Liono (tiam latine:Lugdunum) estis fondita de laromia generaloLucius Munatius Plancus je ĉirkaŭ-43. Dum la romia periodo, Liono estis lagaŭlia ĉefurbo.
LaUnua koncilio de Liono (latine:Concilium Lugdunense Primum) estis kunvokita de papoInocento la 4-a la 24-an de junio 1245 kaj malfermiĝis kvin tagojn poste en Liono. La nombro de partoprenantoj estis verŝajne iom pli malgranda ol Inocento atendis (ĉirkaŭ 150 episkopoj). Ĝia fino estis en la 17-a de julio.
Ĝi konservas du romiajn teatrojn, amfiteatron, preĝejojn el diversaj epokoj, urbodomon el la17-a jarcento, mezepokan hospitalon, kaj vastan kvartalon de domoj el la15-a –17-a jarcentoj, bone konservita kaj revalorigita, nomatamalnova Liono (Vieux Lyon). Ĝi estas la ĉefa turisma allogejo en la urbo.La urbo Liono estasMonda Kulturheredaĵo de UNESKO.
LaFranca Revolucio de 1789 alportis subitan halton al la industria evoluo de la grandurbo, kvankamNapoleono ordonis la rekomencon de la industriigo. Fakte, La urbo iĝis grava industria urbo en la 19-a jarcento. En 1831 kaj 1834, la silklaboristoj de Lyon enscenigis du gravajn ribelojn por pli bonajlaborkondiĉoj kaj salajro. En 1870 kaj 1871, laLiona Komunumo estis mallongdaŭra revolucia movado, de respublikanoj kaj aktivuloj de pluraj komponentoj de la ekstremmaldekstro kiuj kaptis potencon en Liono, organizis balotoj kaj establis aŭtonomian potencon.
Fine de tiu jarcento la evoluo de la grandurbo estis akcelita kiam multaj publikaj konstruaĵoj estis konstruitaj.
En1895 lafratoj Lumière kreis aparaton nomita la "Cinématographe", kiu funkciis ambaŭ kiel kamerao kaj projekciilo en ilia fabriko deMonplaisir.
LaOlimpika Parko de Liono, aŭ franclingveParc Olympique Lyonnais (ankaŭ nomataStade des Lumières,Grand Stade de Lyon aŭGrand Stade OL), estas la plej grandastadiono en la urbo Liono: ĝi povas gastigi iom pli ol 59 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj. La stadiono estis inaŭgurita je la 9-a de januaro 2016. Posedanto estas la futbala kluboOlympique Lyonnais.
La urbestro Herriot, en frua20-a jarcento, emis al Esperanto, kiam en la urbo estis radiostacio kun konstantaj esperantaj disaŭdigoj per laboro deE. Borel. En1904 estis fondita „Amikaro Esperantista de Lyon“. Tie okazis la7-a kongreso deSAT en 12–16-a de aŭgusto1927, kun ĉirkaŭ 200 partoprenantoj el 15 landoj.
Nuntempe troviĝas la multlingva kafejoKoToPo, estrita de esperantisto, en Liono kaj ekzistas loka klubo : Espéranto-Lyon.