Marie Louise Mignot | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de februaro1712 (1712-02-12) en Parizo |
Morto | 10-an de aŭgusto1790 (1790-08-10) (78-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio![]() |
Okupo | |
Okupo | muzikisto verkisto ![]() |
Marie-Louise Mignot nomeMadame Denis (Parizo,12-a de februaro1712 - Parizo,10-a de aŭgusto1790), estis la nevino kaj kunulino deVoltaire.
Filino de Pierre-François Mignot, senjoro de Mortigny, reĝa konsilisto, kaj de Marguerite-Catherine Arouet, fratino deVoltaire, ŝi estis celo de partikulara rilato de tiu laste menciita. Post la morto de sia patrino en 1726, ŝia onklo adoptis ŝin kaj klopodis edzinigi ŝin. Ŝi malakceptis bonan proponon de la filo de Madame de Champbonin, preferante edziniĝi pro amo kun Nicolas-Charles Denis, oficiro kaj kavaliro, la 25-an de februaro 1738 en Parizo. Seniluziita, Voltaire malgrandigis ŝian doton kaj malakceptis ĉeesti al la nupto.
Post la frua morto de la ĵusa edzo la12-an de aprilo1744, Voltaire reazilis sian nevinon ĉe li, kaj faris ŝin lia mastrumistino. Ili komencis amorajn rilatojn. Marie-Louise instaliĝis kun li ĉe la strato Traversière, sed ŝi ne sekvis lin kiam Voltaire foriris por vivi ĉe la kortego deFrederiko la 2-a.
Multaj jaroj pasis kaj ŝi ne retrovis lin ĝisFerney, kie la filozofo estis akirinta bienon. En 1768, pro violenta disputo, Voltaire forpelis Marie-Louise. La rilatoj sekvis, spite la cirkonstancojn. Voltaire ne povis forgesiÉmilie du Châtelet, sian amatinon-fratinon, filozofo kiel li; Marie-Louise ne kaŝis siajn rilatojn kun aliaj nobeloj kiaj Baculard d'Arnaud kaj Jean-François Marmontel.
En 1778, post la reveno de Voltaire al Parizo, ŝi instaliĝis kun li ĉe la partikulara hejmo deCharles de Villette kiun Voltaire edzigis la antaŭan jaron, spite lian samseksemon, kun sia protektitulino Reine-Philiberte Rouph de Varicourt, kiun li nomigis per la nomo «Belle et Bonne» (bela kaj bona) kiun Marie-Louise adoptos kelkajn jarojn poste.
Marie-Louise reedziniĝis en Parizo la8-an de januaro de1780 kun François du Vivier, primilita funkciulo, dek tri jarojn pli juna ol ŝi.
Marie-Louise Mignot povis inspiri la rolulon de Kunegonda, enKandido. Ŝi ludis muzikon perklaviceno.