Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Luzitanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laromiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestroTrajanus

LuzitanioLuzitanujo (latineLusitania), aŭ origineHispania Lusitania, estisprovinco de laRomia Imperio.

Lusitania, jen malhelruĝe akcentita

Temis pri unu el triprovinco de laRomia Imperio sur la teritorio de laIberia duoninsulo, do la parto de sudokcidentaEŭropo sude de la montaroPireneoj.

Luzitanio inkluzivis la plejparton de la hodiaŭaPortugalio, kaj la modernajn aŭtonomajn regionojnEkstremaduro kajKastilio kaj Leono deHispanio. La plej suda parto deHispanio, la hodiaŭa regionoAndaluzio, estis la romia provincoHispania Baetica, kaj la granda resto deIberio, inkluzive de la plej norda parto de hodiaŭa Portugalio (la teritorio inter la riverojDoŭro kajMinjo), la provincoHispania Tarraconensis.

Lakelte iberia popolo deluzitanoj unue menciiĝas dum la jaro218 antaŭ Kristo, tiam temas pri komercado kun la urboKartago. Dum la jaro194 menciiĝas milito de la lusitanoj kontraŭ la Romia Imperio, kaj dum179 antaŭ Kristo la romia armeo en milito triumfe venkas la popolon. Tamen la lusitanoj dudek jarojn pli poste, dum155 antaŭ Kristo, armee atingasĜibraltaron, sed tie denove estas venkitaj de la romia armeo. La romia armeo ofertas falsan pac-kontrakton, masakrante la festantojn de pac-festo, pagas murdistojn inter la luzitanoj, kiuj mortigu iujn el siaj gvidantoj, kaj samtempe la kaŝa milito kontraŭ la romianoj iĝas pli kaj pli forta, tial ke ekde la jaro152 antaŭ Kristo apenaŭ plu troveblas romiaj volontuloj por armea servado en lalegioj militantaj en Luzitanio. Nur dum la 3-a jardeko antaŭ Kristo la romia armeo finis la konkeron de Luzitanio, kaj sub la imperiestroAŭgusto Cezaro inter la jaroj25 kaj20 antaŭ Kristo povis esti kreitaj la tri romiaj provincoj deIberio, inkluzive deLuzitanio. OrigineLuzitanio inkluzivis la teritoriojn deGalegio kajAsturio en la pleja nordokcidento de Iberio, sed ili pli poste estis transdonitaj al la provincoTarraconensis: La norda limo deLuzitanio ekde tiam estis la riveroDoŭro, dum oriente la limo pasis la loĝlokojnSalmantica kajCaesarobriga ĝis la riveroAnas (Guadiana).

Mozaikoj en Conímbriga
pliaj ruinoj kun mozaikoj

La ĉefurbo de la romia Luzitanio estisAugusta Emerita (la moderna urboMérida enHispanio). La moderna urboCoimbra dum la romia epoko nomiĝisAeminium, kaj proksime de la modernaCondeixa-a-Nova troviĝis la romia urboConímbriga. Conímbriga ne estis la plej granda urbo de la provinco, sed estasarkeologie la plej bone konservita. Konstruita en loko, kie antaŭ multaj jarmiloj jam vivis homoj, ĝi estis prirabita de la popoloSuevi dum la jaro468, kadre de la ĝermana invado de Iberio, kaj la romiaj loĝantoj fuĝis alAeminium, kiu sekve heredis la nomonConímbriga kaj poste iĝis la moderna Coimbra. La urbomuroj de la antikva Conimbriga estas grandparte nedifektitaj, kaj la mozaikaj plankoj kaj fundamentoj de multaj domoj kaj publikaj domoj restis. En labanejoj, vizitantoj povas vidi la reton da ŝtonaj hejtado-tuboj sub la nun malaperinta plankamarmoro. Fakuloj taksas la fakton, ke malgraŭ intensaj elfosaĵoj ekde la jaro1898 nur 10 elcentoj de la urbo jam elfosiĝis.

Iberio post la reformoj de imperiestroDiokleciano,Lusitania en la okcidento

Sub la romia imperiestroDiokleciano, la provinco dum la jaro293 tenis siajn limojn, dum la najbaraTarraconensis estis dispartigita al tri pli etaj provincoj:Gallaecia,Carthaginiensis kaj Tarraconensis.

La provinco Luzitanio, samkiel la aliaj du romiaj provincoj enIberio, ekzistis ĝis la invadoj deĝermanaj popoloj el la nordo dum la5-a jarcento.

v  d  r
SPQRProvincoj de la Romia Imperio (en117)SPQR
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Luzitanio&oldid=9088660"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp