Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Lutrenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elLutro)
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lutro

Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:MamulojMammalia
Ordo:KarnovorojCarnivora
Familio:MusteledojMustelidae
Subfamilio:Lutrinae
Genroj

Amblonyx
Aonyx
Enhydra
Lontra
Lutra
Lutrogale
Pteronura

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lutrenoj (komuneLutro) estas malgranda rabobesto kun naĝhaŭto inter la piedfingroj kiu vivas ĉe riveroj kaj lagoj kaj manĝas fiŝojn. Ĝia tre valora felo havas densan, elastan, brilan brunan ĝis malhelbrunan hararon. Lutroj vivas en Eŭropo, Azio, Norda Afriko kaj Ameriko. Dum subakviĝo ĝi kapablas fermi oreltruojn kaj naztruojn, la felo rezistas kontraŭ la akvo.La longa vosto servas kiel stirilo.

Tipa lutro mezuras 120 - 150 cm (el kio 40 - 45 cm estas la vosto) kaj pezas 15 kg. Piedoj estas mallongaj kaj dum naĝado laboras ĉefe la postaj. La rapidecon altigas la serpentuma korpomovo, tial lutro kapablas kapti fiŝojn. Ĝi kapablas je unu enspiro naĝi sub la akvo 6 minutojn, bone ĝi vidas kaj en kotaj akvoj ĝi orientiĝas danke al sentemaj nazharoj. Ĝi manĝas ne nur fiŝojn, sed ankaŭ kankrojn, ranojn, okaze eĉ birdojn kaj ovojn. Fiŝkaptistoj lutrojn ne ŝatas.

El bordoj la lutroj elfosas por si koridorojn, kies enirejo estas sub la akvo, sed la koridoro direktiĝas oblikve supren kaj finiĝas super la akvonivelo per sferforma kavo kun perpendikla aeruma truo. Oni supozas, ke lutroj pariĝas dum la tuta jaro, gravedeco daŭras 60 tagojn, samtempe naskiĝas 2 ĝis 4 lutridoj, kiuj post monato malfermas la okulojn. Lutro emas ludi eĉ post kiam ili estas plenkreskaj, onidire ili estas inter la raraj, kun la homoj, kiuj tion faras. Malsovaĝigita lutro kapablas esti aminda hejma amiko.Estas eŭroaziaj lutroj (azia malgrandunga lutro) kaj amerikaj lutroj. Amerikaj lutroj vivas ekdeAlasko ĝisĈilio:

Specioj

[redakti |redakti fonton]

Eŭropa lutro

[redakti |redakti fonton]

LaEŭropa lutro (Lutra lutra) estas preskaŭ minacata, ĉar ĝis bezonas riverojn kun ne poluata akvo.

Azia lutro

[redakti |redakti fonton]

LaMildmantela lutro (Lutrogale perspicillataLutra perspicillata) estas specio delutro kiu vivas en plej el laHindia subkontinento kaj deSudorienta Azio, kun disaparta populacio enIrako. Ĝi estis listita kielVundebla en laIUCN Ruĝa Listo ekde1996 kaj estas minacata prohabitatoperdo,poluado dehumidejoj kajŝtelĉasado pro eksterleĝakomerco denaturo.

Nordamerika lutro

[redakti |redakti fonton]

LaKanada lutro (Lontra canadensis) vivis preskaŭ en tutaAlasko,Kanado kaj enUsono, sed pro ĉasado kaj detruo de ĝia habitato ĝi malaperis en la nordorienta kaj sudorienta partoj de Usono.

Sudamerika lutro

[redakti |redakti fonton]

LaSudamerika lutro (Lontra longicaudis) disvastiĝas ekdeMeksiko ĝisUrugvajo kajArgentino. Ĝi vivas proksime al riveroj kaj lagoj, sed estas nune rara en kelkaj regionoj pro habitatodetruo. Estas ankaŭBrazila lutro,Pteronura brasiliensis.

Suda lutro

[redakti |redakti fonton]

LaSuda lutro (Lontra provocax) vivas enĈilio kaj enArgentino. Pro ofta ĉasado tiu specio malplivastiĝas alFajrolando. La Suda lutro estas laŭIUCN minacata specio.

Mar-lutro

[redakti |redakti fonton]

ViduMara lutro (Lontra felina).

ViduMar-lutro (Enhydra lutris).

Kurtunga lutro

[redakti |redakti fonton]

ViduKurtunga lutro (Amblonyx cinereus)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Vivantajkarnomanĝulaj specioj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Klaso:Mamuloj  • Infraklaso:Placentuloj  • Superordo:Laurasiatheria
 
Subordo defeliformedoj
Nandiniedoj
Herpestedoj
(Herpestoj)
Hienedoj
(Hienoj)
Felisedoj
Larĝa familia listo estas sube
Viveredoj
Larĝa familia listo estas sube
Eupleridedoj
Larĝa familia listo estas sube
 
Familio defelisedoj
Felinenoj
Panterenoj
 
Familio deviveredoj(inkluzive dezibetoj)
Paradoksurenoj
Hemigalinedoj
Prionodonenoj
(Prionodoj)
Viverinedoj
Genotoj
(Genotoj)
 
Familio deeŭpleridedoj
Eŭplerinedoj
Mungotedoj
 
SubordoCaniformia(kontinuo malsupre)
Ursedoj
(Ursoj)
Mefitidedoj
(Skunkoj)
Konepatoj
(Hog-nosed
skunkoj)
Spilogaloj
(Skunkoj)
Procionedoj
Basaricionoj
(Olingoj)
Nazuoj
inkluzive de (Nazuoj)
Nazueloj
inkluzive de (Nazuoj)
Ailuridedoj
 
SubordoCaniformia(kontinuo malsupre)
Otarienoj
(Marhundoj)
(inkluzive demarursoj
kajmarleonoj)

(inkluzive dePinipedoj)
Odobenedoj
(inkluzive dePinipedoj)
Fokenedoj
(Fokedoj)
(inkluzive dePinipedoj)
Marelefantoj
(Mirungoj)
Kanisedoj
Larĝa familia listo estas sube
Musteledoj
Larĝa familia listo estas sube
 
Familio dekanisedoj
Atelocinoj
Kanisedoj
Cerdocionoj
Agvaraoj
Kuonoj
Pseŭdalopeksoj
Likaonoj
Niktereŭtoj
Otocionoj
Mustelvulpoj
Urocionoj
Vulpoj
 
Familio demusteledoj
Lutrenoj
(Lutreno)
Musteledoj
(inkluzive deKolonokoj)
Martesoj
(Meloj)
Melogaloj
(Ferret-badgers)
Musteloj
(Ermenoj)
Neovizonoj
(Vizonoj)
 
Divido deorganismoj laŭ deveno de ilia nutraĵo
SupreKARNOMANĜULOJ
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lutrenoj&oldid=9025108"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp