Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Lupolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lupolo
Lupolo (Humulus lupulus)
Lupolo (Humulus lupulus)
Biologia klasado
Regno:Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio:AngiospermojMagnoliophyta
Klaso:DukotiledonulojDicotyledones
Ordo:RozalojRosales
Familio:KanabacojCannabaceae
Genro:HumuloHumulus
Humulus lupulus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Konusoj

Lupolo (Humulus lupulus) estas plurjara volviĝantaherbo el lakanabacoj kun 3- aŭ 5-lobaj folioj kaj kun inseksaj floroj en konusosimilaj infloreskoj, kiuj estas amaraj pro laglandohavajbrakteoj kaj tiel utiligataj porbierfabrikado.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Tiuholarktisa planto kreskis sovaĝe inter la arboj kiel „lupo inter la ŝafoj”, pro tio ĝin nomis laromianojLupus salictarius, el kiu nomo venis la botanika nomoHumulus lupulus.

(Jam iu antikva fonto mencias ĝin[1], kiam ĝi skribas pri la babilona kaptiteco de judoj (kiel fortan trinkaĵon, pretigitan el lupolo kaj uzatan kontraŭlepro).)

Estas menciita en la8-a jarcento la lupola ĝardeno de lavenedoj (en:wends) enHallertau (sudaGermanio). Ĉeĥaj mezepokaj skribaĵoj mencias la kultivadon de lupolo en859.

En lamezepoko ĝi estis kultivata en monaĥejoj, kie oni faris ankaŭbieron.

EnBritio oni malpermesis la uzon de la planto ĝis la16-a jarcento. En Amerikon la planton kunportis enmigrantoj en la 17-a jarcento.

Priskribo

[redakti |redakti fonton]

La planto povas longi 7 metrojn, ĝi havas grandanlumbezonon, tiel oni kultivas ĝin sur apoga stangaro. Oni uzas por bierfarado la inseksajn, nefekundigitajn (nepolenitajn) infloreskojn, la t. n. lupolkonusojn. Se okazaspolenado, ekestas grajnoj en lainfloresko, kiuj malbonigas la kvaliton de la biero.

Lupolo estas multigebla perstikaĵoj, semoj ne necesas por tio. Tiel oni povas elekti nur la inseksajn plantojn.

Oni rikoltas la infloreskojn, kiam ili estas ankoraŭ fermitaj, tiel oni povas eviti la elfalon delupulino – polvo grava por biera valoro –, kiu estas glanda haro ĉe la kruciĝo de la infloreska akso kaj lapetaloj. La lupolino entenas amarajnrezinojn kajvolatilajn oleojn.

Plej gravaj komponantoj de la lupola amaraĵo

[redakti |redakti fonton]
  • alfa-acidoj (humulonoj), 4-12 %
  • beta-acidoj (lupulonoj)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Biologio
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lupolo&oldid=6952541"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp