
Ĉi tiu artikolo temas pri islama lernejo. Por informoj pri la barata urbo iam nomita Madraso, vidu
la artikolonĈenajo.
Madrasa,arabe:مدرسة (pluralo مدارس, madāris), origine estas araba vorto porislamlernejo respektivekoranlernejo, sed hodiaŭ tiu vorto estas uzata ankaŭ en aliaj lingvoj de islama kulturo. En Esperanto kutime uzatas la vortformomadraso, kvankam en unuopaj kazoj ankaŭ aplikiĝis la variaĵomedreso - kialo por tiu vario estas, ke en la araba lingvo skribiĝas nur la konsonantoj de vortoj, kaj la interkonsonantaj vokaloj estas transdonataj nur per parola tradicio.
Originemadrasa estas lernejo en aŭ apudmoskeo. Tradicia lernoformo enmadrasa estas alia olokcidentaj lernejoj. Parkere lerni estas pli grave ol en okcidentaj lernejoj. Normale instruisto legas libron laŭte kaj lernantoj kune rediras tion. Ofte studentoj vivas en lamadrasa kaj rilato al instruisto estas pli intima kaj grava ol en okcidenta lernejo. Formalaj klasoj laŭ aĝo aŭ lerna nivelo ne estas kutimaj. Hodiaŭmadrasa ofte estas ŝanĝita laŭ okcidenta modelo kaj ne nur islamlernejo.
madraso de la urbo
Meknès (Maroko)
korto de la madraso
Divan Begi, same en
Buĥaro