Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Lupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza lupo


Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Subfilumo:VertebrulojVertebrata
Klaso:MamulojMammalia
Ordo:KarnovorojCarnivora
Familio:KanisedojCanidae
Genro:KanisoCanis
Specio:C. lupus
Canis lupus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Vivteritorio de lupo ĉirkaŭ jaro 2000: verde: nuntempa, ruĝe: pasinta
Vivteritorio de lupo ĉirkaŭ jaro 2000:
verde: nuntempa, ruĝe: pasinta
Vivteritorio de lupo ĉirkaŭ jaro 2000:
verde: nuntempa, ruĝe: pasinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lalupo (Canis lupus) estasmamulo el la familio dekanisedoj. Ĝi estas antaŭulo de hejmahundo. Ĝi havas maldelikatan hararon kun diversa koloro laŭ ties vivmedio. Ĝia bleko estasululado,hurlado kajhojlado = tirbojado.

La lupo havas kelkajn similojn kun lagermana ŝafhundo, longas 1,5 m, pezas 40 – 50 kg. Lupoj pariĝas inter decembro kaj februaro, laŭte hurlante, en marto kaj aprilo lupinoj naskas 4 ĝis 6 lupidojn, kutime en grotoj. Pri siaj idoj ili modele zorgas. Dum la unuaj 10 tagoj patrino tute ne forlasas ilin, manĝaĵojn alportas patro. Poste lupidoj malfermas okulojn kaj komencas rampi tra nesto. Lupino ilin mamnutras du monatojn, poste donas al ili viandopecetojn, kiujn ŝi vomis, por ke la idoj ricevu la manĝon jam parte digestitan. Post duonjaro lupidoj komencas lerni ĉasadon kun plenkreskaj bestoj.

Somere lupoj ĉasas malgrandajn bestetojn kaj manĝas eĉ arbarajn fruktojn, sed vintre la etaj bestoj malaperas sub la neĝo kaj la lupoj ne havas alian eblon ol ĉasicervojn kajkapreolojn. Tiam lupaj familioj kuniĝas en hordon gvidatan de la plej forta kaj sperta lupo kaj ĉasas komune pelante grandan ĉasaĵon eĉ multajn kilometrojn.

Disvastiĝo

[redakti |redakti fonton]

Tiuholarktisa kajorientalisaspecio troviĝas interalie en jenajekoregionoj : laanatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj, laarbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno, laarbaroj de norda-centra Rokmontaro, laarkta marborda tundro, labarataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj, labrit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj, laegeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj, laemin-vala stepo, laiberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj, lamalaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj, lamongolaj-manĉuraj herbejoj, lasekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir, laskandinavaj marbordaj koniferaroj, laskandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj, lasud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj kaj lazagros-montara arbarstepo.

Dum la lastaj jardekoj lupoj revenis en plurajn areojn kie ili malaperis antaŭ ĉirkaŭ 100 jaroj, ekzemple en sudan kaj orientan Francion, en Svision, en grandan parton de Germanio.

Kultura signifo

[redakti |redakti fonton]

Lupoj kajursoj estis en historiaj tempoj la ĉefaj rabobestoj enEŭropo. Kiam Eŭropo estis kovritaj de pli da arbaro ol nun, homoj timis enarbariĝi, speciale nokte, timante atakojn.

Lupoj estis timitaj sed ankaŭ simboloj de kuraĝo kaj forto.Romia mitologio rakontis, ke la mitaj fondintoj deRomo,Romulo kajRemo, estis savitaj delupino kiam beboj, kaj suĉis el lupinaj mamoj ties kuraĝon, transdonante ĝin al romianoj. Ankaŭĝermanoj respektis lupon kaj la vorto por lupo estas etimo de ĝermanaj kajskandinavajpersonaj nomoj kielAdolfo,Rudolfo,Olavo,Volfgango.

Eŭropanoj (kaj ties nordamerikaj idoj) kredis jeluphomoj, homoj kiuj kapablis sorĉe transformiĝi en lupojn.

Rakontoj pri lupoj estas:Petro kaj la lupo,La tri porketoj,Ruĝkufulino,La ĝangala libro deRudyard Kipling.

Malsovaĝigo

[redakti |redakti fonton]
Remburita lupo por kompari kun virogrando.
"Kiel oni hejmigis hundojn" - video de la jutuba kanaloScivolemo.

Estas konataj diversaj ekzemploj de malsovaĝigo de la lupoj.Interesa historio okazis en laRusia imperio komence de la20-a jarcento. En1904ĉeĥa lutisto Josef Repeček, loĝinta apudĈita, malsovaĝigis du lupidojn, trovitajn de li en lupkuŝejo, post mortigi ilian patrinon. De tiam li uzis ilin anstataŭ ĉevalo, prezentante en diversaj foiroj, histrionejoj, dum popolaj festoj. Printempe1909 Repeček ekveturis je ili alSankt-Peterburgo, sed somere1910 mortis apudTjumeno. Ambaŭ lupoj nur mallonge postvivis lin.[2]

Subspecioj

[redakti |redakti fonton]

Antaŭ kelkaj jaroj aperis du luphundaj rasoj: laSaarloosa luphundo kaj laĉeĥoslovaka luphundo.

Latibeta lupo (Canis lupus chanco), ankaŭ konata kiel la lana lupo, estas griza lupsubspecio indiĝena al Azio de Turkestano ĉie enTibeto ĝisMongolio, nordaĈinio kaj la hinda subkontinento. En Tibeto kajLadako ĝi estas konata kielchánkúshanko.

Laiberia lupo (Canis lupus signatus) vivas en la norda duono de Iberio.

Vivantaj

    • Eŭrazia lupo- subspecio ( Canis lupus lupus)
    • Arkta lupo- subspecio (Canis lupus arctos )
    • Hejma hunda subspecio (Canis lupus familiaris )
    • Dingo- subspecio (Canis lupus dingo )
    • Meksika lupo - subspecio (Canis lupus baileyi )
    • Subspecio de araba lupo (Canis lupus arabs )
    • Alsky-tundro-lupo- subspecio (Canis lupus tundrarum )
    • Hinda lupo- subspecio (Canis lupus pallipes )
    • Centra Alasko-lupo-subspecio ( Canislupus pambasileus )
    • Nordokcidenta lupo- subspecio (Canis lupus occidentalis )
    • Subspecio de orienta lupo (Canis lupus lycaon )
    • Bafininsulo-lupo- subspecio (Canis lupus manningi )
    • Gronlanda lupo- subspecio (Canis lupus orion )
    • Subspecio de lupo de rivero Mackenzie (Canis lupus mackenzii )
    • Labradorsubspecio ( Canis lupuslabradorius )
    • Grandaj Ebenaĵoj-subspecio de lupo ( Canislupus nubilus )
    • Norda Rokmonta subspecio de lupo (Canis lupus irremotus )
    • Aleksandra Arkipelago-lupo- subspecio (Canis lupus ligoni )
    • Siberia lupo- subspecio (Canis lupus albus )
    • Vankuvera Insula lupo- subspecio (Canis lupus crassodon )
    • Tibeta lupo subspecio (Canis lupus chanco )
    • Hudsona Golfo-lupo- subspecio (Canis lupus hudsonicus )
    • subspecio Eŭrazia prerilupo (Canis lupus campestris )
    • Himalaja lupsubspecio ( proponita scienca nomo:Canis himalayensis )

Formortintaj :

    • Teksasa lupo (Canis lupus monstrabilis ) - la jaro de ĝia formorto estas nekonata. estis ofta en Teksaso
    • Novlanda lupo (Canis lupus beothucus ) - formortinta en 1911. Estis ofta en Novlando
    • Bernarda lupo (Canis lupus bernardi ) - formortinta inter 1918 kaj 1952. Ĝi estis ofta sur Banks Island kaj Victoria Island en norda Kanado
    • Florida nigra lupo (Canis lupus floridanus ) - formortinta en 1908. Estis ofta en Florido
    • La Kaskada montolupo (Canis lupus fuscus ) - formortis en 1940. Ĝi estis ofta en Brita Kolumbio, Oregono kaj Vaŝingtono
    • Hokajdo-lupo (Canis lupus hattai ) - formortinta en 1889. Ĝi estis ofta sur la insulo Hokajdo en Japanio
    • Honshu-lupo (Canis lupus hodophilax ) - formortinta en 1905. Ĝi estis ofta en la insuloj Honŝuo, Kjuŝo kaj Ŝikokuo en Japanio
    • La suda Rokmonta lupo (Canis lupus youngi ) - formortis en 1935. Ĝi estis ofta en Nevado, Arizono, Utaho kaj Kolorado

Proverbo

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas plurajproverboj pri lupo en laProverbaro Esperanta deL. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos. 
  • Citaĵo
     Inter lupoj kriu lupe. 
  • Citaĵo
     Lupo lupon ne manĝas. 

Galerio

[redakti |redakti fonton]
  • Griza lupo
    Griza lupo
  • Spuro de lupo
    Spuro de lupo
  • Ilustraĵo de lupo
    Ilustraĵo de lupo
  • Luparo dumĉase ĉirkaŭas bisonon
    Luparo dumĉase ĉirkaŭas bisonon
  • Ripozantaj lupoj

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Zoologio

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Mech & Boitani (2004).Canis lupus.Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006.IUCN 2006. Elŝutita 2006-05-05. Enhavas informojn pri kial tio specio estas malplej zorgiga.
  2. Stanislavo Belov (2010-09-11) Kuris lupoj laŭ stratoj… (esperante). Blogger. Arkivita ella originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17 .
  3. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lupo&oldid=9044568"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp