Luven | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Ilanz |
Koordinatoj | 46° 45′ 36″ N9° 12′ 0″ O / 46.76000 °N, 9.20000 °O /46.76000; 9.20000(mapo)Koordinatoj:46° 45′ 36″ N9° 12′ 0″ O / 46.76000 °N, 9.20000 °O /46.76000; 9.20000(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 205 |
Areo | 6,63 km² |
Alteco | 998 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 7141 |
Komunumkodo | 3577 |
![]() | |
Luven (malnovagermanlingva kaj ĝis1943 oficiala nomoLuvis) estas komunumo de lakomunumaro Ilanz kaj ladistrikto Surselva enKantono Grizono,Svislando. Ĝi havis 205 loĝantojn je la 31-a de decembro2009.
Luven situas sude de Ilanz ĉe la nordorienta deklivo de la montoPiz Mundaun. Sur la teritorio de la komunumo sudoriente de la vilaĝo situas la ruino de laBurgo Castelberg. Krom la vilaĝo Luven al la komunumo apartenas ankaŭ la setlejojTegia Alva,Puoza Valla,Siaras,Gugniel,Bual kajTschuppina.
La komunumo Luven limas en nordo alIlanz, en oriento alSevgein, en sudoriento alCumbel, en sudokcidento alMorissen, kaj en okcidento alMundaun.
Luven situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita perpoŝtaŭtolinio alIlanz.
La oficiala lingvo parolata de la plimulto de loĝantaro estas laromanĉa. En la jaro 2000 proksimume du trionoj de la loĝantoj estis romanĉlingvanoj kaj unu triono germanlingvanoj.
La unua dokumenta mencio de Luven datiĝas el la jaro765 kielLobene en la testamento deepiskopo Tello. Laŭ la koiro-retia imperia urbaro Luven havis meze de la 9-a jarcento propran pastron kaj estis apartaparoĥo. Post ĝi tamen estis aligita al la paroĥo Sankta Marteno en Ilanz. En la jaro1526 Luven aliĝis al lareformacion kaj la paroĥo Sankta Stefano kaj Florin denove apartiĝis de Ilanz. En la jaro1760 inscendio detruis grandan parton de la vilaĝo. Komence de la20-a jarcento multaj loĝintoj de Luven elmigris alAmeriko.[1]
|