Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Luzacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sen fontoj!
Ĉi tiu artikolocitas neniun fonton.
Vi povasplibonigi ĝin, aldonantefidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012)
Luzacio
Historia regiono
regiono,historia regiono[+]

LandojGermanio,Pollando

- koordinatoj51° 32′ 42″ N,14° 43′ 34″ O(mapo)51.545065314.72614Koordinatoj:51° 32′ 42″ N,14° 43′ 34″ O(mapo)
Akvokolektejo11 302km² (1 130 200ha)[+]
Areo11 302km² (1 130 200ha)[+]


Luzacio (Tero)
Luzacio (Tero)

Luzacio (Brandenburgio)
Luzacio (Brandenburgio)
DEC

Luzacio (Germanio)
Luzacio (Germanio)
DEC

Map
Luzacio
Vikimedia Komunejo:  Lusatia[+]
vdr

Luzacio (germane Lausitz,pole Łużyce,suprasorabe Łužica,malsuprasorabe Łužyca) estas teritorio en orientaGermanio. Malgranda parto de Luzacio hodiaŭ troviĝas enPollando.

Historie Luzacio dividiĝas enSupran Luzacion en la sudo (ĉirkaŭBautzen/Budyšin) kajMalsupran Luzacion (ĉirkaŭCottbus/Chóśebuz) en la nordo. En Luzacio loĝasslava minoritato, lasoraboj.

Historio de Luzacio

[redakti |redakti fonton]
La maksimuma disvastigo de laLuzacia Kulturo (verdkolore)

Historio de Luzacio enantikveco

[redakti |redakti fonton]

Luzacio estis la centro de laLuzacio Kulturo kiu enhavis la grandan parton de la nunaGermanio,Pollando kajĈeĥio (vidu la apudan mapon kie la verda koloro montras la Luzacian Kulturon).

Ekde malnovepoko ĝis la 9-a jarcento

[redakti |redakti fonton]
Lagentoj de okcident-slavoj, en la 9-a kaj 10-a jarcentoj, kie la luzacianoj estas nomatajsoraboj,pole:SerbowieSerbołużyczanie

Nomo Luzacio (Losicin,Lonsicin) estas unuafoje dokumentita en la jaro932, dum tribo de luzacianoj jam en la duono de la9-a jarcento. La nomo Luzacio devene, kaj poste ĝis la komenco de la15-a jarcento, markis sole teritorion deMalsupra Luzacio (eksa Orienta Marko).

En malnovepoko la teritorio estis loĝigita deĝermanajhermunduroj,langobardoj kajvandaloj, fine de la6-a kaj komence de la7-a jarcentoj ekprenis iliajn sidejojnslavaj triboj de soraboj: enSupra Luzacio precipemilĉanoj (Bautzen) kajbjezunĉanoj (Görlitz), enMalsupra Luzacio poste luzacianoj. Jam ekde la8-a kaj la9-a jarcentŝanĝoj la orienta limregiono de Luzacio fariĝis celo de ekspansiemo defranka, poste de Orientfranka Regno. Tiu kreis ĉi tie en la dua duono de la9-a jarcento Orientan Markon. Sub gvido de precipesaksiaj feŭdoestroj ĉi tie estis okcidente de riveroElbo (rivero) nove establita Soraba Marko. Samtempe en la jaroj883897 ĉi tien tuŝis potenco deGrandmoravia regno.

Periodo de la 10-a jarcento

[redakti |redakti fonton]

Kiam estiĝisGermana Reĝlando, Luzacio estis okupita desaksia dukoHenriko la 1-a, la Birdisto (912936) kaj envicigita ĝis Orienta (saksia) Marko priregata de margrafo Sigfrido (pli norda parto) kaj ĝisMejsena Marko (pli suda parto). En la teritorio deBautzen estiĝis Marko, kiun administris ekde la fino de la10-a jarcento ladinastio Wettin [vetin] (ekde la jaro1031 margrafo de Orienta Marko).

Periodo de la11-a jarcento ĝisTridekjara milito

[redakti |redakti fonton]

De komence de la11-a jarcento renkontiĝas en Luzacio potencemaj interesoj degermana,pola kajĉeĥa landoj. Konflikto interpola reĝoBoleslao la 1-a "la Brava" kajHenriko la 2-a (de1003) finiĝis enBautzen, per kiu la regiono de Bautzen estis aligita kiel regna feŭdo alPollando. Post morto de Boleslao kaj diseriĝo de la centra potenco en Pollando la regiono de Bautzen estis ekde la jaro1033 denove de la imperiestro. En la jaro1076ĉeĥa princo kaj poste reĝoVratislav la 2-a (Bohemio), sed kiu ne sukcesis priregi ĝin ĝis la jaroj10811086, ricevis kiel feŭdo parton de teritorio de pli postaSupra Luzacio kaj parton deMalsupra Luzacio (Orienta Marko). La teritorio de pli posta Supra Luzacio estis denove aligita alĈeĥa ŝtato nur dumSoběslav la 1-a en la jaro1036 (ĝis la jaro1253). Nelonge post tio okazis ankaŭ unuafoje divido de Görlitz de regiono de Bautzen, kiu evoluis ĝis fino de la14-a jarcento memstare.

Malsupra Luzacio estis en la11-a ĝis12-a jarcentoj akirita de saksiajvetinoj (granda parto – Orienta Marko – Ostmarko en la jaro1031), ekde la jaroj1303/1034 ĝi apartenis alaskanoj, kiuj jam antaŭe en la jaro1253 akiris per geedziĝo al ĉeĥa princidino Božena kun doto la regionojn de Bautzen kaj Görlitz.

Kiambrandenburgajaskanoj estis formortintaj, iom post iomLuksemburganoj akiris la teritorion en Luzacio: en la jaro1319 regionon deBautzen, en1329 regionon deGörlitz kaj en1346Lubinon, kiuj komune kun antaŭe ĉeĥaZittau kreis unu teritorian tutaĵon, kiuj estas poste konata ekde la jaro1410 sub nomoSupra Luzacio. En la jaroj1348 kaj13641368Karolo la 4-a aĉetis alĈeĥa KronoMalsupran Luzacion (daŭre de la jaro1373), jam en la jaro1356 envicigita en kadron deLandoj de Ĉeĥa Krono kaj en frunton de margraflando estis enoficigita margrafestro, de komence de la16-a jarcento estis nomitaj du margrafestroj.

Signifan postenon enkadre de Luzacio havisSesurbaro.

Malsupra-luzacia margraflando estis en la jaroj1445/1462 daŭre malpliriĉigita je urboCottbus kun pli vasta ĉirkaŭaĵo (la teritorion akirisbrandenburgaprinco-elektisto). En la jaroj14711490 ambaŭ Luzaciojn ricevis (komune kunSilezio kajMoravio) kiel kronita ĉeĥa reĝoMatiaso la 1-a Korvino. Post lia morto ĝi denove kreis parton de Landoj de Ĉeĥa Krono.

Periodo detridekjara milito ĝisViena kongreso

[redakti |redakti fonton]

En la paso de latridekjara milito lasaksia princo-elektistoJohann Georg de imperiestroFerdinando la 2-a poste akiris la tutan Luzacion (krom la teritorio ĉirkaŭCottbus, kiu estis priregata ekde la15-a jarcento deBrandenburgio) unue kiel lombardigaĵo (1624), poste kiel Ĉeĥa Krona feŭdo dePraga paco el la jaro1635.

Periodo deViena kongreso ĝis fino de laDua Mondmilito

[redakti |redakti fonton]

Laŭdestine deViena kongreso (18141815) la tutaMalsupra Luzacio kaj nordorienta parto deSupra Luzacio fariĝis dePrusio. Enkadre de Prusio poste Malsupra Luzacio estis envicigita enprovincon deBrandenburgio, dum Supra Luzacio fariĝis parto deprovincoSilezio. La resto de Supra Luzacio restis alSaksio kaj ĝi kreis poste unu el ties regionoj („Margraflando Supra Luzacio“, en la jaroj18351932 „Bautzenan regionon“). Saksia parto de Supra Luzacio havis ampleksan aŭtonomion inkluzive de propra parlamento. Post launua mondmilito aperis movado postulanta kreiĝon de unueca Luzacia Federacia Ŝtato enkadre deGermanio, kio ne estis realigita, kaj do la divido de Luzacio interPrusio kajSaksio el la tempo de Viena kongreso superis ĝis la fino de l‘Dua Mondmilito. En la jaro1932 poste okazas nuligo de Bautzena regiono kaj ties kuniĝo kunsaksia regionoDresdeno ĝis Dresdena-Bautzena regiono.

Periodo de la fino de laDua Mondmilito ĝis nuntempo

[redakti |redakti fonton]

En konferenco enPotsdamo la teritorio de Luzacio estis nove redividita. La teritorio oriente de riveroNiso estis aligita alPollando (hodiaŭ tiu ĉi parto de Luzacio estas dividita interLubuŝio kajMalsupra Silezio), dum okcidente de la rivero ĝi fariĝis parto desoveta okupacia zono de Germanio. Samtempesoraboj, vivantaj enĈeĥoslovakio, postulis aligon de Luzacio al Ĉeĥoslovakio, sed tio ne estis realigita.Domowina (reprezentanta organizo desoraboj) poste postulis envicigon de la tuta germana parto de Luzacio alSaksio. En referendumo en ĝis nunprusia parto de Luzacio balotis por aligo al Saksio sole distriktoj en la teritorio de ĝisnunaSupra Luzacio (parto de ĝisnunaprusia provinco de Silezio), dum distriktoj en la teritorio de Supra Luzacio (parto de ĝisnuna prusia provinco deBrandenburgio) rifuzis tion. Tial poste ĝis nun prusia parto de Supra Luzacio estis envicigita ĝisSaksio, dumMalsupra Luzacio restis parto de Brandenburgio, kies statuto estis pli poste ŝanĝita je lando (Prusia ŝtato estis pro decido de aliancanoj de la25-a de februaro de1947 nuligita).

La7-an de oktobro de1949 estas en la teritorio de la soveta okupacia zono deGermanio proklamita dekomunistoj nova priregata ŝtatformacioGermana Demokratia Respubliko (GDR), kiu estis unue ĝis la22-a de julio de1952 federacio de 6 landoj (Berlino,Brandenburgio,Turingio,Meklenburgo-Antaŭpomerio,Saksio,Saksio-Anhalto). La23-an de julio de1952 la landoj estis nuligitaj kaj GDR fariĝascentralisma ŝtato, enkadre de kiuMalsupra Luzacio estis envicigita ĝis regionoCottbus, dumSupra Luzacio estis dividita inter regionon deDresdeno (plimulto de la teritorio) kaj regionon de Cottbus (la norda parto). En la jaro1989 post ribeloj la komunisma potenca monopolo estas forigita. La3-an de oktobro de1990 poste okazas unuiĝo deGDR kunFederacia Respubliko Germanio. Tiun tagon ankaŭ okazas renovigo de landa aranĝo en la teritorio de la eksa GDR; tiutempe en la teritorio de la germana parto de Luzacio agadis regionalisma movado „Iniciatemo por la nedividita Luzacio“, sed kiu ne trovis sufiĉan reagon. Preskaŭ la tuta germana parto deSupra Luzacio estis reenvicigita ĝis renovigita landoSaksio, kajMalsupra Luzacio kun malgranda parto de Supra Luzacio ĝisBrandenburgio. Tiu ĉi stato daŭras ĝis nuntempo.

Rilataj temoj

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Luzacio&oldid=8462242"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp