | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro![]() | ||
Provinco | Cáceres(Kacereso) | ||
Komarko | La Vera | ||
Poŝtkodo | 10480 | ||
Retpaĝaro | retejo | ||
Politiko | |||
Urbestro | Urbano Plaza Moreno (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 824 (2008) | ||
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 9′ N,5° 22′ U(mapo)40.1475-5.3668055555556Koordinatoj:40° 9′ N,5° 22′ U(mapo)[+] | ||
Alto | 401 m[+] | ||
Areo | 42 km² (4 200 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00[+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Madrigal de la Vera estasmunicipo deHispanio, en laprovinco Cáceres(Kacereso),regionoEkstremaduro.
La loĝantoj nomiĝasmadrigaleños. La censita populacio en2008 estis 1824 loĝantoj. Ĉirkaŭ la1970-aj jaroj okazis grava elmigrado el la vilaĝo, kio perdigis trionon de la loĝantaro, el ĉirkaŭ 3,000 loĝantoj al ĉirkaŭ 2,000 loĝantoj. Nuntempe oni ricevas alvenintojn de urboj aŭ de eksterlande.
Madrigal de la Vera estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en lakomarko aŭdistriktoLa Vera, je altitudo de 401 m; je 170 km deCáceres, provinca ĉefurbo kaj je 180 km deMadrido, la ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 42 km². Madrigal de la Vera situas je deklivoj de LaSierra de Gredos integrata en la montaro nomataSistema Central. Inter la provincoj deÁvila kajToledo.
La municipa teritorio limas norde kun laSierra de Gredos kaj la municipa termino deBohoyo, apartenanta alÁvila, sude kun laRivero Tiétar kiu separas ĝin deLas Ventas de San Julián deToledo. Okcidente limas kun la Kanjono de Minchonesm kiu faras limon kunVillanueva de la Vera. Oriente kun la Kanjono de Alardos, kiu limas kunÁvila kajCandeleda.
Jam estis antaŭromia setlejo kun kiuj la romianoj devis kontakti kaj pro tio konstruis la ponton. Dum la Mezepoko apartenis al la urbo de Plasencia, kiel granda parto el la komarko, kiu dumlonge nomiĝis ankaŭLa Vera de Plasencia.
Agrikulturo (irigacio porkapsiko por produktado depapriko) kaj brutobredado (kaproj kaj freŝajfromaĝoj) (48,5 % de laboristaro), dum 27,9 % al servoj, 18,8 % al konstruado kaj nur 4,8 % al industrio. Lastatempe kreskis turismo kaj gastigado (hoteloj, kampadejoj ktp). Tipa ĉirkaŭaĵo kaj belaj naturaj lokoj ĉefe pro abundo de akvo.