Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Luzacia montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas prigeomorfologia tutaĵo. Priprotektita pejzaĝa regiono temas artikoloProtektita pejzaĝa regiono Luzacia montaro.
Luzacia montaro
ĉeĥe:Lužické hory,germane:Lausitzer Gebirge,germane:Góry Łużyckie
montaro
Montopinto de Luzo vintre
Oficiala nomo: Luzacia montaro
LandojĈeĥio Ĉeĥio,Germanio Germanio
RegionojLiberecĈeĥio,Ústí nad LabemĈeĥio
DistriktoDistrikto GörlitzGermanio
Historiaj regionojBohemio,Saksio,Silezio,Supra Luzacio
Parto deOkcidentaj Sudetoj
Najbaraj unuoj
Subulaj unuojLužický hřbet,Kytlická hornatina
AkvejoKamenice,Ploučnice,Neiße
Plej alta punkto
 - situoLuzo
 - alteco793 m s. m.
 - koordinatoj50° 50′ 56″ N14° 38′ 49″ O / 50.84889 °N, 14.64694 °O /50.84889; 14.64694(mapo)
Areo242,00 km² (24 200 ha)
Geologia konsistogrejso,bazalto
Plantarofago
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando
Situo enkadre de Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando
Situo enkadre de Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando
Vikimedia Komunejo: Lusatian Mountains
Portalo pri Geografio
Monto Luzo

Luzacia montaro (ĉeĥe: Lužické hory, germane: Lausitzer Gebirge) situas en la nordo deĈeĥio kaj en la sudoriento deGermanio, proksime al la punkto, kie renkontiĝas la limoj de Ĉeĥio, Germanio kajPollando (respektive la historiaj regionojBohemio,Saksio kajSilezio). La montaron apudasBohemia baseno kaj la urboČeská Lípa en sudokcidento,Bohemia mezmontaro en sudo,Elba Grejsmontaro en nordokcidento, la urbojZittau kajLiberec en nordoriento. LariveroNiso, kiu trafluas Liberec kaj preterpasas Zittau, apartigas Luzacian montaron disde la proksimaIzera montaro. Sudoriente najbaras Jeŝteda montaro, ĉeĥe: Ještědské Pohoří, (nomita laŭ la monto Ještěd; 1012 m), kiun tradicie oni rigardis parton de Luzacia Montaro. Ĉiukaze ambaŭ formas parton de lasudetaj montaroj kaj konsistas grandaparte elgrejso kaj parte ankaŭ elbazalto, kiuj apogas sin jegranita soklo deantaŭkambria origino.

La plej altaj montoj estasLuzo (sorabe kaj ĉeĥe: Luž; 793 m, esperante:Luzo) kajPěnkavčí Vrch (germane: Finkenkoppe; 792 m). Pliaj konataj altaĵoj estasJedlová (Tannenberg; 774 m),Klíč (Kleiß; 760 m) kaj der Hochwald (750 m), kiuj origine estisvulkanoj.

La germanan parton de Luzacia Montaro oni kutime diferencigas je du partoj kaj nomas ilin Lausitzer Bergland kaj Zittauer Gebirge.

Rilataj temoj

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Luzacia_montaro&oldid=8874703"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp