La movado deLuteranismo estas grupo de konfesioj deprotestantismakristanismo. Ĝi devenas deMarteno Lutero en la frua16-a jarcento.
Oni povus resumi la malsamecon inter Luterismo kajKalvinismo dirante, ke la Luteristoj pensis jene: «Ni prenukatolikismon tia, kia ĝi estas, kaj ni forigos ĉion, kio kontraŭas laBiblion»; dum la Kalvinistoj opiniis: «Katolikismo tiel pervertiskristanismon, ke estas prefere forigi ĉion kaj rekonstrui tute la organizaĵon, forigante ĉion, kio ne estas en la Biblio.» Tiel lavakskandeloj sur la altaroj estis konservitaj de la unuaj, ĉar ili ekzistis antaŭ laReformacio kaj oni trovas nenion en la Biblio, kio ilin kondamnas; sed la duaj ne konservis ilin, ĉar nenio en la Biblio konsilas ilian uzadon.
La rezulto estas, ke Kalvinisto, kiu eniras por la unua fojo en luteristan preĝejon, havas la impreson eniri en katolikan. Verdire la limo inter la du religiaj formoj ne estas foje tre neta kaj reciprokaj influoj okazis. EnAlzaco, ekzemple, la superanta luterismo estis tamen influata de kalvinismo: en ĝi, ekzemple, ne ekzistasepiskopoj kaj la germana imperiestroVilhelmo la 2-a trovis oponon, kiun li ne atendis, kiam li volis starigi luteristan episkopon enStrasburgo.
Vidu:Kategorio:Luteranaj eklezioj
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |