Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Madamo de Staël

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madamo de Staël
Persona informo
NaskonomoAnne-Louise Germaine Necker
Naskiĝo22-an de aprilo1766 (1766-04-22)
en Parizo
Morto14-an de julio1817 (1817-07-14) (51-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pronaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboCoppet Castle(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojfrancavd
LoĝlokoCoppetĜenevoCoppetvd
ŜtatanecoRespubliko de Ĝenevo
Reĝlando FrancioRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboMadamo de Staël
MemorigiloMadamo de Staël
Familio
PatroJacques NeckerRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoSuzanne CurchodRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oAlbert Jean Michel de Rocca(en)Traduki(1811–1817)
Erik Magnus Staël von Holstein(mul)Traduki(1786–1800)Redakti la valoron en Wikidatavd
AmkunuloHenri-Benjamin Constant de Rebeque
Charles-Maurice de Talleyrand
Louis, comte de Narbonne-Lara(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojAlbertine, baroness Staël von Holstein(en)Traduki
 (Erik Magnus Staël von Holstein(mul)Traduki)
Auguste-Louis de Staël-Holstein(en)Traduki
 (Erik Magnus Staël von Holstein(mul)Traduki)
Louis Alphonse de Rocca(en)Traduki
 (Albert Jean Michel de Rocca(en)Traduki)Redakti la valoron en Wikidatavd
ParencojLouis Necker(en)Traduki (onklo)
Jacques Necker-de Saussure(mul)Traduki (kuzo aŭ kuzino)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoverkisto
politikisto
epistolisto
filozofo
literaturkritikisto
salonestrino
taglibristo
tradukistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enVajmarovd
Verkado
VerkojPri Germanio ❦
Corinne ou l'Italievd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Anne-Louise Germaine NECKER, baronino DE STAËL-HOLSTEIN, pli konata kielMadame DE STAËL [madam de stál] (naskiĝis la22-an de aprilo1766, forpasis la14-an de julio1817) estis francaverkistino.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Filino de laĝeneva bankistoJacques Necker, kiu estis tiam ministro pri financoj de lafranca reĝoLudoviko la 16-a, ŝi estis instruita en intelektula medio, kie ŝi renkontis, ekde sia junaĝo, multajn eminentulojn.

En1786, ŝi edziniĝis kun labaronoErik Magnus de Staël-Holstein (1749-1802), kiu estis ambasadoro deSvedio kaj aĝis 17 jarojn pli ol ŝi.

En1803, ŝi estis forpelita elFrancio deNapoleon la 1-a, kiu malŝatis la sendependemon kaj malestimon pri li, kiujn li trovis en ŝiaj verkoj. Ŝi ekloĝis en la familia kastelo deCoppet, malgrandasvisa komunumo ĉe lalago Lemano.

Tie, ŝi publikigis multajn verkojn, kaj provis rekrei la kulturan etoson, kiun ŝi konis enParizo. Ŝi kunvenigis multajn ekzilitajn intelektulojn kaj lokajn eminentulojn, (inter aliajBenjamin Constant, kun kiu ŝi havis pasian kaj ŝtorman rilaton).

Kastelo deCoppet, kie loĝis Madamo de Staël inter 1803 kaj 1810

Pro la antaŭeniro orienten de lanapoleona armeo kaj la vigleco de ŝia verkoPri Germanio, kiu atakis la francan imperiestron, ŝi denove fuĝis en1810. Ŝi unue volis atingiBrition, sed estis devigita iri orienten ĝisPeterburgo,Rusio, kie ŝi loĝis apudAleksandr Puŝkin. Fine, ŝi sukcesis alveni enStokholmo, kaj poste, en1813, enLondono.

Post la napoleona malvenko, en1814, ŝi povis reiri enFrancion, kie ŝi loĝis ĝis sia forpaso, en1817.

Verkoj

[redakti |redakti fonton]

Madamo de Staël estas ofte taksata kiel unu el la unuajromantikaj verkistoj, pro la ĉefeco de la sentoj en ŝiaj skriboj. Plej ofte, ili temas pri sendependemo. Oni povas ankaŭ konsideri ŝin kiel pra-feminisma verkistino.

El ŝiaj verkoj, la plej konataj estas:

  • Leteraro pri la verkoj kaj karaktero deJean-Jacques Rousseau -(Lettres sur les ouvrages et le caractère de J.-J. Rousseau), 1788
  • Pri la influo de pasioj ĉe la feliĉo de unuopuloj kaj nacioj -(De l'influence des passions sur le bonheur des individus et des nations), 1796
  • Delphine, 1802
  • Corinne aŭ Italio -(Corinne ou l'Italie), 1807
  • Pri Germanio -(De l'Allemagne), 1810/1813
  • Pripensoj pri memmortigo -(Réflexions sur le suicide), 1813


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Madamo_de_Staël&oldid=8524891"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp