Maŭritanio (arabeAl-Muritanija,franceMauritanie), plennomeIslama Respubliko Maŭritanio, arabe:Al-Jumhūriyyah al-Islāmiyyah al-Mūrītāniyyah, angle:Islamic Republic of Mauritania, france:République Islamique de Mauritanie), estas araba lando je laatlantika marbordo enOkcidenta Afriko. La najbaraj landoj de Maŭritanio estas nordokcidenteOkcidenta Saharo, nordorienteAlĝerio, oriente kaj sudorienteMalio kaj sudokcidenteSenegalo. Ĝia ĉefurbo nomiĝasNuakŝoto (arabe نواكشوط, [elp.NuŭakŝUt];franceNouakchott). Ĝi iĝis sendependa deFrancio la28-an de novembro1960. Ĝi posedas multajnmineralojn kun granda rezervoj dekupro kajoro.
LaŭMEP Maŭritanio estas la 154-a lando inter 181 landoj statistike. Iuj el la plej grandaj mediaj problemoj de la lando estas ke ĝi disponas pri tre limigita kvanto de dolĉa akvo kaj ke la dezerto kreskas pro senarbarigo kun akompana grunda erozio. La arbaraj areoj de Maŭritanio malpliiĝis je 2,7 procentoj inter 1990 kaj 2000.Ŝaria (islama juro) kajmalikismo (skolo de islama juro) validas ekde februaro 1980.
La meza vivodaŭro egalas al 60 jaroj. La loĝantaro de Maŭritanio kreskis averaĝe je 2,5% jare en la periodo 1990-2015. En 1990 la lando havis 1 996 000 loĝantojn kaj antaŭ 2015 tio pliiĝis al 4,5 milionoj da loĝantoj en2024[1]. La loĝantaro de la lando plejparte loĝas en la ĉefurboNouakchott kaj en la havenurboNouadhibou, samkiel laŭ larivero Senegalo en la sudo. Aliaj gravaj urboj estas la antikva ĉefurboAtar,Rosso (arabe: روصو) kajKaédi (arabe: كيهيدي).
Loĝantaro de Maŭritanio konsistas elarabaj,berberaj kajnigrajetnoj kiuj parte miksiĝis. Lamaŭroj konsistigas pli ol du trionojn de la loĝantaro. Proksimume 3/5 (tri kvinonoj) de la maŭroj havas sudajn afrikajn originojn kaj estas kolektive konataj kiel haratinoj.
- la pli malhelajharatinoj (40%) de afrika deveno estas posteuloj de tiamaj skalvoj. La haratinoj estas klasifikitaj deMinority Rights Group International en tri kategoriojn: la plenaj sklavoj, la partaj sklavoj kaj la realaj haratinoj[2].
- la pli helhaŭtajbidhanoj (30%) dearaba kajberbera (amaziga) deveno, tradicie formas la pli altajn klasojn de la socio. Ili estas la reganta grupo kaj supozeble misuzas la haratinojn kiel sklavoj[3].
- 30% de la loĝantaro apartenas al nigraj etnoj. Ili vivas precipe laŭlonge larivero Senegalo kaj estas agrikulturistoj kiel latukuloroj aŭ paŝtistoj kiel lafulboj.
Maŭritanio havas neniun religian liberecon. Ekzemple, laŭ Artikolo 306 de la Krima Kodo de Maŭritanio, iu ajn islamano, kiu konvertas sin al alia kredo, povas esti mortkondamnita, se li ne pentos post tri tagoj[7].
Bazlernejo daŭras ses jarojn kaj la mezlernejo sep jarojn[8]. En la unua lernojaro oni instruas nur arabe. La franca lingvo estas instruata ekde la dua lernojaro[8]. La instruado de natursciencoj okazas en la franca. La grado delegoscio egalas al 58% (2010)[9].
Analfabeteco estas ofta. En 2015, 47,9% de la plenkreska loĝantaro estis analfabetoj[10].
Ekde la malfruaj 1980-aj jaroj la araba estas la unua instrulingvo en lernejoj ĉie en la lando.
La plej parolata lingvo estas lahasanija lingvo, maŭra formo de la araba, ĉar proksimume 70% de la loĝantaro apartenas al la arab-berberajmaŭroj kaj parolante tiun lingvon. Aliaj agnoskitaj naciaj lingvoj estas lavolofa, lasoninka, labambara kaj la pulara, la orienta varianto de lafulana lingvo.
La ununura oficiala lingvo de Maŭritanio estas lamoderna norma araba. Lafranca, kiu dum kolonia periodo estis oficiala lingvo, konserviĝis kiel lingvo de komerco kaj instrulingvo, sed ne plu kiel oficiala lingvo.
Maŭraj virinoj longe ludis centran rolon kiel dommastrinoj same kiel gravaj defendantoj de la maŭra kulturo kaj tradicio, respegulite en la ekonomio de Maŭritanio kie virinoj ludas aktivan rolon en registaro, komerco kaj eduko. Eĉ disiĝi estas konsiderata kiel 'aktiveco' post kiam la virino iĝis pli sendependa kaj komencis komerci[11].
Por pli detala artikolo pri sklaveco en la lando, vidu subSklaveco en Maŭritanio. Sklaveco estis oficiale aboliciita en 1981.
Oni diras, kesklaveco estis "profunde enradikiĝinta" en la strukturo de Maŭritanio kaj "proksime ligita" al la etnaro de la lando.[14]
En 1905, la kolonia franca registaro deklaris la finon de sklaveco en Maŭritanio, sed la grandeco de Maŭritanio malhelpis efektivigon.[15] En 1981, Maŭritanio fariĝis la lasta lando en la mondo kiu kontraŭleĝigis sklavecon, kiam prezidenta dekreto aboliciis ĝin.[16] Tamen, neniuj krimaj leĝoj kreiĝis por efektivigi ĝin.[16][17][18] En 2007, "pro internacia premado", la registaro enleĝigis, ke oni povas procesigi sklavhavantojn.[16]
Malgraŭ tio, en 2018 Indekso de Tutmonda Sklaveco taksis, ke 90 000 homoj (2,1 % el la loĝantaro) estassklavoj,[19][20] malpli ol la 140 000 sklavoj kiujn tiu ĉi organizaĵo raportis en 2013.[21] En 2017 laBBC raportis, ke 600 000 homoj estas sklavoj.[22]
Politika potenco dependas de la helhaŭta parto de la loĝantaro, dum la nigra parto de la loĝantaro estas traktata kiel duaklasaj civitanoj.
La natura fenomeno de la Richat-strukturo (Guelb el-Richat) ankaŭ situas en Maŭritanio. Simila fenomeno troveblas sur lamonto Montserrat enHispanio.
La lando estas plejparte ebena kaj aŭ por 90% dezerta (Saharo) aŭduondezerta (Sahelo, la suda Saharo). Proksime al la marbordo estas pli grandaj salaj lagoj.
Proksimume 75% de la teritorio estas dezerta. La plej grava monta pinto estas la Kédia d'Idjil kun altitudo de 915 m. Ĝi troviĝas en la nordo proksime alZuerato kaj pro la sovaĝa minekspluatado subiĝas daŭran erozion. En la dezertaj altebenaĵoj de norda kaj orienta Maŭritanio troviĝas la montoj Adrar kaj Tagant, kiuj ne superas altitudon de 600 m.
La ununura rivero kun tutjara akvofluo estas laSenegalo, kiu je 1440 km formas la landlimon kun la landoSenegalo.
Ekzistas tri klimataj regionoj. En Maŭritanio regas la dezerta klimato, kio signifas, ke ĝi ĉiam estas varma, seka kaj polva. Dum marto kaj aprilo ofte blovas varma sablo-ŝarĝita vento, nomatasiroko.
La nordaj du trionoj de la lando estas en la sahara regiono kun varmega klimato (la temperaturo atingas 45°C) kaj granda tagnokta ŝanĝiĝo de la temperaturo. Inter julio kaj septembro izolataj ŝtormoj povas faligi grandajn kvantojn da akvo en mallonga tempo. Sed jaro, aŭ eĉ pluraj jaroj, povas pasi sen iu pluvo.
Sude de la sahara regiono troviĝas sahela zono kun pluvsezono inter junio kaj oktobro. La pluvokvanto egalas al 200–250 mm jare kaj la meza jara temperaturo estas 28-30°C.
En la marborda regiono la mara influo kaj la konstantajalizeoj estigas sekan, relative moderan klimaton. Pluvo estas malofta kaj la pluvokvanto egalas al malpli ol 100 mm jare.
Maŭritanio posedas kelkajn nafto- kaj tergasfontojn en la propraj marareoj kaj sufiĉe daoro- kajdiamantminejoj. La minejo deZuerato estas unu el la plej grandaj minejoj defererco en la mondo. La fero estas eksportata por 75% al Ĉinio, la plej granda komerca partnero de Maŭritanio[23]. Naturresursoj estas krom: fererco kaj oro, ankaŭgipsoŝtono,kupro,fosfato,diamanto,nafto kaj fiŝoj. Ankaŭ la produktado desalo (enIdjil kajFort Gouraud) estas fonto de enspezoj por la lando.
Tri kvaronoj de la lando troviĝas en dezerto Saharo kaj unu kvarono en Sahelo.
Proksimume unu triono de la tuta landa areo estas utiligebla kielpaŝtejo. Estasbredataj ŝafoj kaj kaproj (15,6 milionoj en 2012),bovoj (1,7 milionoj) kajkameloj (1,4 milionoj) plejofte en vastarea formo[24].
Fiŝkaptado kaj fiŝkomerco estas tre gravaj, ĉar la maro estas unu el la plej fiŝriĉaj de la mondo. Delonge kontraktoj estas finitaj kun Eŭropa Unio por fiŝkapti en la akvoj. La lasta interkonsento estis subskribita en julio 2015 kaj validas dum kvar jaroj[25]. La fiŝkaptadinterkonsento kun Maŭritanio estas la plej granda kontrakto en ĉi tiu areo, kiun EU finis kun iu ajn alia lando. EU-fiŝkaptistoj rajtas eksporti maksimume 281 500 tunojn da fiŝoj jare. Aldone al kompenso por la fiŝkaptado, la lando ricevas preskaŭ 60 milionojn da eŭroj jare, el kiuj 4 milionoj da eŭroj devas subteni lokajn fiŝkaptistojn[25].
La Centra Banko de Maŭritanio estis establita en 1973 kaj eldonas la nacian valuton, lamaŭritana uguijao, kies kodo estas MRO. Klopodoj en la 2010-aj jaroj por evoluigi instituciojn dediĉitajn alislama financo celis instigi longperspektivan pruntedonadon kaj investojn.
Multaj surrokaj pentraĵoj kaj desegnoj tranĉitaj en rokoj en kavernoj aŭ sur klifoj, evidentigas la antaŭhistorian homan ĉeeston en la aktuala teritorio maŭritana. Tiam la medio estis malsama de tiu, kiun ni vidas hodiaŭ. La regiono ne estis dezerta sed humida areo kun riveroj kaj ĉasbestoj.
La nigra popolo debafuroj estis la unua konata popolo kiu ekloĝis en la regiono. Ili estis unue ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj kaj sekve evoluis al agrar-paŝtista societo. Sekve al la pligrandiĝo de la dezertoSaharo la bufuroj migris suden kaj el oriento enmigris aliaj popoloj kiel lafulboj. Dum la unua jarmilo p.K. aliajnomadoj enmigris el la nordo kaj kunportiskamelojn, kiuj faciligis la vivon en dezertaj regionoj.
Maŭritanio fariĝis franca protektorato en1903 kaj kolonio kiel parto de Franca Okcidenta Afriko en1920. La lando sendependiĝis de Francio la 28-an de novembro1960. Ĝia unua prezidento estis Moktar Ould Daddah.
Kiam Hispanio liberigis la tiaman hispanan Saharon en1976,Maroko okupis la nordan parton kaj Maŭritanio la sudan parton. Pro jaroj de lukto de la Polisario (gerila movado), kiu volis, ke la teritorio sendependiĝu, Maŭritanio devis rezigni pri ĉi tiu areo. Maroko tuj okupis ankaŭ ĉi tiun sudan parton.
En 1991, por la unua fojo, opoziciaj partioj estis permesitaj en nova konstitucio, kiam ili revenis al civila regado sub prezidanto Maaouyia Ould Taya, sed la elektoj estis ĝenerale konsiderataj kiel submetataj al ĝeneraligita balota fraŭdo. En 1992 li sukcesis akiri plimulton post elektoj.
En junio 2003, puĉa provo kontraŭ li malsukcesis kaj en novembro de tiu jaro li estis reelektita por ses jaroj.
La 3-an de aŭgusto2005, li perdis la povon post militista puĉo gvidata de koloneloEly Ould Mohamed Vall kiu transprenis la povon. Lajunto iom post iom enkondukis demokration en la landon per diversaj rimedoj.Esprimlibereco estis enkondukita, politikaj kaptitoj estis liberigitaj, kaj la oficperiodo de la prezidento estis limigita al kvin jaroj kaj maksimume du oficperiodoj. Lokaj kaj Senataj elektoj okazis la 19- an de novembro 2006 kaj la 11-an de marto 2007 estis elektita nova prezidento. Ĉiujbalotoj estis konsiderataj liberaj kaj justaj laŭ internaciaj observantoj, kaj al la juntanoj mem ne rajtis kandidatiĝi. La prezidentan baloton mallarĝe venkisSidi Ould Cheikh Abdallahi, kiu estis konsiderata kiel reprezentanto de la interesoj de la renversita reĝimo de Ould Taya kaj de la membroj de la junto. Li venkis Ahmed Ould Daddah, duonfrato de la ŝtatprezidanto en 1960-1978.
La 6-an de aŭgusto2008, alia milita puĉo okazis en la lando[26], post kiam prezidento Abdallahi provis maldungi kvar generalojn, unu el kiuj gvidis la puĉon[27].
La lando estas nuntempe regata de milita konsilio, kun Mohamed Ould Abdel Aziz kiel estro[28]. Minacoj deteroro kajkidnapo daŭre kreskas. Krimaj grupoj kaj diversaj batalemaj ekstremismaj grupoj faris agojn de perforto kaj kidnapojn de okcidentanoj.
"La islamo estas la religio de la popolo kaj de la ŝtato"
"La ŝtatestro estas islamano"
La ŝtatestro estas la prezidento de la respubliko, kiun oni elektas direkte je ses jaroj. La prezidento nomumas la ĉefministron kaj havas ankaŭ leĝdonan povon.
La parlamento havas du ĉambrojn, la nacia asembleo kaj la senato, kiuj reprezentas la leĝdonan povon. La jura sistemo baziĝas sur miksaĵo deŝaria juro kaj franca juro[5].
Laŭ lakonstitucio adoptita en 1991, la ŝtatestro estas la prezidanto, elektita de la loĝantaro por 5-jara periodo.
Mohamed Ould Abdel Aziz estis la prezidento de Maŭritanio ĝis la 1-a de aŭgusto 2009, sekvate deMohamed Ould Ghazouani. La 29-an de junio 2024, maŭritananoj iris al la prezidenta balotado.Mohamed Ould Ghazouani gajnis reelekton por sia dua kaj fina oficperiodo kiel prezidento[29], Ambaŭ estas membroj de la Unio por la Respubliko (Union pour la république, UPR ) kaj estas konsiderataj proksimaj politikaj konfiduloj. Kvankam elektobservantoj trovis neregulaĵojn, ili daŭre taksis la elekton paca kaj ĝenerale kontentiga. Por la unua fojo en la historio de la lando, neperforta transiro estis realigita. Ekde la elekto, la nova prezidento ĉiam pli distanciĝas de sia antaŭulo kaj izolis lin de politika influo. Samtempe, Ghazouani praktikas pli inkluzivan stilon de politiko per konsultado pli ofte kun reprezentantoj de la civila socio kaj de la opozicio[30].
Laŭ la Indekso de la Monda Gazetara Libereco deRaportistoj Sen Limoj (2024), Maŭritanio viciĝis je la 33-a loko el 180 landoj[31]. En 2023, la lando viciĝis 86 en ĉi tiu tutmonda gazetara libereco-analizo, gajnante 59,45 el 100. Ĉi tiu signifa pliiĝo de 53 lokoj metas Maŭritanio en la unua loko sur la afrika kontinento kaj en la araba mondo, tiel havigante unikan kaj favoran medion por ĵurnalistoj. sur ĉi tiu kontinento. Ĉi tiu rango estas ankaŭ unu el la pozitivaj rezultoj de la multaj reformoj de prezidento Mohamed Ould Ghazouani. Ghazouani, kiu estras la landon ekde 2019, subtenas gazetaran liberecon por la demokratia evoluo de la lando.
Maŭritanio konsistas el 12 regionoj (wilāya) kaj unu distrikto (de la ĉefurbo). Ĉiu regiono konsistas el departementoj (moughataa), kiuj estas dividitaj en komunumoj. Dum la maŭritania okupo de partoj deOkcidenta Saharo (1975-1979), la parto okupita fare de maŭritanaj trupoj estis nomitaTiris el Gharbia.
Maŭritantio havas riĉan turisman potencialon. La maŭra socio fieras pri sia nomada pasinteco kaj ĝia araba kaj islama heredaĵo. La lando havas belan nomon ene de la araba mondo: "la tero de mil poetoj" .
La tielnomatajKsars (fortikigitaj loĝejoj) en la historiaj urbojŬadane (arabe: وادان),Ĉingueti (arabe: شنقيط),Tiŝite (arabe: تيشيت) kajŬalata (arabe: ولاته) apartenas ĉiuj al laMonda Heredaĵo de Unesko (ekde 1996) por ilia historia signifo interalie kiel "karvansara" (karavanejo).
En la nacia parkoBanc d’Arguin je la atlantika marbordo hejmas precipe granda diverseco de migrobirdoj. Tiu parko estis nomumitaMonda Heredaĵo de Unesko en1989.
Teo (loke nomataatay [elp. ataj]) estas la tradicia trinkaĵo kaj ĝia preparado estas vera rituo. Mezume oni trinkas 8-9 glasetojn da teo po persono.Daraa estas la tradicia vestaĵo.
La muzikoj maŭra aŭ hasania situas ĉe la kunfluo de araba muziko kaj tiu desubsahara Afriko. Kelkaj popularaj nuntempaj muzikistoj estas ekzemple Monza,Tahra Mint Hembara kajMaluma.