Lvivo aŭЛьвів estas urbo en okcidentaUkrainio. Laŭ la stato de 2022 en la urbo Lvivo vivis717 273 loĝantoj sur areo de182 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de3 941 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kunLviv Raion.
Ĝi estas la administra centro deLviva provinco (oblasto), ĉefa kultura centro de Ukrainio kaj unu el plej grandaj centroj de lapola kulturo.
La urbo estas la sidejo de multaj industrioj, superaj lernejoj (Lviva Universitato nomita laŭIvan Franko,Lviva Nacia Politeknika Universitato "Lviva Politekniko"), filharmoniaorkestro, kaj deLviva teatro de opero kaj baleto.
Lviv estas unu el la malmultaj urboj, kiuj eskapis la bombadojn dum la Dua Mondmilito. La historia urbocentro estasMonda Kulturheredaĵo de Unesko.
Tombejo de defendintoj de LvovoLa preĝejo de dominikanojLa Latina Katedralo en Lvovo
En1914 la ruslandacara armeo okupiĝis la urbon, tamen en1915 ĝi denove revenis al la aŭstra armeo. Dum la falo deAŭstrio-Hungario komencis la batalo inter poloj kaj ukrainoj. En1920 Lvivo fariĝis urbo dePollando. La defendantoj de Lvivo en la pola estas nomatajOrlęta Lwowskie - "Lvovaj Agloj". Ĝi restis pola urbo 19 jarojn, ĝis1939.
En la komenco de laDua Mondmilito, post la germana kaj sovetiainvado en Pollando, okazis laBatalo de Lvovo inter poloj kaj sovetianoj. La 18-an de novembro 1941 en la urbo loĝis 325 458 personoj, en tio 150 058poloj, 104 126judoj, 64 315ukrainoj, 5923germanoj kaj 1036 reprezentantoj de aliajnaciecoj; la 19-an de novembro 1943 dum likvido de urba koncentrejo ĉe la strato Janowska germanoj murdis kelke da miloj de judoj el 200 mil viktimoj dum la daŭro deOperaco Reinhardt - post la genocida ekstermo latrudlaborejo funkciis ĝis duono de 1944 kaj restis en ĝi kelkcent poloj kaj ukrainoj, interalieSimon Wiesenthal; fine de la milito Lvovo estis prenita desovetanoj dum laLvov-Sandomierz Ofensivo. La 15-an de septembro 1944 okazis kunsido de Prezidio de la Asocio de Sovetuniaj Verkistoj deUkrainio — kiel la unua estis akceptita komunistino Wanda Wasilewska..
LaLvova Ribelo (en pola:powstanie lwowskie, akcja Burza) estis armita insurekcio fare de la sekretaj fortoj de laPola Enlanda Armeo (en pola:Armia Krajowa) nome de laPola Rezistomovado kontraŭ la okupacio fare deTria Regno de la urbo Lwów aŭ Lvovo en la lastaj stadioj de la Dua Mondmilito. Ĝi startis la 23-an de julio 1944 kiel parto de sekreta plano lanĉi la tutlandan insurekcion kodnomitaOperaco Tempesto antaŭ la avanco de laRuĝa Armeo, kiu finfine liberigis la urbon.
En1970 sovetanoj detruis latombejon de Lvovaj Agloj. Lvovo estas hodiaŭ unu el plej grandaj centroj de poloj en Ukrainio.
Hodiaŭ, la tramvojo de Lvivo trairas 10 liniojn sur 75 kilometroj da trakoj kun proksimume 220 veturiloj. Antaŭe en malbona stato, multaj trakoj estis rekonstruitaj en 2006, kaj eĉ pli estas rekonstruotaj en la sekvaj jaroj. La plej multaj tramoj estas de tipo Tatra "KT4", produktitaj de ĉeĥa fabriko ČKD. Pli malnovaj tramojTatra "T4" veturas nur sur la dua linio. Antaŭmilitaj veturiloj de Gothaer Waggonfabrik, kiuj estis konstruitaj post 1910, estas uzataj nur porvivtenado kaj utilecaj celoj. Lastatempe Lvivo akiris 20 reviziitajn kaj modernigitajn tramojn "KT4" antaŭe uzitajn en germanaj urbojErfurto kajGera, temas pri la unua aĉetado de novaj tramoj ekde la sendependeco de Ukrainio.
24.10.1939 EnTarnopol unua sekretario de la Komunista Partio de UkrainioNikita Ĥruŝĉov certigis estintan komandanton de la defendo deLvovo Władysław Langner, ke polaj oficiroj ricevos ĝustajn dokumentojn kaj estos liberigitaj — multaj pliposte ektroviĝis enmilitprizonoj kaj estis murditaj deNKVD.
27.10.1939 En Lvovo Popola Asembleo de Okcidenta Ukrainio konstatante falon de "sinjora Pollando" kaj "esprimante unuanime volon de liberigita popolo de Okcidenta Ukrainio, sekvante ekzemplon de la nacioj de Sovetunio" proklamis starigon de la soveta regopovo. Samtage ĝi "kiel esprimanto de senfleksebla volo kaj streboj de la popolo" turniĝis alSupera Soveto de Sovetunio kun peto pri akcepto alSovetunio kaj enkorpigo alUkraina Soveta Socialisma Respubliko por "fini la eternan dissplitigon de la ukraina nacio".
18.10.1940 "Czerwony Sztandar" (Ruĝa Standardo) raportis primanifestacio okaze de ekkonstruota monumento alLenin, la plej granda genio de la homaro, kajdepeŝo sendota alStalin:Vivu nia suno, nia standardo, nia komandanto kaj amata patro, Stalin.
Janusz Witwicki,Panorama plastyczna dawnego Lwowa (Plastika panoramo de malnova Lvovo), dulingva pola-ukraina publikaĵo, speciala eldono de la ukraina revuo "Buduemo inakŝe" prilaborita de Michał Witwicki, 2004, p. 38